law mia nederlanda perspektivo, awtostrado ne egalas al awtovojo.
awtovojo povas esti enurba, kaj havas oficialan maksimumrapidecon de
70,80 km/h
awtostrada cxirkawiras urbojn, kaj havas oficialan maksimumrapidecon
de 100, 120
km/h (ni parolas pri "snelweg"
Cetere mi kredas ke rapideco estas *alta" , ne "granda"
gxis, Ronaldo N
Evidente, cxiu lando havas proprajn regulojn.
Mi nomas "cxirkauxvojo" aux "cirkauxurba rapidvojo" la straton, kiu cxirkauxiras urbon (itale: circonvallazione; raccordo anulare; tangenziale).
Gxis
Antonio
> [bonvolu ne uzi cxapelitojn en temlinio]
Kun la sama afableco, kaj konsciante ke mia opinio ne gravas pli aŭ
malpli ol tiu de Ronaldo, mi tamen petas: bonvolu plu uzi ĉapelitajn
literojn en temlinio. :-)
Aŭ almenaŭ oni bonvolu klopodi eviti tiom nekutimaj literumoj kun
ne-esperantaj literoj (w).
Amike,
--
Fabio
Afableco aŭ ne, mi tute konsentas kun Bettani.Ronaldo: bonvolu ne uzi cxapelitojn en temlinioBettani: Kun la sama afableco, kaj konsciante ke mia opinio ne gravas pli aŭ malpli ol tiu de Ronaldo, mi tamen petas: bonvolu plu uzi ĉapelitajn literojn en temlinio. :-)