awtostrad-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 9, 2010, 11:37:12 AM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
[bonvolu ne uzi cxapelitojn en temlinio]

law mia nederlanda perspektivo, awtostrado ne egalas al awtovojo.
awtovojo povas esti enurba, kaj havas oficialan maksimumrapidecon de
70,80 km/h

awtostrada cxirkawiras urbojn, kaj havas oficialan maksimumrapidecon
de 100, 120
km/h (ni parolas pri "snelweg"

Cetere mi kredas ke rapideco estas *alta" , ne "granda"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Feb 9, 2010, 1:05:38 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Laux la itala legxaro, auxtostrato estas: "eksterurba aux enurba strato kun sxoseoj sendependaj aux dividitaj per netransirebla trafikdividilo, cxiu kun minimume po du vetur-kurejoj, eventuala trotuaro maldestre kaj krizokaza kurejo aux trotuaro dekstre, sen samnivelaj trapasejoj kaj privataj alirejoj, kun cxirkauxbariloj kaj kun instalajxoj por helpo al la uzanto lauxlonge de la tuta itinero, rezervita al la cirkulado de iuj kategorioj de motorveturiloj, markita per tiucelaj signaloj pri komenco kaj fino, ekipita per servaj areoj kaj parkejoj provizitaj per aliraj kaj deiraj vojoj".
Cxiam laux la itala legxaro, auxtostrato ebligas ordinare maksimuman rapidecon de 130 km, kiu povas plialtigxi al 150 en difinitaj strekoj.

Evidente, cxiu lando havas proprajn regulojn.

Mi nomas "cxirkauxvojo" aux "cirkauxurba rapidvojo" la straton, kiu cxirkauxiras urbon (itale: circonvallazione; raccordo anulare; tangenziale).

Gxis
Antonio


Fabio Bettani

unread,
Feb 9, 2010, 2:11:31 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne eniras la diskuton pri aŭtovojoj, sed komentas la jenon:

> [bonvolu ne uzi cxapelitojn en temlinio]

Kun la sama afableco, kaj konsciante ke mia opinio ne gravas pli aŭ
malpli ol tiu de Ronaldo, mi tamen petas: bonvolu plu uzi ĉapelitajn
literojn en temlinio. :-)

Aŭ almenaŭ oni bonvolu klopodi eviti tiom nekutimaj literumoj kun
ne-esperantaj literoj (w).

Amike,

--
Fabio

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 10, 2010, 4:48:50 AM2/10/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo: bonvolu ne uzi cxapelitojn en temlinio
    
Bettani: Kun la sama afableco, kaj konsciante ke mia opinio ne gravas pli aŭ
malpli ol tiu de Ronaldo, mi tamen petas: bonvolu plu uzi ĉapelitajn
literojn en temlinio. :-)
  
Afableco aŭ ne, mi tute konsentas kun Bettani.
Laŭ mia kompreno, kiam oni ne legas la ĉapelitaj literoj, temas nur pri la fakto ke
en lia retpoŝtilo ne estas regule ŝaltita la karaktrokodo UTF8.

Do anstaŭ peti fuŝi nian lingvon (kio tute malbelas por neesperantistoj, ĉu ne?), bv. agordi la karaktrokodon en via retpoŝtilo, ĉu Mozilla, ĉu Mozilla Tondrobirdo, ĉu Outlook...
Se estas ankoraŭ retuzantoj kiuj ne kapablas tion fari, ni ilin akompanu por solvi la malfacilaĵon.

Sed, se ni eraras, bv. nin konvinki per same simplaj vortoj.

J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages