(la bona lingvo) konservativa partio

1 view
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
May 17, 2010, 10:03:27 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

Mi eltrovis hazarde, en Vikipedio, ke ekzistas pagxoj pri kelklandaj
Konservativaj Partioj kaj pri alilandaj Konservismaj Partioj.

Kion vi opinias pri la radiko 'konservativ/'? Efektive ReVo
komprenigas, ke "konservativ/a" samsignifas kiel "konserv/ism/a" (kaj
"konservativ/ism/o" samsignifas kiel "konserv/ism/o"). Laux mia
percepto, en tiaj okazoj klare preferindas kunmetajxoj el "konserv/".
Cxu ni havu linion pri la temo, aux cxu laux vi ekzistas okazoj, kie
la radiko "konservativ/" estas bezonata?

[PS. Iom eksterteme: mi cxiam dubis, cxe parti-nomoj, cxu ekzistas
klara preferindeco inter formoj kun "-isma" - Socialisma, Komunisma,
Laborisma Partio - kaj "-ista" - Socialista, Komunista, Laborista
Partio.]

Amike,

--
Fabio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2010, 10:20:34 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
Cxu ni havu linion pri la temo, aux cxu laux vi ekzistas okazoj, kie
la radiko "konservativ/" estas bezonata?
  
Mi proponas:

konservativ-a (3oa) (pri politika partio) = konserv-em-a, konserv-ism-a

[PS. Iom eksterteme: mi cxiam dubis, cxe parti-nomoj, cxu ekzistas
klara preferindeco inter formoj kun "-isma" - Socialisma, Komunisma,
Laborisma Partio - kaj "-ista" - Socialista, Komunista, Laborista
Partio.]
  
Mi ne povas rimarki pli fortan preferon pri unu el la du en la praktika uzo.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
May 17, 2010, 11:17:50 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani :

> [PS. Iom eksterteme: mi cxiam dubis, cxe parti-nomoj, cxu ekzistas
> klara preferindeco inter formoj kun "-isma" - Socialisma, Komunisma,
> Laborisma Partio - kaj "-ista" - Socialista, Komunista, Laborista
> Partio.]

Char en E-o ni havas por tiuj ligitaj nocioj (la ismo kaj la isto,
respektive) fakte du vortojn, mi rimarkis ke multe pli oftas la
partinomoj kun -isto, pli similaj al la europlingvaj : en E-o oni
komprenu tion kiel "partion de la -istoj" : Komunista Partio = partio
de la komunistoj.

En "El Popola Chinio", kiam sur ghiaj paghoj svarmis la mauisma
propagando, foje mi vidis la formon "Komunisma Partio", kion oni eble
komprenu kiel "partion strebantan al komunismo".

José Antonio Vergara
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages