Hodiau mi komencis trarigardi la literon B de PIV.
Char jam fine de la literkombino "ba" estis tre multaj evitindajhoj, mi decidis unue mencii chi tiujn antau ol daurigi la trarigardon tra PIV (ja necesas diskuti pri la radikoj, do estas bone, se ne estas tro multaj samtempe).
babord-o = mal-dekstr-a flank-o (de sxip-o)
bagr-o --> fos-masxin-o, skrap-masxin-o
bajader-o = hind-a danc-ist-in-o
baktericid-o --> bakteri-mort-ig-ajx-o
balancel-o = vel-sxip-et-o
balistik-o --> paf-ajx-o-scienc-o
balustr-o = (balustrad-a) kolon-et-o
bankier-o --> bank-estr-o, bank-posed-ant-o
bankiz-o --> glaci-tavol-eg-o
barateri-o --> frauxd-o (de sxip-estr-o / de sxip-an-ar-o)
barbi-o --> barb-fisx-o
barelief-o [3oa] = mal-alt-relief-o
barem-o --> kalkul-tabel-o
barkan-o = lun-ark-form-a dun-o
basier-o --> kurz-o-fal-a spekul-ant-o
bauxm-i --> star-igx-i (parolante pri cxevalo)
hauxsier-o --> kurz-alt-igx-a spekul-ant-o
-icid-o --> -mort-ig-ajx-o
babusxo --> (sen-post-ajx-a) pantofl-o"senpostaĵa" ŝajnas al mi iom stranga, sed mi ne scias kiel diri alimaniere.
baptisteri-o = bapt-ej-o ekster pregx-ej-o
barbar-o (historie) = ne-grek-o, ne-romi-an-o
barbar-o (nuntempa uzo) = ne-civiliz-it-a hom-o, kruel-ul-o
Pri ĉi tiuj du, ĉar mia fonto estas nur PIV (malnova eldono), tie oni ne parolas pri muko. Chu en la nova eldono?
bav-o --> muk-o, saliv-obav-i --> el-ig-i muk-o-n, saliv-um-i
Nu, mi ne estas fakulo pri la temo, kaj estus tre bone se fakulo povus kontribui al nia pripensado.
Mi akceptas la jenajn sen problemoj kaj jam registris ilin [pri
balistiko, mi pensis ke oni povas simpligi al paf(-aĵ-o)-scienco:
> babord-o = mal-dekstr-a flank-o (de sxip-o)
maldekstra rilate la cxefa irdirekto!
> bagr-o --> fos-masxin-o, skrap-masxin-o
> bajader-o = hind-a danc-ist-in-o
> baktericid-o --> bakteri-mort-ig-ajx-o
bakteri-mortigilo (...)
> balancel-o = vel-sxip-et-o
> balistik-o --> paf-ajx-o-scienc-o
tiu sugestas ke temas pri la formo kaj konsisto de la pafatajxo.
Efektive temas pri kiel flugas pafitajxoj sen propulso kaj sen
stirmehxanismo
> balustr-o = (balustrad-a) kolon-et-o
> bankier-o --> bank-estr-o, bank-posed-ant-o
> bankiz-o --> glaci-tavol-eg-o
flosglacio?
> barateri-o --> frauxd-o (de sxip-estr-o / de sxip-an-ar-o)
> barbi-o --> barb-fisx-o
cxu fisxo kun haroj sub la mentono?
gxis, Ronaldo
Ronaldo:
> barbi-o --> barb-fisx-o
cxu fisxo kun haroj sub la mentono?
Mi respondas:
jes. Gxi havas cxirkaux la busxo fadenojn, kiuj similas al barbo.
Gxuste pro tion gxia scienca nomo (kiu datigxas jam de Lineo) estas
"cyprinus barbus", "barbus barbus" kaj simile.
Bildo cxe http://www.valnerinaonline.it/natura/barbo.asp
Cetere:
itale: barbio, barbo;
france: barbeau
angle: barbel;
germane: Barbe
hispane: barbo;
portugale: barbo
Gxis
Antonio De Salvo
P.S. cxe-okaze: bonvolu pardoni mian pedantecon, sed eble estus pli gxuste
diri: "PIV-aj evitindajhoj kiuj KOMENCIGHAS PER "ba"
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 5 ottobre 2008 11.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: PIV-aj evitindajhoj kiuj komencas kun "ba"
babord-o
maldekstra rilate la cxefa irdirekto!
kaj ankaŭ mortig-aĵo, ĉu ne?bakteri-mortigilo (...)
Efektive temas pri kiel flugas pafitajxoj sen propulso kaj sen stirmehxanismo
Homoj pli kompetentaj ol mi intervenu pri ĉi tio.bankiz-o --> glaci-tavol-eg-o flosglacio?
Gxi versxajne estas lingve neatakebla, sed mi tamen preferus
bakteri-mort-ig-il-o.
> Rilate al "baktericido" mi trovis ankau la shajnsufikson "-icid-" en
> PIV. Ni havu la linion:
>
> -icid-o --> -mort-ig-ajx-o
Ankaux tie mi sxatus, almenaux aldone, -mort-ig-il-o. Mi vidas en la uzo de
almenaux la hxemie produktitaj -icidoj INTENCON mortigi.
Otto
| Ankaux tie mi sxatus, almenaux aldone, -mort-ig-il-o.
>> bav-o --> muk-o, saliv-o
>
> Bone, Harri, vi kiu estas cerbisto aŭ mensisto, eble povus solvi la
> misteron.
Dankon, sed unue promesu, ke vi ne poste nomos min "bavisto". La
oficialaj "mukisto" kaj "salivisto" kompreneble taŭgos.
Estas iom malfacile scii, kion precize celas la vortoj "bavi" kaj
"bavo", ĉar ili ne estas oftaj. Oni havas nur la difinojn en la PIV-oj
kaj ne multegajn ekzemplojn retajn.
Ni jam havas
bav-i --> saliv-um-i
kio estas bona, ĉar tio ŝajnas esti la baza signifo.
PIV (1970 k 2002) donas ankaŭ duan signifon markitan bestoscienca:
"ĵeti bavon". Tio estas malklara, ĉar ĝi difinas sin per la sama
radiko en substantiva uzo. La difino de "bavo" mencias nur bufojn kaj
helikojn, kaj estas tre malfacile imagi, ke tiuj "ĵetas" ian ŝaŭmon aŭ
salivon. Se fakte temas pri ĵeto de saliv(um)o, por tio ni ja havas
vorton: kraĉi. Sed mi ne legis pri bufoj aŭ helikoj, kiuj fakte ĵetas
ion salivecan el la buŝo. Iuj serpentoj fakte povas kraĉe ĵeti venenon
el sia buŝo, sed tio apenaŭ estas bavo. Ŝajnas al mi ke la nuna
bonvortara linio pri "bavi" estas en ordo kaj ne bezonas aldonojn.
Sed kion pri bavo? PIV diras: "Speco de ŝaŭmo, kiun eligas iaj bestoj:
bavo de bufo, de heliko." Unue mi demandas, kial ne estas menciita la
signifo "salivumo, salivaĵo", kiu ŝajnus normala konsiderante la
difinon de "bavi". Sed ni lasu tion flanke, kaj pensu pri la PIV-aj
bav-ŝaŭmoj.
Unue, pri helikoj: Ŝajnas ke "bave d'escargot" (bavo de heliko) estas
franca esprimo por ia eligaĵo de helikoj, kiu estas uzata por fabriki
kosmetikaĵojn. Tion oni fakte nomu muko. En multegekostaj
haŭtŝmiraĵoj povas esti muko de helikoj kaj limakoj. Eble la vorto
"bave" estas simple pli alloga ol iu alia franca vorto signifanta
mukon, kaj tial oni volas enkonduki ĝin ankaŭ en Esperanton. En Jutubo
troviĝas filmo, kun plurfoja fanfarona mencio pri tiu "bave" kaj pri
ĝia uzo:
http://de.youtube.com/watch?v=5_Ibhdn8YZY
Sed mi ne estas certa, ĉu la helika bavo temas nur pri tiu haŭtbeliga
muko. Helikojn oni ankaŭ manĝas, kaj povas fakte estiĝi ŝaŭmo dum la
preparado, vidu la bildojn en
http://www.gireaud.net/us/degorgement_us.htm
Verŝajne ankaŭ ĉi tiu ŝaŭmo devenas de muka eligaĵo de la helikoj.
Jen ankoraŭ unu bildo, kie heliko ŝajnas eligi ŝaŭmon:
http://blog.aufeminin.com/blog/seeone_150157_5393863/Mine-de-rien/La-bave-d-escargot
Troviĝas ankaŭ indiko, ke ovo-amasojn de iuj helikoj oni povas angle
nomi "froth" (ŝaŭmo), sed mi supozas, ke PIV ne celis ion tian.
Do, se temas pri helikoj, eble PIV volas ke ni komprenu, ke tio estas
"muko" aŭ "mukŝaŭmo".
Sed bufoj - kio estas ŝaŭma "bavo de bufo"? Mi tuj pensis pri iuj
ranoj (mi ne scias, ĉu tiuj estas bufoj), kiuj konstruas por siaj idoj
nestojn el ŝaŭmo. Tiu ŝaŭmo protektas la idojn kontraŭ sekiĝo (ĝi
povas eĉ pendi sur branĉo de arbo!) kaj eble eĉ estas nutraĵo por
tiuj. Pri interesa ranonesto en arbo vidu la filmon:
http://de.youtube.com/watch?v=ESHaCbjSLoQ
aŭ la bildon ĉi tie:
http://www.thefrog.org/frogs/a/african_foam-nes_%20frog.htm
Sed eble PIV tamen pli atentis simple pri esprimoj de la franca
lingvo. "Bave de crapaud" (bavo de bufo) ŝajnas havi multe da figura
uzo, kiun mi ne bone komprenas (eble: malicaĵoj, kraĉo sur iun?; ĉu
Francisko povas klarigi), sed pri konkreta eligaĵo de bufo estas
malfacile diri ion. Eble temas pri tio, ke oni (malprave) opinias
bufojn mukaj.
Jen tamen filmo pri ranoj (ranoj ja estas parencoj de bufoj), kiuj
eligas ŝaŭmon frajante:
http://vids.myspace.com/index.cfm?fuseaction=vids.individual&VideoID=29633189
Estas ankaŭ aliaj biologiaĵoj, kie "bavi" povus roli, kvankam PIV ne
mencias ilin. Ekz. kelkaj insektoj (ofte larvoj) faras bulon da ŝaŭmo
ĉirkaŭ si, kiel ŝirmilon. Mi mem infanaĝe nomis tiujn "kraĉo de
serpento" kaj mi trovis anglajn esprimojn similajn al "kraĉo de kukuo,
de rano" por la sama fenomeno: kraĉaĵo-simila buleto, kiun faris
cikado-parenca insekto vivanta sur herbo.
Mi esperas, ke vi ĝuis la naturfilmojn. Mi tre ŝatas tiajn.
Sed la ĉefa demando ja estas, kion skribi en la bonvortaro. Ni povus
uzi almenaŭ ĉi tiujn oficialajn radikojn: saliv, kraĉ, sput. La uzo de
ankaŭ io alia ol "saliv" ŝajnas konsilinda pro tio, ke "saliv" tamen
estas baze nur buŝa sekreciaĵo, kaj la bestaj aĵoj povas veni el tute
alispeca korpoparto kaj alitipa eligilo.
Ĉi tio estus bona por la PIV-signifoj:
bavi --> salivumi
bavo --> salivumo; muko, ŝaŭmo
Cetere, la sola ekzemplo pri "bav" (la alia estas preseraro por "hav")
en la Tekstaro de Esperanto estas ĉi tia:
"La gastiganto mienis bavan nekomprenon."
Ĝi venas el la plumo de Camacho. Troviĝas iom da tia figura uzo.
Amike
Harri
> Mi mem infanaĝe nomis tiujn "kraĉo de serpento" kaj mi trovis
> anglajn esprimojn similajn al "kraĉo de kukuo, de rano"
Estu "kraĉo de kukolo, de rano", kompreneble. Mi tro legis anglajn
tekstojn!
Harri
bavi --> salivumi bavo --> salivumo; muko, ŝaŭmo