(la bona lingvo) Radikoj oficialigindaj

6 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Apr 19, 2010, 12:09:06 PM4/19/10
to la bona lingvo
En
http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj
estas listo de 43 "radikoj oficialigindaj". Kial ghuste tiuj? Kial
aperas ekzemple "diodo", sed ne "papajo" (kaj ne centoj da aliaj
vortoj apenau oportune esprimeblaj per nur Fundamentaj au jam
oficialaj vorteroj)?

Chu pro tio, ke tiuj 43 vortoj pli-malpli hazarde aperis en chi-
forumaj diskutoj?

Kiaj kriterioj pri la oficialigindeco de vortoj estas aplikataj de la
Akademio? (Unu kriterio certe estas la bezono fiksi la signifon au
formon de tiu au alia vorto.)

Por la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro la Akademio
utiligis esploron de la vort-ofteco kaj oficialigis interalie tiujn
vortojn, kiuj estas en respektivaj oftecgrupoj.

Chu la Akademio ankorau sisteme esploras la vort-oftecon kiel
kriterion por oficialigo? Se jes, kiel?

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2010, 12:38:55 PM4/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Chu pro tio, ke tiuj 43 vortoj pli-malpli hazarde aperis en chi-
forumaj diskutoj?
  
Jes. Efektive la ideo listigi oficialigindaj vortoj aperis dum la vojaĝo por trovi samsignifajn vortojn.

Chu la Akademio ankorau sisteme esploras la vort-oftecon kiel
kriterion por oficialigo? Se jes, kiel?
  
Laŭ mia scio, ne. La lasta oficialigo, la 9-a, havas longetan historion, sed la komenco estis listo pretigita de Sylla Chaves, de vortoj laŭ li oftaj en la normala lingvo kaj ankoraŭ ne oficialigitaj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Apr 20, 2010, 5:35:02 AM4/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/19 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

En
http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj
estas listo de 43 "radikoj oficialigindaj".

     Mi iris al la adreso chi-supre menciata de Andreo.
     CHu temas pri ies malsprita sherco ?   Au chu pri frenezigho de la prizorgantoj de www.bonalingvo.org
Au chu pri krima entrudigho de iu malamiko en tiun nian pagharon ?
    Eble  iuj el la radikoj en tiu tabelo efektive estus oficialigeblaj (lau mia unua impreso, eble kvarono el ili ;  necesus pli atenta pristudado). Iuj aliaj, kontraue, estas tipaj ekzemploj de la malbonalingvajhoj, kiujn nia "bonalingva" grupo celis kontraubatali.
     Cetere, estas nenia grava danghero por la lingvo en prokrasto de kelkaj farindaj oficialigoj. Pli gravas, ol proponi novajn oficialigojn, ke ni strebu al maloficialigo de multaj indignigajhoj jam troveblaj en la Oficialaj Aldonoj. Mi konscias, ke chi tion ni de la nuna Akademianaro ne atingos ;  reedukadi la uzantojn de la lingvo internacia ni tamen devas lau nia povo.


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 20, 2010, 6:17:08 AM4/20/10
to la-bona...@googlegroups.com, "° listo 'oficialigindaj radikoj' <\"\" \">"
Francisko:
Eble  iuj el la radikoj en tiu tabelo efektive estus oficialigeblaj (lau mia unua impreso, eble kvarono el ili ;  necesus pli atenta pristudado). Iuj aliaj, kontraue, estas tipaj ekzemploj de la mal bonalingvajhoj, kiujn nia "bonalingva" grupo celis kontraubatali.
Bonege. Bonvolu aliĝi al la listo <oficialigin...@yahoogroups.com> kaj tie prezenti vian opinion pri kiuj estas efektive oficialigindaj kaj kiuj ne estas.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Apr 21, 2010, 11:19:21 AM4/21/10
to la bona lingvo
On 20 Apr., 11:35, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> Eble  iuj el la radikoj en tiu tabelo efektive estus oficialigeblaj (lau
> mia unua impreso, eble kvarono el ili ;  necesus pli atenta pristudado).

Kaj kiaj estas la kriterioj por oficialigebleco?

Pri kio oni atentu en tia pristudado? Kiel?

--
Andreas Kueck



--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2010, 3:11:04 PM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com, "° listo 'oficialigindaj radikoj' <\"\" \">"
Andreas:
Kaj kiaj estas la kriterioj por oficialigebleco?
  
Eble vi demandis Franciskon, sed mi donas mian opinion:

- efektiva bezono (laŭ la uzo de la komunumo)
- kongruo kun la sistemo de la Fundamento (iugrade subjektiva prijuĝo)

Ni povas daŭrigi la diskuton en la listo <oficialigin...@yahoogroups.com>, al kiu bonvolu aliĝi, se vi ne jam estas tie.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Apr 27, 2010, 11:39:18 AM4/27/10
to la bona lingvo
On 19 Apr., 18:38, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Andreas:
> > Chu pro tio, ke tiuj 43 vortoj pli-malpli hazarde aperis en chi-
> > forumaj diskutoj?
>
> Jes. Efektive la ideo listigi oficialigindaj vortoj aperis dum la vojaĝo
> por trovi samsignifajn vortojn.

> > Chu la Akademio ankorau sisteme esploras la vort-oftecon kiel
> > kriterion por oficialigo? Se jes, kiel?
>
> Laŭ mia scio, ne.

Jen mia propono por procedo, kiel sisteme trovi oficialigindajn
radikojn:

1) Oni listigu tiujn radikojn donitajn kiel kapvortojn en "Nova Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto" (NPIV), kiuj estas nek Fundamentaj nek
oficialaj.
Restas interalie ekzemple
"bilion'"; "diod'"; "ekzotik'"; "papaj'"; "old'"; "tajd'".

2) El la listo oni forstreku la radikojn de tiaj vortoj, kiuj estas
tre internaciaj*) kaj pri kies formo kaj pri kies signifo estas
sufiche da klareco.
Restas interalie ekzemple
"bilion'"; "ekzotik'"; "old'"; "tajd'".
"Biliono" estas ja tre internacia*), sed la signifo estas iulingve mil
milionoj, alilingve miliono da milionoj.
Apud "ekzotika" estas la formo "ekzota".
*) Lau la testo specifita en
http://www.ipernity.com/blog/55667/177243 .

3) El la restlisto oni forstreku tiajn radikojn, kiuj ne estas tre
internaciaj kaj kiujn oni povas mallonge**) esprimi nur per vorteroj
Fundamentaj au oficialaj au tre internaciaj.
**) "Mallonge" signifas:
Oni bezonas maksimume tiom da silaboj, kiom la esprimota radiko havas;
au, se oni bezonas pli da silaboj, ol la esprimota radiko havas, la
silabnombro estas maksimume tri.
Restas interalie ekzemple "bilion'"; "ekzotik'"; "tajd'".
"Old'" estas mallonge esprimebla per "mal'jun'".

4) La postrestantaj radikoj de la listo estas principe oficialigindaj,
interalie ekzemple "bilion'"; "ekzotik'"; "tajd'". El chiuj
postrestantaj radikoj oni povas unuarange oficialigi la plej oftajn
kaj/au plej bezonatajn kaj/au uzitajn de Zamenhof, se estas priaj
esplorrezultoj.

Kion vi prie opinias?

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 27, 2010, 12:27:12 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tutunue se la temo estas "oficiligindaj vortoj",
oni pri tio diskutu en la diskutlisto [oficialigindaj vortoj].
ĉu?
J-K


Andreas Kueck ha scritto:

Andreas Kueck

unread,
Apr 27, 2010, 1:15:49 PM4/27/10
to la bona lingvo
On 27 Apr., 18:27, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> Tutunue se la temo estas "oficiligindaj vortoj",
> oni pri tio diskutu en la diskutlisto [oficialigindaj vortoj].
> ĉu?

Eble, sed tie estas nur malmultaj membroj (kaj apenau Akademianoj).

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2010, 1:51:52 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Andreas demandas pri opinio. La procedo, kiun li antaŭvidas, ŝajnas al mi sekvebla. Mi mem evitus tion:
2) El la listo oni forstreku la radikojn de tiaj vortoj, kiuj estas
tre internaciaj*) kaj pri kies formo kaj pri kies signifo estas
sufiche da klareco.
Mi deziras, ke ĉio estu oficialigita.

Oni bezonas maksimume tiom da silaboj, kiom la esprimota radiko havas;
au, se oni bezonas pli da silaboj, ol la esprimota radiko havas, la
silabnombro estas maksimume tri.
Ankaŭ pri tio mi ne metus limigon de nombro de silaboj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2010, 4:13:26 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Principe la ideo de iuj principoj por trovi oficialigindajn radikojn al mi shajnas bona. Al la propono de Andreas mi farus jenajn shanghojn:
- Mi ne limigus la oficialigindajn radikojn al tiuj ne tre internaciaj (kvankam la tre internaciajn ni ja povus iom prokrastigi en niaj diskutoj; sed se ni jam diskutas pri unu el ili, mi ne vidas kialon pluprokrastigi ghin)
- Pri la vortlongo mi estus iom pli libera (ekzemple chiam permesi ke la alternativo estu unu silabon au tri literojn pli longa ol la pridiskutata radiko)
- Tre fakajn vortojn oni povus prokrastigi

Chiuokaze, mi ne opinias ke ni baldau trairos la tujan NPIV-on por pliampleksigi nian liston de oficialigindaj radikoj. Lau mi pli indas trairi NPIV por aldoni liniojn al SSV (kvankam oni ja povus trairi NPIV por ambau celoj paralele).

Lau mi ankau indas priparoli iujn principojn por pritrakti radikojn pridiskutatajn/pridiskutindajn por aldono al SSV. Mi iam pensis pri iu punktosistemo (pridiskutata radiko ricevus diversajn punktojn depende de ghia oficialecostatuso, uzokvanto, longeco kaj taugeco de eblaj anstatauigoj ktp). Se ni havus tiam sistemon, ni tamen ne havu tro rigoran limon de punktoj por ke iu radiko eniru la liston; anstataue ni havu iun koridoron de punktoj, che kiuj ni pridiskutos per aparta konsidero de la koncerna radiko; nur se la radiko estas au sub au super tiu meza koridoro, la punktoj jam decidas la aferon. Kion aliaj pensus pri tia sistemo?

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Apr 27, 2010, 4:25:14 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
[Senkulpigu min, ke la jenan partan respondon al la demando de Andreo, skribitan antau jam kelkaj tagoj, sed tiam ne tuj senditan, mi nur nun sendas !  Eble mi intertempe jam diris kvazau la samon, sed tempo tion kontroli mankas al mi.]

2010/4/21 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

On 20 Apr., 11:35, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> Eble  iuj el la radikoj en tiu tabelo efektive estus oficialigeblaj (lau
> mia unua impreso, eble kvarono el ili ;  necesus pli atenta pristudado).

Kaj kiaj estas la kriterioj por oficialigebleco?

     Almenau pri tio ni povas (kaj devas : vidu la tuj postan frazon !) interkonsenti, ke por tio, kio "povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto»," oni novajn vorterojn ne oficialigu. Pri tio chiuj anoj de nia grupo kaj chiuj ceteraj Esperantistoj nepre devas konsenti, pro la paragrafo 4-a en la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo.
     Post tiu konsento ankorau necesos interkonsilighado pri iom da ghebneralaj demandoj kaj aparta priatentado pri iuj specialaj malfacilajhoj (ekzemple, mi konsentas,ke utila estis la oficialigo de "map/" malgrau tio, ke la lasta tradukajho en "kart'        carte | card | Karte | карта | karta; mapa" unuavide inklinigus al uzado de "kart/" por la koncernata signifo)..
     Aldonighos, ke oficialigebleco ne estas suficha kialo por nepra oficialigindeco, nek oficialigindeco suficha kialo por tuja propono de efektiva oficialigo.


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2010, 5:24:08 PM4/27/10
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Chiuokaze, mi ne opinias ke ni baldau trairos la tutan NPIV-on por pliampleksigi nian liston de oficialigindaj radikoj. Lau mi pli indas trairi NPIV por aldoni liniojn al SSV (kvankam oni ja povus trairi NPIV por ambau celoj paralele).

La problemo estas ke la granda laboro timigas ĉiujn, lastatempe ankaŭ Niko-n, kiu estis la sola sisteme okupiĝanta pri tio.

Lau mi ankau indas priparoli iujn principojn por pritrakti radikojn pridiskutatajn/ pridiskutindajn por aldono al SSV. Mi iam pensis pri iu punktosistemo (pridiskutata radiko ricevus diversajn punktojn depende de ghia oficialecostatuso, uzokvanto, longeco kaj taugeco de eblaj anstatauigoj ktp). Se ni havus tiam sistemon, ni tamen ne havu tro rigoran limon de punktoj por ke iu radiko eniru la liston; anstataue ni havu iun koridoron de punktoj, che kiuj ni pridiskutos per aparta konsidero de la koncerna radiko; nur se la radiko estas au sub au super tiu meza koridoro, la punktoj jam decidas la aferon. Kion aliaj pensus pri tia sistemo?

Ni provu ĝin en la praktiko pri la venontaj dek linioj, kiujn ni aldonos, por vidi kiel ĝi funkcias.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 28, 2010, 11:11:09 AM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/04/2010 18:51, Renato Corsetti skribis:
> Mi deziras, ke ĉio estu oficialigita.
> Ankaŭ pri tio mi ne metus limigon de nombro de silaboj.
Mi samopinias kun Renato.
La difino de "internaciaj" estas tro malklara por mi, eĉ se oni aldonus
nombron da lingvoj. Tro da nekomprenataj vortoj nun estas simple
transprenataj el alia lingvo (nuntempe kutime la angla). Lastatempe mi
vidis ekzemplon "play offs" transprenata en la nederlanda (eĉ sen adapto
al nia skribamniero) transprenita en Esperanto kiel "plejofoj".
Esperanto estu vera helpa lingvo, ne nur simpla transskriba sistemo,
miaopinie.
Pro la sama kialo ankaŭ mi ne emas limigi la nombron da silaboj. Laŭ mi
pli gravas la deriveblo de la proponata vorto kaj ĝia uzeblo en la aliaj
vortkategorioj.

Amike salutas Leo

Andreas Kueck

unread,
Apr 28, 2010, 10:54:31 AM4/28/10
to la bona lingvo
On 27 Apr., 22:13, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> - Mi ne limigus la oficialigindajn radikojn al tiuj ne tre internaciaj

Lau mi ne nepre estas strebinde, ke chiuj internaciaj vortoj uzataj en
Esperanto estu oficialaj (do ankau tiuj, pri kies formo kaj signifo
estas klareco). Kredeble temas pri tre, tre multaj vortoj, kaj tial
praktike estas malfacile realigi tion ene de superrigardebla tempo.
Krome povas esti, ke ne malmultaj el tiaj vortoj estas aktualaj nur
dum certa tempo kaj poste nur tiam, kiam oni parolas pri la koncerna
tempo. Ekzemple hodiau la nepre tre internacia vorto "perestrojko"
estas bezonata chefe en tekstoj rilate au alude al la tiama periodo
(de 1985 ghis 1991). Ne estus estinte inde oficialigi tiun vorton. Io
simila povos okazi kun "blogo". Tio plifortigas mian opinion, ke tre
internaciaj vortoj ordinare ne bezonas oficialigon, char ili apartenas
al Esperanto jam dekomence, kion ja ankau Zamenhof opiniis. "Blogo"
jam dekomence estis kiel abstraktajho en la "langue" kaj efektivighis
kiel konkrete skribata kaj elparolata vorto en la "parole" nur
proksimume 120 jarojn poste.

> Mi iam pensis pri iu punktosistemo

Efektive ankau mi unue pensis pri poentsistemo. Sed mi konstatis, ke
sen tia mia propono estas pli facile priskribebla.

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages