Fwd: (la bona lingvo) Korekto al mia mesagxo pri marmelado

1 view
Skip to first unread message

Nguyen Xuan Thu

unread,
May 5, 2008, 3:11:15 AM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com, Le Thien Thu
Karaj listanoj,

Tuj post sendado de mia mesagxo, mi ricevis tiun korekton:

Marmelado;
estas pastajxo el pistita frukto per frotmasxino, kun eligo de kerno. Oni ofter uzas pomon, ananason, bananon, mandarinon, orangxon kaj preparas per kondensado (koncentado de likvajxo) 

Kompoto estas mangxajxo el fruktoj kun sukero. La proporcio de sukero ne estas pli ol 20%, Oni uzas gxin kiel deserto

Do marmelado kaj kompoto NE estas sinoinimoj.
Rilate al la proporcio de sukero en la 3 mangxajxoj: kompoto < marmelado < konfitajxo.

Dankon al Le Thien Thu por tiu korektado.
Mi pardonpetas pro mia eraro.

Amike salutas,
Thu


 


---------- Forwarded message ----------
From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
Date: 2008/5/5
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: marmelado kaj konfitajho?
To: la-bona...@googlegroups.com
Cc: Le Thien Thu <lethient...@gmail.com>


Post konsiligxo de esperantisto-kolegino, ingxeniero pri mangxajxa tehxnologio, marmelado kaj konfitajxo malsamas je multaj punktoj:
 
Ingredienco: Ambaux estas preparitaj el fruktoj, sed fruktoj por marmelado estas pli ordinaraj (orangxo, pomo...),
Distrancxigxo: oni distrancxigas fruktojn au pistas ilin por fari marmeladon. Por konfitajxo, oni lasas ilin sen distrancxo aux nur iomete distrancxas.
Sukera proporcio: 50% por marmelado, 70% por konfitajxo
Malseka proporcio: 55-60% por marmelado, 65-70% por konfitajxo.
Sterilizado: oni aldonas sorban acidon aux benzoaton de sodio kiel konservilo por marmelado. Por konfitajxo, oni nur sterelizas per varmo, ne aldonante hxemiajxon.
Prezo: Konfitajxo estas pli multekosta, ol marmelado.
Gusto: Konfitajxo estas pli bongusta, ol marmelado.
 
en la vjetnama: marmelado = mứt quả nghiền (konfitajxo el pistitaj fruktoj)
                       konfitajxo = mứt
 
Konkludo: marmelado (franclingve marmelade, compote), kaj konfitajxo (franclingve confiture) estas du malsamaj produktoj kaj rajtas havi sian apartan nomon.
 
Amike,
Thu
 5/5/08, Detlef Karthaus <detl...@gmail.com> wrote:
Mi ne havas fortajn opiniojn pri marmelado sed jen kion mi trovis:
 
En la franca "confiture" laux petit Robert signifas "frukto trancxita aux entera kuirita en sukero por konservi gxin"
Kaj la franca "marmelade" signifas "frukto dispremita kaj kuirita kun sukero"
 
Do sxajnas al mi ke konfitajxo estas postmangxo, kaj marmeladon oni metas sur pano.
 
Krome en la kanada angla oni distingas inter "marmelade" kiu estas farita de maldolcxa orangxo, kaj "jam" kiu estas farita de aliaj fruktoj.  Mi neniam alkutimigxis al tiu distingo kaj kiam mi eraras oni demandas min cxu mi estas fremdulo:)

Senpolemike
Detlef K
 
2008/5/4 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Mi jhus rimarkis, ke ekzistas en Esperanto la du vortoj "marmelado"
kaj "konfitajho", kiuj en PIV kaj ReVo havas tiel similajn difinojn,
ke mi ne kapablas kompreni kio estas la diferenco. Chu entute estas
diferenco?

Se ne, ni certe konsilu la uzon de "konfitajho" anstatau "marmelado".
Sed eble mi pretervidas ion...

Amike,

Marcos

Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/fileadmin/multimedia/radioaktiva.asx

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages