bofrato

1 view
Skip to first unread message

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 22, 2011, 8:59:49 PM6/22/11
to la bona lingvo
Pli ol diskuttemo, chi tia estas demando, kiun mi faras profitante la
plurlingvecon de chi tiu grupo.
Lau mi, en Esperanto, bofrato povas esti:
1. La edzo de via fratino.
2. La frato de via edzino.
Por esprimi la parencecon kun la edzo de via bofratino, oni uzas
bobofrato (lau PIV)
En la Hispana (mia gepatra lingvo), ni havas unu vorton por bofrato:
"cuñado" (pr. kunjado) kaj alian vorton por bobofrato: "concuño" (pr.
konkunjo).
Mi parolas kaj la Anglan kaj la Francan (kiel negepatraj lingvoj) kaj
mi pensas ke ambau havas nur unu vorton por bofrato kaj bobofrato, chu
ne?
Mia demando estas se en viaj gepatraj lingvoj vi havas malsamajn
vortojn por bofrato kaj por bobofrato.
Nature, same okazas kun bofratino kaj bobofratino.
Mi antaudankas chiujn viajn respondojn.
Amike,
Luis Raudón.

renato corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 2:49:25 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis:

> Por esprimi la parencecon kun la edzo de via bofratino, oni uzas
bobofrato (lau PIV)

Mi devas diri, ke mi neniam aŭdis tion de vivanta esperantisto en normala interparolado. Ĉiuokaze en la itala, laŭ mia scio, ne ekzistas vorto por "bobofrato". Antonio, (mal)konfirmu!

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


Antonio De Salvo

unread,
Jun 23, 2011, 3:56:21 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com

Luis:
> Por esprimi la parencecon kun la edzo de via bofratino, oni uzas
bobofrato (lau PIV)

Renato:


>Mi devas diri, ke mi neniam aŭdis tion de vivanta esperantisto en normala interparolado. Ĉiuokaze en la itala, laŭ mia scio, ne ekzistas vorto por "bobofrato". Antonio, (mal)konfirmu!

Jen mi.
La indiko de la parencecaj rilatoj estas demando tre tikla, cele al internacia komprenebleco.
En 1963 du rusaj lingvistoj (Kalužnin kaj Skorochodko) pristudis la parencecajn rilatojn en la lingvoj rusa, ukrajna, angla, germana, franca, hispana, rumana, hindia, turka kaj japana. Laux tiu eseo, ekzistas minimume 56 parencecaj rilatoj, sed al ili ne respondas, en la diversaj lingvoj, sama kvanto da vortoj. La rusa havas 37 vortojn, la franca 31, sed la japana 18, kaj la rumana ecx nur 13. Tio montras, kiel estas malfacile atingi interkonsenton en esperanto.

En la norma itala lingvo, ekzistas nur unu vorto (“cognato”) por indiki cxu la edzon de la fratino cxu la fraton de la edzino, kaj ecx por indiki la rilaton inter la edzoj de du fratinoj!
Estas interese, ke la itala vorto “cognato” (samkiel la hispana cuñado) venas ja el la latina “cognatus” (= kun-naskito), kiu tamen ne signifis “bofrato”, sed pli gxenerale “parenco”, “samfamiliano”.

Same, en la norma itala lingvo ne ekzistas diferenco cxe “onklo” (frato de la patro, aux frato de la patrino, sed ankaux edzo de onklino), “avo” (patro de la patro, aux patro de la patrino), “bopatrino” (patrino de la edzo, aux patrino de la edzino). La plejo estas atingata per la vorto “nipote”, kiu ne nur ne distingas laux la flanko de parenceco, sed ecx... respondas sendistinge kaj al “nepo” kaj al “nevo”, kio ofte kauxzas amuzajn miskomprenojn (ekzemple, la termino “nepotismo” = tendenco al favorado de parencoj, venas el la latina vorto “nepos”, itale “nipote”, kaj historie gxi naskigxis pri la sinteno de papoj kiuj favoris siajn “nevojn”, kvankam kelkaj papoj - teorie devigitaj al cxasteco - ankaux favoris siajn “nepojn”).
Estas ankaux interese, ke en kelkaj italaj dialektoj (ekzemple, en la Napola) oni distingas cxe bopatrino cxu temas pri patrino de la edzo (“socra”, el la malfru-latina socra) aux patrino de la edzino (“gnora”, mallongigo de “signora” = sinjorino; termino do tre respektema).
Por precizigi la diversajn parencajn rilatojn, en la itala oni devas uzi cxirkauxfrazojn; ekzemple, oni diras “il fratello di mia moglie” (la frato de mia edzino), “il marito di mia sorella” (la edzo de mia fratino), “nonno paterno” (patra avo), “nonno materno” (patrina avo), “nonno per parte di padre” (avo laux patra flanko), ktp.
Gxis
Antonio De Salvo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 8:10:44 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Pli ol diskuttemo, chi tia estas demando, kiun mi faras profitante la
> plurlingvecon de chi tiu grupo.

Mmm, tamen ni restu en la temo de la forumo. Estas pluraj forumoj kie eblus
tion demandi. Ekzemple: trad...@yahoogroups.com.

> Por esprimi la parencecon kun la edzo de via bofratino, oni uzas
> bobofrato (lau PIV)

Mi neniam aŭdis tion ...

> En la Hispana (mia gepatra lingvo), ni havas unu vorton por bofrato:
> "cuñado" (pr. kunjado) kaj alian vorton por bobofrato: "concuño" (pr.
> konkunjo).

Mi pensas ke vi opinios tion ĉi interesa (en via gepatra):

http://es.wikipedia.org/wiki/Parentesco

kaj

http://es.wikipedia.org/wiki/Sistemas_terminol%C3%B3gicos_de_parentesco

Amike, Eduardo.

renato corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 8:29:38 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
La parencaj rilatoj estas unu el tiuj temoj, pri kiuj volonte okupiĝas
lingvistoj ĝuste ĉar ili estas tre tre malsamaj en la homaj komunumoj.

Mi proponas:

bo-bo-frat-o = edz-o de bo-frat-in-o

Alivorte, ni restu ĉe malmultaj vortoj por malmultaj rilatoj kaj iel kombinu
ilin.

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

winmail.dat

Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 8:31:29 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La indiko de la parencecaj rilatoj estas demando tre tikla, cele al internacia komprenebleco.

Eta ekzemplo: en la eŭska oni havas kvar vortojn por gefrato:

anaia (frato de frato)
neba (frato de fratino)
arreba (fratino de frato)
ahizpa (fratino de fratino)

Do, se ĉiuj estas gefratoj, Ana estas 'ahizpa' de Victoria, sed 'arreba' de
Ludoviko. Ludoviko estas 'neba' de Victoria kaj Ana, sed 'anaia' de Juan.

Tiajn aferojn oni riskas renkonti kiam oni volas povi rekte esprimi familiajn
rilatojn en ĉiuj lingvoj.

> Por precizigi la diversajn parencajn rilatojn, en la itala oni devas uzi cxirkauxfrazojn

Ankaŭ en aliaj lingvoj. Verŝajne (kaj dezirinde pro radikŝparo kaj
komprenebleco) ankaŭ en la esperanta oni devos tion fari kiam la nuna sistemo ne
povas ion esprimi.

Eduardo.

Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 9:14:50 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
> bo-bo-frat-o = edz-o de bo-frat-in-o
>
> Alivorte, ni restu ĉe malmultaj vortoj por malmultaj rilatoj kaj iel kombinu
> ilin.

Mi samopinias pri la linio kaj la celo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 11:22:06 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> Mi samopinias pri la linio kaj la celo.

Se neniu protestas, mi povas registri ĝin prove.

Amike

Renato

winmail.dat

José Antonio Vergara

unread,
Jun 23, 2011, 11:28:28 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> bo-bo-frat-o = edz-o de bo-frat-in-o

Tio estas bela ekzemplo de Esperantlingva memstareco, de kreema
utiligo de ghiaj rimedoj. Mi forte subtenas tiun linion.

Amike,

Jose' Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Jun 23, 2011, 11:37:48 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
jhus leginte la mesaghojn, mi nun konscias ke vershajne mi
miskomprenis la intencon de Renato. Mi celis ke mi shatas la vorton
bo-bo-frato...

Jose' Antonio

2011/6/23 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:

Leo De Cooman

unread,
Jun 23, 2011, 2:55:33 PM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 23/06/2011 2:59, Luis Ignacio Raudón Uribe skribis:

> Mia demando estas se en viaj gepatraj lingvoj vi havas malsamajn
> vortojn por bofrato kaj por bobofrato.

Miascie ne en mia flandra"dialekto": "schoonbroer", sed ŝajne jes en la
nederlanda (kiu estas nia oficiala lingvo): "schoonbroer/ zwager" (eble
ankaŭ en iuj aliaj "flandraj dialektoj"

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jun 23, 2011, 5:39:48 PM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi same kiel José Antonio ŝatas la vorton "bobofrato" kaj do kontraŭas la proponitan linion.

Eduardo skribis responde al Antonio:

       Por precizigi la diversajn parencajn  rilatojn, en la itala oni devas uzi cxirkauxfrazojn

Ankaŭ en aliaj lingvoj.  Verŝajne (kaj dezirinde pro radikŝparo kaj komprenebleco) ankaŭ en la esperanta oni devos tion fari kiam la nuna sistemo ne povas ion esprimi.
 
Tamen la nuna sistmo klare povas esprimi "bobofrato" sen uzo de ĉirkaŭfrazo. Estas neniu kialo por limigi tiun facile kompreneblan kaj logikan sistemon kaj rekomendi pezan ĉirkaŭfrazon anstataŭ klara konciza esprimo.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Jun 23, 2011, 5:44:28 PM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis pri "bobofrato":

Mi devas diri, ke mi neniam aŭdis tion de vivanta esperantisto en normala interparolado.

Mi mem jam uzis "bobofrato" en normala interparolado kaj ankaŭ aŭdis ĝin de aliaj. Kompreneble ĝi tamen estas maloftega vorto, simple pro tio ke multaj homoj ne multe rilatas kun siaj bobogefratoj, kaj pro tio ke multaj homoj ne emas tre detaligi tiajn neproksimajn parencorilatojn. Sed malrekomendi tiun logikan vorton pro ĝia malofteco estus vere granda peko kontraŭ la vortfara sistemo de Esperanto.

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jun 24, 2011, 10:17:03 AM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Por esprimi la parencecon kun la edzo de via bofratino, oni uzas bobofrato
(lau PIV)

> Tamen la nuna sistmo klare povas esprimi "bobofrato" sen uzo de ĉirkaŭfrazo.


> Estas neniu kialo por limigi tiun facile kompreneblan kaj logikan sistemon kaj
> rekomendi pezan ĉirkaŭfrazon anstataŭ klara konciza esprimo.

La sistemo ŝajnas esti logika, jes. Ĉiu "bo" aldonas alian pergeedziĝan rilaton
(io simila okazas kun pra-).

Kaj jen tio kio ĝenas min. En paro de geonkloj (kutime) unu estas boa kaj la
alia ne. Do iliaj gefiloj estas, rilate al mi, duone boaj kaj duone ne.
Depende de multaj aferoj (ekzemple se temas pri gefiloj de tiu geedziĝo aŭ de
antaŭa) mi povos nomi tiujn homojn gekuzojn aŭ bogekuzojn.

Se ni daŭrigas la aferon ni vidas ke bobo- kaj bo- povas, kaj tion ili ja faras,
kolizii aĉe. Logike, sed aĉe rilate al la celata facilan kompreneblecon,
koherecon kaj unusignifecon.

Tial mi subtenas la uzadon de simpla "bo" en la prefiksa senco: "pergeedziĝa
parenceco". Unu bo- sufiĉas. Por precizigi *mi* uzos la pezan ĉirkaŭfrazon ĉar
mi mem tion pli bone komprenas kaj ne estas dubo, kiel en la supra kuzo/bokuzo.

Pluraj -bo (kaj pri tio mi malkonsentas kun Marcos) ne igas la aferon pli klara
aŭ komprenebla. Ekzemplo, duobloj kaj triobloj estas tre precize difinitaj,
2,4,6,8. Logika. 3,6,9,12. Logika. Kaj 6 kaj 12? Unuopa logikeco en sistemo
ne garantias unuecon. Havi du manierojn nomi la saman personon ne helpas.

Kiel oni klarigas en PMEG, kie oni agnoskas kaj la ekziston kaj la logikon de la
boboaj rilatoj, praktike oni uzas simplan ununuran bo-.

> Kiam temas pri parenceco pere de du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = “la edzo de fratino de via edz(in)o”, via bobokuzo = “la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o”, via bobonevo = “la edzo de nev(in)o de via edz(in)o”, via boboonklo = “la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o”. En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankaŭ por tiaj signifoj.
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/bo.html

Mia nuna propono: ni *ne* skribu linion pri tio, ni *ne* malrekomendu. Sed ni
sciu ke tio ne estas tiel simpla, facile komprenebla. Vidu nur, en la citita
paĝo kiel Bertilo difinas bobokuzon kaj kion mi nomis (logike laŭ mi) bokuzon
supre. La sistemo havas problemojn (aŭ mi ilin havas por kompreni tion, mi
klarigu ke eĉ en mia denaska kelkfoje mi cerbumas antaŭ ol scii pri kio temas :)).

Amike, Eduardo.

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 10:59:33 AM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Jun 23 08:55PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4953f99f4ab3c46f

>
> Je 23/06/2011 2:59, Luis Ignacio Raudón Uribe skribis:
>> Mia demando estas se en viaj gepatraj lingvoj vi havas malsamajn
>> vortojn por bofrato kaj por bobofrato.

Mi ne vidis la mesagxon. Kio estu *bobofrato* ?

>
> Miascie ne en mia flandra"dialekto": "schoonbroer", sed ŝajne jes en la
> nederlanda (kiu estas nia oficiala lingvo): "schoonbroer/ zwager" (eble
> ankaŭ en iuj aliaj "flandraj dialektoj"

En la NL_a nederlanda mi neniam awdis "schoonbroer", nur "schoonzus"
kaj "zwager", anbaw por ambaw sencoj de bofrat(in)o: edz(in)o de
frat(in)o kaj frat(in)o de edz(in)o

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 23, 2011, 8:41:46 PM6/23/11
to la bona lingvo
Ho! Mi neniam pensis ricevi tiom da respondoj. Chiuj plilarghighis
mian konon. Ekkoni la granda diverseco de eblaj manieroj solvi la
problemon en la diversaj lingvoj estis por mi tre interesa. Mi
dankegas al chij, kiuj respondis.
Me dezirus, ke oni daurigu la ekziston de "bobofrato" kaj, se iu
taksas ghin malkomfortan, oni chiam povas uzi la frazon "edzo de mia
bofratino"; tiel mi pensas, ke chiuj komprenos la ideon.
Amike,
Luis Raudón
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages