ho(t)dogo

9 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 19, 2010, 5:09:15 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Hodogo

"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> Oct 19 09:14AM +0200 ^

> Mi malkovris hiera? kun hororo, ke ekzistas hungara vortaro, en kiu
> oni rekomendas > la terminon ?Hodogo?. Temas pri kolbasbulko.

Do, mi proponas la linion:

hodogo --> kolbas·bulk·o

kaj nia azia kamparano interpretu tion kiel bulko por kolbaso, bulko
kun kolbaso en gxi?

Se mi awdas la vortomn "hotdog", mi pensas ke temas pri speco de
kolbaso (kun ege malmulte da saporo cetere), aw pri tia kolbaseto en
bulketo. Mi do pensas ke estas konfuze indiki la bulketon per tiu
vorto. Cetere mi diras bulkETo, cxar en nederlando,
bulko estas 800-grama - kaj dividigxas en 26 trancxoj kaj du "pugetoj" ;-).
bonvolu pardoni la detemigxon
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 4:35:40 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| kaj nia azia kamparano interpretu tion kiel bulko por kolbaso, bulko
kun kolbaso en gxi?

Bulko kun kolbaso, mi dirus.

| Se mi awdas la vortomn "hotdog", mi pensas ke temas pri speco de
kolbaso (kun ege malmulte da saporo cetere), aw pri tia kolbaseto en
bulketo.

En ordo.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Oct 20, 2010, 8:36:38 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Bulko kun kolbaso, mi dirus.

Tiu ĉi temo estas iom kaporompa. Ĉu temas pri speco de kolbaso, kiun
oni ofte manĝas en bulko? Aŭ ĉu temas pri bulko, kiun oni manĝas kun
kolbaso en ĝi? Aŭ ĉu temas pri kombino de kolbaso kaj bulko manĝataj
kune? Ĉu la termino povas celi nur la kolbason, kiam ĝi estas manĝata
sola, aŭ kiam ĝi estas ankoraŭ nur vendata/kuirata/atendanta en la
malvarmujo sen sia eventuala estonta bulko?

Por iuj homoj, kaj eble en iuj lingvoj/regionoj/kulturoj, unu respondo
povas esti superrega, dum por aliaj homoj (en aliaj
lingvoj/regionoj/kulturoj), alia vidpunkto povas esti superrega.
Legado de la diversaj artikoloj en la diversalingvaj Vikipedioj
montras pli-malpli ĉiujn eblajn vidpunktojn (plej ofte sen ajna spuro
de pripensado de alia perspektivo).

Eĉ pli malfaciligas, ke la kolbasospeco mem estas malfacile difinebla.
Tia kolbaso povas enhavi diversajn igrediencojn kaj esti preparata en
diversaj manieroj, kaj aspekti diverse kaj havi diversajn grandecojn
kaj kolorojn.

"Kolbasobulko" certe estas unu ebla nomo, kiu certe ofte konvenas. Sed
kiam oni aĉetas en vendejo paketon kun kelkaj tiaj kolbasoj sen ajnaj
bulkoj, ĉu vere oni aĉetas paketon da kolbasobulkoj? Laŭ mi certe ne.
Ĉu oni tiam aĉetas kolbasobulkokolbasojn? Ĉu bulkokolbasojn (por
kolbasobulkoj)?

Kiam oni pripensas ĉion ĉi, oni facile ekpensas, ke tamen la treege
internacia nomo "hotdogo", kiu devigas neniun apartan el ĉiuj eblaj
interpretoj de la signifo, tamen ne estas tiom malbona.

Alternativoj kiel "hundokolbaso", "kolbashundo", "varmega hundo"
k.t.p. ne allogas aparte multe.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Marcos Cramer

unread,
Oct 20, 2010, 8:45:50 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

"Kolbasobulko" certe estas unu ebla nomo, kiu certe ofte konvenas. Sed
kiam oni aĉetas en vendejo paketon kun kelkaj tiaj kolbasoj sen ajnaj
bulkoj, ĉu vere oni aĉetas paketon da kolbasobulkoj? Laŭ mi certe ne.
Ĉu oni tiam aĉetas kolbasobulkokolbasojn? Ĉu bulkokolbasojn (por
kolbasobulkoj)?

Mi dirus ke oni aĉetas bulkokolbasojn (por kolbasobulkoj).

Kiam oni pripensas ĉion ĉi, oni facile ekpensas, ke tamen la treege
internacia nomo "hotdogo", kiu devigas neniun apartan el ĉiuj eblaj
interpretoj de la signifo, tamen ne estas tiom malbona.

Nu, kiel vi montris, la internatieco de "hotdog" estas nur la vortoformo, dum la  signifo tute varias. Do uzo de la internacia formo en Esperanto nur kaŭzos miskomprenojn, ĉar unu uzos ĝin por kolbasospeco kaj alia komprenas ĝin kiel bulkon kun kolbaso. Ĝuste en tiaj kazoj oni laŭ mi evitu la internacian formon kaj preferu klaran Esperantan kunmetaĵon.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 20, 2010, 11:13:54 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Nu, kiel vi montris, la internatieco de "hotdog" estas nur la vortoformo,
> dum la  signifo tute varias. Do uzo de la internacia formo en Esperanto nur
> kaŭzos miskomprenojn, ĉar unu uzos ĝin por kolbasospeco kaj alia komprenas
> ĝin kiel bulkon kun kolbaso. Ĝuste en tiaj kazoj oni laŭ mi evitu la
> internacian formon kaj preferu klaran Esperantan kunmetaĵon.

Tio estas grava argumento. Necesas tamen esplori, ĉu la diversaj interpretoj
diversas laŭ landoj/lingvoj, aŭ ĉu ĉiu el tiuj interpretoj ĉeestas
ĉie, variante nur
laŭ individuoj, aŭ eble eĉ de momento al momento ĉe la sama individuo depende
de tio, kiu aspekto de la afero venas al li aŭ ŝi en la kapon ĝuste
tiam. Mi ne estus
surprizita, se tio lasta konformas a la realo, sed nur la diablo scias...

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages