Inverti

0 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2009, 6:50:01 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Por plifaciligi la trovon de fortraduko mi klarigos kio kemie okazas dum "invertado".
Supozu nesimetrian molekulon konsistanta el triedro (piramido kun triangula bazo), sur kies anguloj estas atomgrupoj. Ni nomu la grupojn ĉe la bazo ABC kaj tiun ĉe la pinto P.
Ni rigardas el la pinto al la bazo kaj vidas en la invertota molekulo la bazon kiel ABC horloĝdirekte. En la invertita molekulo ni vidos ACB.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 7:48:11 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
ABC .... ACB.
Tamen ankau' pri tio mi parolos kun mia najabro pri "inversigo".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 5, 2009, 8:41:07 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni rigardas el la pinto al la bazo kaj vidas en la invertota molekulo la bazon kiel ABC horloĝdirekte. En la invertita molekulo ni vidos ACB.

Ŝajnas al mi ke "inversigi" povas konvencie ankaŭ alpreni tiun iom specialan signifon ĥemian, kaj ke tial tute ne necesas la aparta radiko "invert/i".

Konklude ŝajnas al mi ke la anstataŭigo de "inverti" per "inversigi" funkcias kaj por la muzika kaj por la ĥemia signio. Por aparte montri, ke ni efektive pensis pri ambaŭ signifoj, la linio prefere estu

invert·i (en muziko kaj en ĥemio) → invers·ig·i

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 8:59:27 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> invert·i (en muziko kaj en ĥemio) → invers·ig·i
Tion mi registris kaj atendas la protestojn de Leo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2009, 3:08:19 PM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> ABC .... ACB.
> Tamen ankau' pri tio mi parolos kun mia najabro pri "inversigo".

Ankaŭ mi.
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2009, 3:33:47 PM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:

>Ŝajnas al mi ke "inversigi" povas konvencie ankaŭ alpreni tiun iom
>specialan signifon ĥemian, kaj ke tial tute ne necesas la aparta radiko
>"invert/i".

Mi legis en PIV, ke invertado estas malkombinado de malsimplaj sukeroj,
okazigante inversiĝon de la optika rotacio.
La malkombino ne estas en mia priskribo.
Mi timas, ke mi vidis la aferon tro simple. Mi devos ankaŭ serĉi la precizan
signifon en aliaj lingvoj. Tio iom daŭros.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2009, 4:10:27 PM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> invert·i (en muziko kaj en ĥemio) → invers·ig·i
Tion mi registris kaj atendas la protestojn de Leo.

Ĉu ne estas veraj ĥemiistoj en la listo? Kiel ĥemiisto reagus, se oni petus
lin "inversigi sukrozon"? Eble li simple inversus la sukerujon?

:-) Amike salutas
Leo

PS. Pardonu min... mi foje bezonas ŝerceton.

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 3:11:30 PM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Mi devos ankaŭ serĉi la precizan
> signifon en alia
C'e ni ladiskutoj povas esti remalfermataj kiam ajn.

Amike

renato


ro-esp

unread,
Oct 6, 2009, 1:07:14 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Mon 5 Oct 2009 12:33
> From: "Leo De Cooman"

>
> Mi legis en PIV, ke invertado estas malkombinado de malsimplaj sukeroj,
> okazigante inversi?on de la optika rotacio.

> La malkombino ne estas en mia priskribo.
> Mi timas, ke mi vidis la aferon tro simple.

Aw ke por la tuioma fojo, PIV malpravas..

> Mi devos anka? ser?i la precizan
> signifon en aliaj lingvoj. Tio iom da?ros.

kompreneble vi bezonas tempon por konsulti eksterlandajn hxemiistojn , cxu ?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages