--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
mi ne komprenas pri kio temas. c'u ne stil-scienco?
amike
renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
La frazo, kiu instigis min skribi pri ĝi estas:
"Esperanto *ne* estas tiel facila kiel oni emas propagandi - gramatike
eble jes, sed leksike kaj stilistike certe ne, kiel ĉiu alia lingvo!"
"stilscience" ne ŝajnas al mi tute taŭga ĉi-kaze, ĉar ne la
stilscienco de Esperanto estas malfacila, sed la studobjekto de la
stilscienco, la stilo aŭ la stil-umo, kio ajn estas tiu 'umo'. Sed
eble tamen oni povas diri 'stilscience' iom metafore.
>"Esperanto *ne* estas tiel facila kiel oni emas propagandi -
>gramatike eble jes, sed leksike kaj stilistike certe ne. . . "
>"stilscience" ne s'ajnas al mi tute tau'ga c'i-kaze,
Mi samopinias pri la netau'geco en c'i tiu okazo. Eble mi dirus
simple "vortare kaj stile".
Mi serc'is la vorton en PIV kaj pro tio venis al "stil-scienco".
Amike
Renato
Mia spontanea penso estis "stilscienco".
Otto
En tiu kunteksto mi simple dirus "stile"! Por "leksike" mi eble dirus
"vorte", eventuale "vortprovize" aux "vortuze".
Otto