"Handikapulo"

6 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Oct 28, 2009, 4:00:45 PM10/28/09
to la bona lingvo
Nun estas la linio:

handikapulo (pri homo kun malavantaghoj) → malavantaghulo,
nekapablulo, difektito, invalido

Lau mi neniu el la anstatauajhoj vere bone trafas:

Malavantaghulo povas esti ankau iu, kiu havas nur ekonomiajn (au
financajn) malavantaghojn.

Nekapablulo estas eble ech diskriminacia esprimo por handikapulo, char
tiu chi nepre povas esti kapabla.

Difektito estis ekzemple mi, post kiam mia piedo estis iomete
difektita de vitrero en la sablo de plagho. Sed tio ne nepre igas min
handikapulo.

Handikapulo ankau ne nepre estas invalido, char shi au li nepre povas
perlabori sian vivon.

Tial mi proponas:

handikapulo -> havadulo de korpa au mensa malhelpo

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

Fabio Bettani

unread,
Oct 28, 2009, 4:24:49 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> handikapulo -> havadulo de korpa aŭ mensa malhelpo
> Kion vi opinias?

Mi ne deziras pridebati la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la
enlistigitaj proponoj, ĉar nepre multaj pli fakas ol mi pri la temo;
mi tamen substrekas, ke "havadulo de korpa aŭ mensa malhelpo" tute ne
estas "simpla samsignifa vorto".

Eble tia difino povus utili por la vortaristoj inter ni, sed nia listo
prefere nur enhavu simplajn vortojn aŭ mallongajn esprimojn per kiuj
anstataŭigeblas malbonlingvaj esprimoj.

--
Fabio

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 28, 2009, 3:36:58 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> handikapulo -> havadulo de korpa au mensa malhelpo
> Kion vi opinias?
Ke temas pri difino pli ol "samsignifa vorto"
J-K Rinaldo


Antonio De Salvo

unread,
Oct 28, 2009, 4:42:31 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kial oni sencxese revenas al malnovaj diskutoj?
Ni pli fruktodone utiligu nian tempon kaj niajn energiojn por pridiskuti vortojn, pri kiuj ne jam okazis longa debato.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andreas Kueck
Inviato: mercoledì 28 ottobre 2009 21.01
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) "Handikapulo"

Andreas Kueck

unread,
Oct 28, 2009, 4:56:34 PM10/28/09
to la bona lingvo
On 28 Okt., 21:42, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:

> Kial oni sencxese revenas al malnovaj diskutoj?

Char mi aktuale bezonas taugajn anstatauajhojn.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Oct 28, 2009, 5:00:08 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

Nekapablulo estas eble ech diskriminacia esprimo por handikapulo, char
tiu chi nepre povas esti kapabla.

Mi povas nur ripeti ion, kion mi jam en Januaro skribis ĉi-liste: "nekapablulo" estas kunmetita de "nekapablo" kaj "-ulo", ne de "nekapabla" kaj "-ulo". Ĝia signifo do estas "iu kiu havas (almenaŭ unu) nekapablon", kaj ne "iu kiu ne estas kapabla".

Tiutempe iu respondis al mi, ke leganto aŭ aŭdanto ne povas scii, ke la skribanto aŭ parolanto intencis ke "nekapablulo" estas bazita sur "nekapablo" kaj ne sur "nekapabla". Al tio mi nur povas respondi, ke kutime la kunteksto helpas al la ĝusta kompreno. Kaj ĉiuokaze, se multaj ekuzados "nekapablulo" kiel bonlingvan alternativon al "handikapulo", tiam la intencita kunmet-maniero baldaŭ iĝos la konvencia signifo de la kunmetaĵo, tiel ke oni tute ne plu riskos miskomprenon.

Antaŭ ol plidaŭrigi la diskuton pri ĉi tiu jam pridiskutita vorto, mi proponas al ĉiu diskutemulo unue tralegi nian antaŭan diskuton, kiun vi trovas se vi entajpas "handikap" en la serĉokampon sur groups.google.com/group/la-bona-lingvo.

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Oct 29, 2009, 4:33:38 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Andreas skribis:
>
> Nekapablulo estas eble ech diskriminacia esprimo por handikapulo, char
>> tiu chi nepre povas esti kapabla.
>>
>
> Mi povas nur ripeti ion, kion mi jam en Januaro skribis ĉi-liste:
> "nekapablulo" estas kunmetita de "nekapablo" kaj "-ulo", ne de
> "nekapabla" kaj "-ulo". Ĝia signifo do estas "iu kiu havas (almenaŭ
> unu) nekapablon", kaj ne "iu kiu ne estas kapabla".
>
> Tiutempe iu respondis al mi, ke leganto aŭ aŭdanto ne povas scii, ke
> la skribanto aŭ parolanto intencis ke "nekapablulo" estas bazita sur
> "nekapablo" kaj ne sur "nekapabla".

Tiu "iu" estis mi.

> Al tio mi nur povas respondi, ke
> kutime la kunteksto helpas al la ĝusta kompreno.

En cxi tiu okazo apenaux: la kunmetajxo aperus en similaj kuntekstoj
sendepende de tio, cxu la parolanto/skribanto celas diri "nekapabla ulo" aux
"ulo havanta nekapablon". La kunteksto versxajne ne solvus la demandon, kun
kia sinteno la parolanto/skribanto uzas la vorton. Cxar Marcos permesis al
si ripeti, kion li diris en januaro, ankaux mi ripetu, ke kiam E-parolanto
legas aux auxdas vorton kun -ulo, li/sxi unue pensas pri derivajxo el
adjektivo.

> Antaŭ ol plidaŭrigi la diskuton pri ĉi tiu jam pridiskutita vorto, mi
> proponas al ĉiu diskutemulo unue tralegi nian antaŭan diskuton, kiun
> vi trovas se vi entajpas "handikap" en la serĉokampon sur
> groups.google.com/group/la-bona-lingvo.

Gxuste. Mi mem faris la samon en mia propra mesagxujo nomata "esperanto",
indikante min mem kiel sendinton, kaj trovis, ke mi konservis 5 mesagxojn
miajn el tiu diskuto, unu el la 25.1.2009, unu el la 26.1., du el la 28.1.
kaj unu el la 30.1. Mi havas nenion por aldoni - nur eventuale ion por
profundige kompletigi - al la tiama argumentado.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 4:48:24 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi havas nenion por aldoni - nur eventuale ion por 
profundige kompletigi - al la tiama argumentado.
Momente mi ne ŝanĝas ion en la linio "handikapulo", atendante precizajn proponojn.

Amike

Renato

Silvia Luigia Garnero

unread,
Oct 29, 2009, 9:44:55 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj, cxar ne cxiam handikapulo estas "nekapablulo",t.e. homo kapabla
nenion fari, mia torina amiko Profesoro Fabrizio Pennacchietti proponis kiel
difino de "andikapulo" la vorton alikapablulo", kaj mi, kiu vivas sur
rulsegxo tute konsentas kun li kaj deziras proponi tiun vorton kiel
alternativa difino por "handikapulo". Kore salutas vin cxiujn. Silvia
Garnero el Italujo.

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 10:31:00 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Silvia:
ali-kapabl-ul-o
Mi komprenas, ke tiu vorto estas esperantigo de la itala "diversamente abile", ĉu ne? Eble tamen la itala politika ĝusteco estas iom tro granda. Ĉu niaj japanj kaj ĉinaj amikoj komprenus tiun vorton por "mal-avantaĝ-ul-o"?

Amike

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Oct 29, 2009, 10:31:20 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>"nekapablulo" estas kunmetita de "nekapablo" kaj "-ulo", ne de
>"nekapabla" kaj "-ulo". Ĝia signifo do estas "iu kiu havas (almenaŭ
>unu) nekapablon", kaj ne "iu kiu ne estas kapabla".

Otto:


> kiam E-parolanto
> legas aux auxdas vorton kun -ulo, li/sxi unue pensas pri derivajxo el
> adjektivo.

Ech se mi povas kompreni la distingon enkondukitan de Marcos,
vershajne Otto pravas, char ekz. mi mem ne povas eviti tuj pensi pri
"ulo nekapabla" kiel la plej rekta analizo de la vorto "nekapablulo".
Mi timas do ke ghi estas maltrafa vorto, char chi-kaze temas pri
a-vorto (kapabla) kiel la plej ofta, baza formo de tiu nocio kaj do ni
alfrontas la nesolvitan problemon de la vortkonstrua sistemo en
Esperanto (mi tute NE shatas la dogmon de
Waringhien-Kalocsay-Albault-Cherpillod pri ia "gramatika karaktero de
la radikoj", sed bedaurinde mi ne estas tute certa pri kiu au kia
alternativo estus la plej tauga; mi nur havas fortan suspekton ke ghi
estas malghusta).

Chu la vorto "nepovulo" estus utila ? Povi estas i-vorto, kaj oni
aludus tiel al fizikaj, intelektaj au sensaj nepovecoj.

Jose' Antonio Vergara

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2009, 11:00:04 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Silvia skribis:

mia torina amiko Profesoro Fabrizio Pennacchietti proponis kiel
difino de "andikapulo" la vorton alikapablulo", kaj mi, kiu vivas sur
rulsegxo tute konsentas kun li kaj deziras proponi tiun vorton kiel
alternativa difino por "handikapulo".

Mi konsentas ke ĝi estas taŭga vorto. Laŭ mi ĝi taŭgas pli ol ĉiuj el la vortoj kiuj nun estas en nia listo.

Otto, kion vi pensas pri "alikapablulo"?

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 11:50:25 AM10/29/09
to la bona lingvo
On 29 Okt., 16:00, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Silvia skribis:
>
> mia torina amiko Profesoro Fabrizio Pennacchietti proponis kiel
>
> > difino de "andikapulo" la vorton alikapablulo", kaj mi, kiu vivas sur
> > rulsegxo tute konsentas kun li kaj deziras proponi tiun vorton kiel
> > alternativa difino por "handikapulo".
>
> Mi konsentas ke ĝi estas taŭga vorto. Laŭ mi ĝi taŭgas pli ol ĉiuj el la
> vortoj kiuj nun estas en nia listo.
>
> kion vi pensas pri "alikapablulo"?

Tio kredeble estas eufemismo; interesa germana teksto estas tie:
http://de.wikipedia.org/wiki/Behinderter#Kritik_am_angestrebten_Sprachwandel

"Alikapablulo" komprenigas, ke tiu homo havas alian (aldonan)
kapablon. Io tia tamen ne nepre trafas, chu ne?

--
Andreas Kueck

Silvia Luigia Garnero

unread,
Oct 29, 2009, 1:21:15 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Profesoro, certe vi pravas, sed mi intencis nur doni samsignifan vorton de mi sxatata por anstatauxi "handikapulon" kiu laux mi pli gxuste indikas mense malavantagxulon. Korajn Salutojn. Silvia Garnero.
----- Original Message -----

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 3:26:49 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Silvia:
mi intencis nur doni samsignifan vorton de mi sxatata por anstatauxi "handikapulon" kiu laux mi pli gxuste indikas mense malavantagxulon.
Kara Silvja, vi tute rajtas fari proponojn kaj defendi ilin. Aliflanke eble vi estas iom izolita pri tio ke "handikapulo" indikas ĉefe mensan malavantaĝulon.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 29, 2009, 4:00:49 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Silvia:
>mi intencis nur doni samsignifan vorton de mi sxatata por anstatauxi "handikapulon" kiu laux mi pli gxuste indikas mense malavantagxulon.

 

Renato:

>Kara Silvja, vi tute rajtas fari proponojn kaj defendi ilin. Aliflanke eble vi estas iom izolita pri tio ke "handikapulo" indikas ĉefe mensan malavantaĝulon.

Temas pri pure ital-lingva (mallauxdinda) fenomeno: italoj emas utiligi la vorton “handikapito” kun la misa senco “malspritulo”.

 

Aliflanke, “diversamente abile” (= alimaniere kapabla), la plej jxusa oficiala difino en Italujo, prave komprenigas, ke handikapulo ofte havas kapablojn, kiuj ne estas posedataj de la tiel diritaj “normalaj” homoj. Ekzemple mi, vidanto, ne kapabas legi per fingroj, kaj se mi trovigxas en malluma cxambro mi ne kapablas bone orientigxi, do efektive mi estas pli “handikapita” ol nevidanto.

Cetere, cxar gxis antaux nelonge mi estis tre miopa (mi solvis la problemon per instalo en la okulojn de artefaritaj kristal-lensoj), mi evoluigis la kapablon rekoni vocxojn, do mi farigxis en tiu kampo ”alimaniere kapabla”. Tion mi diras por substreki, ke la esprimo povas ankaux havi pozitivan nuancon.

La problemo, tamen , estas alia: cxu tiu esprimo estas internacie komprenebla?

Gxis

Antonio

 

 

Leo De Cooman

unread,
Oct 29, 2009, 6:27:00 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> ”alimaniere kapabla”....
La problemo, tamen , estas alia: cxu tiu esprimo estas internacie komprenebla?
 
En la nederlanda oni ja uzas "andersvaliden" (alimaniere kapabla) krom "gehandicapte". Google trovis 63700 trafojn por "andersvaliden".
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Oct 29, 2009, 5:48:25 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:

> Chu la vorto "nepovulo" estus utila ? Povi estas i-vorto, kaj oni
> aludus tiel al fizikaj, intelektaj au sensaj nepovecoj.

Se oni klasus min kiel nepovulon, mi auxtomate pensus, ke oni klasas min
kiel senpovulon! Huf!

Otto

Pilar Otto

unread,
Oct 29, 2009, 6:00:48 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Otto, kion vi pensas pri "alikapablulo"?

Gxi sxajnas al mi vorto kreita nur por esti euxfemismo, por ne vundi la
"trafitojn". Ekzemploj de similajxoj estas anstataux "malricxa" diri
"ekonomie evoluigebla", anstataux "sxtelisto" "alternativa laboristo" ktp.
Cxu auxtomate handikapulo havas aliajn kapablojn ol ne-handikapuloj? Mi
dubas.

Mi kunsendas artikolon, kiun mi siatempe skribis por la brajla gazeto
Esperanta Ligilo. Ne estas devige legi gxin.

Otto

eluzigxas.doc

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 6:01:41 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
En la nederlanda oni ja uzas "andersvaliden"
Bone. Tio jam estas indiko. Kio pri la ĉina kaj la japana?

Amike

Renato


Tadasi Saka

unread,
Oct 29, 2009, 10:16:11 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:
Kio pri la ĉina kaj la japana?
En la japana estas uzata "syôgai-sya"
syôgai: mensa aŭ fizika malhelpo kiu malfaciligas la normalan aktivaĵojn de la vivo
-sya: -ulo
 
Amike,

Tadasi

Marcos Cramer

unread,
Oct 30, 2009, 5:11:18 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

Mi kunsendas artikolon, kiun mi siatempe skribis por la brajla gazeto
Esperanta Ligilo.

Tre interesa artikolo.

Mi vidas ke vi mem uzas "handikapito" kaj "handikapita". Ĉu opinias ke anstataŭ la malrekomendo-signon "→" ni uzu nur la signon "~" ĉe nia linio pri "handikap". Aŭ ĉu ni eble tute ne havu linion pri "handikap" (krom eble en la sporta senco). Kaj ĉu vi opinias "handikap" oficialiginda radiko?

La germana esprimo "behindert" signifas "malhelpita", do mi hieraŭ komencis pensi pri la eblo uzi "malhelpita" kaj "malhelpito" en Esperanto.

El tiu artikolo kaj viaj kontribuoj al nia januara diskuto pri "handikap" ŝajnas al mi, ke vi uzas "handikap" kiam vi parolas pri la limigoj kiujn kreas la socio, kaj "malhelp" kiam vi parolas pri la limigoj kreataj de via korpo. Ĉu mi ĝuste komprenis vian uzon? Se jes, kial vi tiel distingas inter "handikap" kaj "malhelp"; mi ja ne sukcesas vidi tian signifo-diferencon en tiuj vortoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 6:19:02 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:
Mi kunsendas artikolon, kiun mi siatempe skribis por la brajla gazeto 
Esperanta Ligilo. Ne estas devige legi gxin.
Tamen mi libervole legis ĝin kaj trovis ĝin interesa (aparte la klarigon pri la ekesto de la vorto). Mi volonte "pendigus" ĝin ĉe la koncerna linio, sed mi ne vere komprenas, kiu estas via solvo por la linioj:

handikapo

handikap·o (en sportaj konkursoj) → egal·ig·a (mal·)avantaĝ·o; (ĝenerale) mal·avantaĝ·o, ne·kapabl·o, difekt·o, invalid·ec·o

handikapulo

handikap·ul·o (pri homo kun malavantaĝoj) → mal·avantaĝ·ul·o, ne·kapabl·ul·o, difekt·it·o, invalid·o

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 6:20:02 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi Saka:
syôgai: mensa aŭ fizika malhelpo kiu malfaciligas la normalan aktivaĵojn de la vivo
-sya: -ulo
Do, la japana puŝus al "mal-help-at-o".

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2009, 7:48:24 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis (pri la artikolo de Otto):
> Tre interesa artikolo.
 
Ankaŭ mi trovas ĝin tre interesa.


> La germana esprimo "behindert" signifas "malhelpita", do mi hieraŭ komencis pensi pri la eblo uzi "malhelpita" kaj "malhelpito" en Esperanto.
 
Jen interesa propono. Se la vorto ne tro rapide eluziĝos... Tio tamen ankaŭ povus okazi pri la vorto "handikapito".
 
> El tiu artikolo kaj viaj kontribuoj al nia januara diskuto pri "handikap" ŝajnas al mi, ke vi uzas "handikap" kiam vi parolas pri la limigoj kiujn kreas la socio, kaj "malhelp" kiam vi parolas pri la limigoj kreataj de via korpo.

Ĉu "limigito" estus akceptebla vorto?
 
Amike salutas
Leo 

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 7:24:01 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ĉu "limigito" estus akceptebla vorto?
Ĝi ŝajnas al mi iom tro malpozitiva.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 30, 2009, 7:48:32 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Melburno:
Mi trovas la radikon "malhelp" tro ghenerala por handicap, char
ne-"handikapito" povus ankau malhelpati, precipe de personoj.
Tial mi proponas la radikon "obstakl", char KAJ che korpa "handikapo"
KAJ che konkursoj temas pri obstaklo metita au metighinta antau la
koncernulon.
Mi formus la vortojn "obstakli" (por handikapi), "obstaklo" au
"obstaklajho" (por handikapo) kaj obstaklito (por handikapito).
Eble kelkaj trovas la vorton "obstaklito" tro forta por
"handikapito", sed la ghenajho estas fakte tre grava.
"Limigito" shajnas al mi iom ofenda al handikapitoj, char tiu vorto
substrekas la malkapablon, dum "obstaklito" substrekas la nejustan
malavantaghon.
> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.5.423 / Virus Database: 270.14.39/2468 - Release Date: 10/29/09
> 19:49:00
>


Pilar Otto

unread,
Nov 1, 2009, 10:02:37 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Unue mi petas pardonon pro jamaj kaj estontaj prokrastoj en la respondado:
Grandan parton de cxi tiu semajnfino mi pasigis en loko, kie mi povis
malfermi venintajn retmesagxojn, sed ne povis SENDI mesagxojn - versxajne
pro tio, ke la tiea sendrata reto ne estas agordita por komuniki kun la
servilo de miaj elirantaj mesagxoj. Morgaux mi vojagxos al Madrido, kie mi
restos gxis la 8a de novembro. Mi kunportos kablon, kiu ebligas uzadon de
mia posx-telefono kiel modemo ... sed tiu servo de la norvega telefona kaj
interreta kompanio Telenor "kostas lardon" (estas multegekosta).

Marcos:


> Mi vidas ke vi mem uzas "handikapito" kaj "handikapita". Ĉu opinias ke
> anstataŭ la malrekomendo-signon "→" ni uzu nur la signon "~" ĉe nia
> linio pri "handikap". Aŭ ĉu ni eble tute ne havu linion pri
> "handikap" (krom eble en la sporta senco). Kaj ĉu vi opinias
> "handikap" oficialiginda radiko?

Mi ne havas firmegan opinion, sed se oni oficialigu la vorton, gxi validu
por la sporta kaj "brecxa" senco. La proksimuma signifo de "handikapo" estu
"malavantagxo", tiu de "handikapita" estu "malavantagxigita" kaj tiu de
"handikapito/-ulo" estu "malavantagxigito". Komunajxo inter la uzoj sporta
kaj "brecxa" estas, ke "handikapo" en ambaux okazoj estas malavantagxo, en
kiun oni (t.e. la konkur-arangxantoj, la socio - konscie aux ne - ktp.)
metas la koncernajn personojn.

> El tiu artikolo kaj viaj kontribuoj al nia januara diskuto pri
> "handikap" ŝajnas al mi, ke vi uzas "handikap" kiam vi parolas pri la
> limigoj kiujn kreas la socio, kaj "malhelp" kiam vi parolas pri la
> limigoj kreataj de via korpo. Ĉu mi ĝuste komprenis vian uzon?

Jes, almenaux proksimume.

> Se
> jes, kial vi tiel distingas inter "handikap" kaj "malhelp"; mi ja ne
> sukcesas vidi tian signifo-diferencon en tiuj vortoj.

Eble la vorto "malhelp" ne multe diferencas de "handikap" aux "malavantagx",
sed en mia artikolo mi menciis ankaux "redukt", "difekt" k.s. Mi ja opinias
grave, ke oni distingu inter tia malavantagxo, kiu sxuldigxas al la brecxo,
kaj tia, kiu estas "enmuntita" en la korpo aux menso de la koncerna persono.
Stiri auxtomobilon aux aviadilon mi versxajne neniam kapablos (krom se
inventigxos miraklaj teknikajxoj), tio sxuldigxas al ecoj de mia korpo.
Funkcii kiel komitatano de UEA mi ankaux ne povas, tiel, kiel la laboro en
la Komitato funkcias nun: dum la kunvenoj oni disdonas dokumentojn, kiujn la
komitatanoj legu rapidege, oni eble sur ekrano montras tekstojn, kiujn la
Komitato finredaktu, kaj dum elektoj oni vocxdonu skribe. Mia ne-kapablo
funkcii en la Komitato de UEA sxuldigxas ne al nesuficxa mensa kapablo mia,
sed al tio, ke "oni" establis rutinojn por la Komitata laboro, kiuj ne estas
adaptitaj (aux agorditaj, por paroli komputilece) al la funkciado de mia
korpo (hardvaro, por paroli komputilece). Kaj notu, ke estus perfekte eble
funkciigi la Komitaton per aliaj rutinoj, ekz. antauxsendado de cxiuj
dokumentoj en tia formo, ke ankaux vid-difekt/malhelp-ito povus ilin legi;
per ne nur skriba, sed ankaux parola prezento de aferoj dum la kunvenoj ...
Tiuokaze la laboro de la Komitato farigxus malpli rapida kaj tial malpli
efika, kaj eble tio malkonformas kun la nunaj sociaj idealoj, sed la
"prezo", kiun ni devas pagi por la efikeco, estas socio malpli inkluziva. En
la Komitato de UEA mi do estus handikapita en senco simila al tiu, en kiu
lerta sportisto estas handikapita en handikapa konkuro. Tiun handikapon
eblas pligrandigi, sed ankaux redukti aux ecx forigi, sendepende de mia
korpa stato.

Situacio simila al tiu, kiu regas en la Komitato de UEA, antauxe regis en la
Akademio de Esperanto. Kiam oni antaux multegaj jaroj volis kandidatigi min
por la Akademio, mi rifuzis, konsciante, ke gxia labormaniero estas tia, ke
mi ne povus partopreni sen sindona helpo de vidanto. Nun la komputilo kaj
Interreto multe plimalgrandigis tiun brecxon - tiom, ke mi akceptis
kandidatigon, kaj ecx elektigxis. Kaj mi supozas, ke estas objektive
konstateble, ke mi almenaux ne estas la plej pasiva Akademiano! Do mi estas
malpli handikapita en la Akademio ol mi estus en la Komitato.

Mia nekapablo stiri auxtomobilon ne estas handikapo en la cxi-supre
ilustrita senco, gxi estas nek pligrandigebla nek reduktebla per sxangxo de
rutinoj; gxi rekte rilatas al difekto aux manko en mia korpo.

La ebla diskuto pri tio, cxu rezulto de la gxenerala efikigo kaj rapidigo
estos malinkluzivigo de cxiam pli multaj homoj, kiuj ne havas la kapablon
funkcii optimume laux la nunaj sociaj idealoj, evidente estas ekster la
temaro de cxi tiu listo. Tamen, klarigante pri la _vorto_ mi ne povis ne
tusxi la _realajxon_. Pardonu!

Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 1, 2009, 10:07:04 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi volonte "pendigus" ĝin ĉe la
> koncerna linio, sed mi ne vere komprenas, kiu estas via solvo por la
> linioj [...]

Firman solvon mi ne havas, i.a. cxar gxi versxajne restus aktuala aux
akceptebla dum tre limigita tempo!

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages