Propono de Vilhelmo Lutermano, la j'usa eldoninto de la libro "la bona lingvo" faras proponojn al mi en kiu la tuta grupo estas envolvita.

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2015, 1:39:59 PM7/9/15
to Vilhelmo Lutermano, °listo 'lbl'
Por komenci bonvolu legi atente kaj poste reagi.

Amike

Renato


Kara Renato,

nun denova propono:

1. kompreneble estus facile kaj do rapide fareble, se ni volus simple
reeldoni la elĉerpitan vortaron en la formo (la du paĝoj) de mi
proponita. Tion ni povus fari tuj. Sed ĉar ĝi entenas plurajn
dubindaĵojn, mi tiukaze proponas, ke ni unue reviziu ĝin. Tiam ni
eldonos ĝin kiel 2-an, reviziitan eldonon. Se ni decidas pri tiu ĉi
propono, tiam mi enpaĝigos la tutan restaĵon laû la modelo de la unuaj
2 paĝoj, petos la grupon "la-bona-lingvo" revizii ĝin, kaj poste ni
(ekz-e vi kaj mi) decidos pri la ŝanĝproponoj, mi enmetos ilin en la
vortaron kaj poste sendos la pretan vortaron al tiuj el la grupo
"la-bona-lingvo" - aû al la tuta grupo - por findecido. Povas esti, ke
tiun lastan paŝon ni povos ŝpari al ni, se nur vi estos la aûtoro (kaj
MAS la enpaĝiganto kaj eldonanto).

2. Altenativo: uzi (1.) kaj enmeti krome la tutan ReVon kaj samtempe
kunigi la duoblajn kapvortojn. Tion mi povos ankaû fari relative
facile, sed kun iom pli da tempo, kaj tiam ni devos interkonsenti pri
relative multaj farendaj ŝanĝoj (en la parto de la ReVo). La rezulto
estos plibonigita ReVo kun niaj alternativoj. Laû mi, io ege
dezirinda. Ankaû tie la reta grupo povos helpi.

3. Egale ĉu ni elektos (1.) aû (2.), ĉiukaze mi proponas eldoni la
kiom eble plej ampleksan vortliston (PIV kaj Nepivaj vortoj kaj eble
eĉ pliaj, eĉ kun parole aûditaj erare uzitaj nacilingvaj radikoj),
provizore sen difinoj, sed kun niaj alternativoj. Vi ja havas, se mi
bone komprenis, la vortlistojn de PIV kaj de Nepivaj vortoj. Ĉar tiu
ĉi (3.) estas laû mi nepre farenda, mi petas vin sendi al mi tiujn
vortlistojn, kaj mi provizore enpaĝigos tion. Sed kompreneble ni ambaû
verŝajne disponas pri sufiĉe da tempo por okupiĝi pri ĉiuj ĉi vortoj.
Do, ni sendos iom post iom la tutan liston al la grupo
"la-bona-lingvo" kaj petas ilin trovi la alternativojn. Ni du kolektos
la proponojn, kribros kaj decidos pri la bonaj rezultoj, kaj mi
redaktos kaj presigos la tutaĵon. Ĉion ĉi provizore sen difinoj.

4. Provizore "fina" celo estas eldoni (3.), sed kun vortostoko
limigita al la PIV kaj kun difinoj. Kun la celo, ke tio fariĝu la
estonte referencota vortaro, papere same kiel interrete.

Do, kara,

por komenci, mi petas vin sendi al mi la vortlistojn de PIV kaj de
Nepivaj Vortoj.
Mi kunmetos ilin por iom post iom progresi en la propono (3.).

Se vi preferas, ke ni unue fari simple 2-an eldonon de la elĉerpita
vortaro, ni povas kompreneble fari tion relative rapide, kiel dirite.
Decidu vi, ĉar tio estos verŝajne la plej rapida maniero redisponigi
la alternativojn al la publiko.

Ĝis poste,
Vilhelmo.







~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Vastalto

unread,
Jul 10, 2015, 10:42:10 AM7/10/15
to la-bona...@googlegroups.com, Vilhelmo Lutermano
Saluton!

[Vilhelmo Lutermano skribis:]
>> 1. reeldoni la elĉerpitan vortaron en la formo (la du paĝoj)
>> de mi proponita. ... Sed ĉar ĝi entenas plurajn dubindaĵojn,
>> ... ni unue reviziu ĝin.

Laŭ mi tiu ĉi estas la plej realisma propono kaj oni ja atendas
reviziitan eldonon.

>> 2. Altenativo: uzi (1.) kaj enmeti krome la tutan ReVon kaj
>> samtempe kunigi la duoblajn kapvortojn. ... La rezulto
>> estos plibonigita ReVo kun niaj alternativoj.

Mi konsentas kun Vilhelmo, ke tiu ĉi estas dezirinda. Unue
ni faru simplan reeldonon kun kelkaj revizioj, kaj poste ni
komencu kunigi SSV kaj ReVo.

>> 3. eldoni la kiom eble plej ampleksan vortliston (PIV kaj
>> Nepivaj vortoj ...), provizore sen difinoj, sed kun niaj
>> alternativoj.

Tiu ampleksa vortolisto kun SSV estos bonvena, sed ege
ambicia tasko. Mi estas pesimisma pri ĝia efektivigeblo
ene de kelkaj jaroj. Sed certe ni devas komenci.

Amike,

Vastalto

Vastalto

unread,
Jul 10, 2015, 8:27:32 PM7/10/15
to la-bona-lingvo
Saluton!
Skribas Vastalto.

Mi plusendas du mesaĝojn de Vikhelmo Lutermano, kiuj ŝajne
ne atingis nian retliston.

Jen la unua:

-----------------------転送元のメール-----------------------
Subject: Re: (la bona lingvo) Propono de Vilhelmo Lutermano, la j'usa
eldoninto de la libro "la bona lingvo" faras proponojn al mi
en kiu la tuta grupo estas envolvita.
Date: Fri, 10 Jul 2015 17:39:21 -0400
From: Vilhelmo Lutermano <lute...@gmail.com>
To: Vastalto <vast...@gmail.com>


Karaj,
mi estas nun ĉe la litero F, kaj stumblas super:
"flutero ~ rapida atripulsado, korflirtado"
Mi supozas, ke temas pri "arteripulsado", do pri tajperaro, ĉu?
-vl
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Vastalto

unread,
Jul 10, 2015, 8:28:01 PM7/10/15
to la-bona-lingvo
Jen la dua:

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2015, 3:59:55 AM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto!

Vilhelmo:


|   Karaj, mi estas nun ĉe la litero F, kaj stumblas super: "flutero ~ rapida atripulsado, korflirtado" Mi supozas, ke temas pri "arteripulsado", do pri tajperaro, ĉu?

Bone! Ni komencu la diskutadon.  Ni efektive havas la linion:

fluter·o ~ rapid·a atri·puls·ad·o, kor·flirt·ad·o

PIV diras:

fluter/o Neregula takikardio kun rapidaj, tamen regulaj kontrahiĝoj de la atrio.

Wells diras:

flutter flugeti, flirti; (neregule) tremi, (neregula) trem-o; veteto.

Kion vi penas?

amike

Renato

ù -vl 2015-07-10 10:41 GMT-04:00, Vastalto <vast...@gmail.com>:
Saluton!

[Vilhelmo Lutermano skribis:]
1. reeldoni la elĉerpitan vortaron en la formo (la du paĝoj)
de mi proponita. ... Sed ĉar ĝi entenas plurajn dubindaĵojn,
... ni unue reviziu ĝin.
Laŭ mi tiu ĉi estas la plej realisma propono kaj oni ja atendas
reviziitan eldonon.

2. Altenativo: uzi (1.) kaj enmeti krome la tutan ReVon kaj
samtempe kunigi la duoblajn kapvortojn. ... La rezulto
estos plibonigita ReVo kun niaj alternativoj.
Mi konsentas kun Vilhelmo, ke tiu ĉi estas dezirinda. Unue
ni faru simplan reeldonon kun kelkaj revizioj, kaj poste ni
komencu kunigi SSV kaj ReVo.

3. eldoni la kiom eble plej ampleksan vortliston (PIV kaj
Nepivaj vortoj ...), provizore sen difinoj, sed kun niaj
alternativoj.
Tiu ampleksa vortolisto kun SSV estos bonvena, sed ege
ambicia tasko. Mi estas pesimisma pri ĝia efektivigeblo
ene de kelkaj jaroj. Sed certe ni devas komenci.

Amike,

Vastalto



--

Leo De Cooman

unread,
Jul 11, 2015, 6:16:30 AM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 11/07/2015 om 9:59:

|   Karaj, mi estas nun ĉe la litero F, kaj stumblas super: "flutero ~ rapida atripulsado, korflirtado" Mi supozas, ke temas pri "arteripulsado", do pri tajperaro, ĉu?
Ne estas tajperaro. Laŭ PIV:
3  (atrium) Nomo de ĉiu el la du koraj kavoj, situantaj super la ventrikloj k komunikiĝantaj kun ili per la respektivaj atrioventriklaj orificoj: dekstra, maldekstra atrio.

Amike salutas Leo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jul 11, 2015, 1:06:38 PM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke pri la difino de "flutero" (cetere, laŭ mi, absolute
fuŝa esprimo por E-o, interalie ĉar kun la ŝajnsufikso -er-) ni devas
peti la konsilon de kuracisto.
Vilhelmo.

2015-07-11 6:16 GMT-04:00, Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>:
> Renato Corsetti schreef op 11/07/2015 om 9:59:
>>
>> | Karaj, mi estas nun ĉe la litero F, kaj stumblas super: "flutero ~
>> rapida atripulsado, korflirtado" Mi supozas, ke temas pri
>> "arteripulsado", do pri tajperaro, ĉu?
> Ne estas tajperaro. Laŭ PIV:
> *3*❤(/atrium/) Nomo de ĉiu el la du koraj kavoj, situantaj super la
> ventrikloj k komunikiĝantaj kun ili per la respektivaj atrioventriklaj
> orificoj:/dekstra, maldekstra atrio/.
>
> Amike salutas Leo
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Antonio De Salvo

unread,
Jul 11, 2015, 4:23:50 PM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kuragxus diri "tropulsado" aux "superpulsado".
Amike
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vilhelmo Lutermano
Inviato: sabato 11 luglio 2015 18:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) fluter-o

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2015, 4:48:23 PM7/11/15
to °listo 'lbl'
Antonio:
 
​|    ​
Mi kuragxus diri "tropulsado" aux "superpulsado".

​Bona solvo, sed oni devus aldoni (kor-), c'u ne?

Amike

Renato

~~~

Leo De Cooman

unread,
Jul 11, 2015, 4:58:29 PM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo schreef op 11/07/2015 om 22:23:
> Mi kuragxus diri "tropulsado" aux "superpulsado".
Kion ni opiniu pri "vibrado"?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jul 11, 2015, 5:01:18 PM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 11/07/2015 om 22:48:

​ Bona solvo, sed oni devus aldoni (kor-), c'u ne?

Kortremado?

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 11, 2015, 6:03:06 PM7/11/15
to la-bona...@googlegroups.com

En kunterksto, en kiu oni parolas pri kora misfunkciado, “kora” povus esti superflua, ja suficxus tropulsado, superpulsado.

 

Korvibrado povus esti bona solvo, ankaux proksima al la angla baza signifo.

Oni ankaux povus diri “rapidega korbatado”; sed tio estus priskribo, ne termino.

 

Mi ne samopinias pri kortremado, cxar kortremo jam havas propran signifon (temas pri tima sento, ne pri korpa misfunkciado):

Biblio, Readmono 28.67  Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.

 

Saluton

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 11 luglio 2015 23:01


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) fluter-o

 

Renato Corsetti schreef op 11/07/2015 om 22:48:

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2015, 5:35:07 AM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi daŭre sekvas la proponojn pri fluter-o. Kiel kutime, mi respondos post sufiĉaj proponoj.

Amike

Renato

--

Leo De Cooman

unread,
Jul 12, 2015, 6:28:20 AM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo schreef op 12/07/2015 om 0:02:

Korvibrado povus esti bona solvo, ankaux proksima al la angla baza signifo.

Oni ankaux povus diri “rapidega korbatado”; sed tio estus priskribo, ne termino.

 

Mi ne samopinias pri kortremado, cxar kortremo jam havas propran signifon (temas pri tima sento, ne pri korpa misfunkciado):

Biblio, Readmono 28.67  Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.


Ĉar en la "nederlanda" oni uzas la vorton "fibrillatie" (prunteprenita el iu alia lingvo) mi serĉis en PIV similan vorton. Jen ĝi:
fibrilaci/o  Senorda tremado de la koraj muskolfibroj; ĝi ordinare limiĝas al la atrioj, sed, se ĝi trafas la ventriklojn, ĝi kaŭzas morton.

Tie oni ja parolas pri "tremado".

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 12, 2015, 10:20:03 AM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com

Cxi tie vere estas bezonata medicinisto.

Tamen: mi mem travivis severan “flutter”, en 2013, pro kio estis bezonita “korkonverto”; do, mi klopodis iom informigxi pri la afero.

Ekzistas baza diferenco inter flutter kaj fibrilacio (en la itala, cxi tiu lasta afero nomigxas “fibrillazione”, dum por la unua oni senpere utiligas la anglan terminon).

Ili ambaux estas neritmeco de la korbatoj, sed ili profunde diferencas en tio, ke “flutter” estas iusence “orda” neritmeco (kun alta frekvenco), dum fibrilacio estas senorda.

Fibrilacio estas tre pli dangxera; lastatempe, disvastigxas en Italio la cxeesto en difinitaj lokoj (ekz. unuahelpaj veturiloj, stadionoj, stacidomoj, flughavenoj ktp) de senfibrilaciigaj aparatoj, por senprokrasta interveno okaze de fibrilacio; por flutter, kontrauex, ofte “suficxas” medikamentoj (mi trapasis korkonverton cxar temis pri tre serioza “flutter”, post urgxa operacio dauxrinta 9 horojn pro pankreata kancero).

Laux mi, do, oni devas ankaux lingve distingi la du fenomenojn.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: domenica 12 luglio 2015 12:28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) fluter-o

Leo De Cooman

unread,
Jul 12, 2015, 4:35:08 PM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo schreef op 12/07/2015 om 16:19:

Cxi tie vere estas bezonata medicinisto.

Mi rigardis https://en.wikipedia.org/wiki/Flutter
en la angla, ĉar la "nederlanda" vorto flutter mi pli bone konis en la teĥnika senco, kiam temas pri (elektromekanikaj) sonregistriloj.
Mi vidis en la angla vikipedio, ke la vorto havas pli ol dek signifojn.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 12, 2015, 5:44:39 PM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com


Antonio De Salvo: Cxi tie vere estas bezonata medicinisto.

Leo DE Cooman: Mi rigardis https://en.wikipedia.org/wiki/Flutter
en la angla, ĉar la "nederlanda" vorto flutter mi pli bone konis en la teĥnika senco, kiam temas pri (elektromekanikaj) sonregistriloj.
Mi vidis en la angla vikipedio, ke la vorto havas pli ol dek signifojn.

Ĉu oni ne jam interkonsentis ne alfronti TTT (tre teĥnikaj terminoj, t.e. sen tuja irebla solvo)?
Utilus krei subdosieron por tiuj pendantaj TTT.

En la nuna stadio la ekzameno de TTT estus tempodisperda.
J-K Rinaldo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jul 12, 2015, 5:50:33 PM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
intertempe la teksto de la vortaro estas provizore preta.
Mi povas prezenti al vi proksimume tridek punktojn, en kiuj mi ŝanĝis
ion aŭ en kiuj mi petas vian konsilon.

Mi verkis ankaŭ postparolon de la redaktinto.
Ambaŭ: la menciitajn punktojn kaj mian postparolon mi sendos en posta
mesaĝo al vi.
Renato verkos verŝajne antaŭparolon.
Kvankam iu el ni proponis prokrasti la diskuton pri detaloj ĝis
septembro, mi vidas la eblecon, ke se ne okazos tro longaj kaj precipe
ne tro gravaj diskutoj, ni povos presigi la vortaron jam en julio.

Kion vi pensas?

Kore,
Vilhelmo Lutermano.
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


Vilhelmo Lutermano

unread,
Jul 12, 2015, 6:42:20 PM7/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
jen la 4 ĝis nun lastaj paĝoj de la vortaro, kiuj kompreneble ne estas
destinataj al publikigo (escept de la lasta, la postparolo).
Mi petas vin rigardi miajn provizorajn ŝanĝojn kaj demandojn kaj fari
viajn proponojn.
Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2015-07-12 21:44 GMT, Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


lastaj 4 paĝoj.pdf

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2015, 5:14:09 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Vilhelmo:


|   intertempe la teksto de la vortaro estas provizore preta.

La diferenco inter Napoleono kaj vi estas, ke li estis franco kaj vi germano, sed pri rapideco ne estas diferenco.

|   Mi povas prezenti al vi proksimume tridek punktojn, en kiuj mi ŝanĝis ion aŭ en kiuj mi petas vian konsilon.

Bone, prezentu ilin al la listo aŭ al mi, kiu poste prezentos ilin al la listo por unuopa diskuto.


| Mi verkis ankaŭ postparolon de la redaktinto. Ambaŭ: la menciitajn punktojn kaj mian postparolon mi sendos en posta mesaĝo al vi. Renato verkos verŝajne antaŭparolon.

Bone!


|   Kvankam iu el ni proponis prokrasti la diskuton pri detaloj ĝis septembro, mi vidas la eblecon, ke se ne okazos tro longaj kaj precipe ne tro gravaj diskutoj, ni povos presigi la vortaron jam en julio. Kion vi pensas?

Ni provu vidi kiom longe daŭros la diskutoj.

Amike

Renato


--

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2015, 5:18:21 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi skribis:


|   Mi povas prezenti al vi proksimume tridek punktojn, en kiuj mi ŝanĝis ion aŭ en kiuj mi petas vian konsilon.

Bone, prezentu ilin al la listo aŭ al mi, kiu poste prezentos ilin al la listo por unuopa diskuto.
Pardonu. Mi nun vidas, ke vi jam prezentis viajn tridek punktojn. Hodiaŭ ni komencos la diskuton pri ili.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2015, 6:46:20 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi prezentas la demandojn levitajn de Vilhelmo unu post la alia:

Mi ŝanĝis ĉiujn envortajn punktojn, ekz-e anstataŭ: mal-jun-medicin-o maljunmedicino
(ĉar nia intenco ne estas instrui al komencantoj la bazon de E-o, sed al uzantoj, kiuj jam konas E-on, la ĝustajn vortojn).

Kion vi opinias?

Mi mem pensssas, ke ni povas akcepti tion en la libro. Ĝi restu en la listoj en la reto. Ni ekiris de la supozo ke multaj uzantoj ne komprenas la funkciadon de la kunmeta lingvo Esperanto.

Amike

Renato


--

Piermichele Giordano

unread,
Jul 13, 2015, 9:09:29 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Karega Vilhelmo
Mi dankas vin kaj la aliajn kunlaborantojn.
Mi dankeme acxetos vian vortaron!

Piermichele Giordano (Pjermikele Gxordano)

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vilhelmo Lutermano
Inviato: domenica 12 luglio 2015 23:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: R: (la bona lingvo) fluter-o
-----
Nessun virus nel messaggio.
Controllato da AVG - www.avg.com
Versione: 2015.0.6081 / Database dei virus: 4392/10216 - Data di rilascio: 12/07/2015


Vilhelmo Lutermano

unread,
Jul 13, 2015, 12:52:51 PM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi dankeme acxetos vian vortaron!
Kara Ĝordano,
estas ja VIA aû eble NIA vortaro, absolute neniom MIA!
Mi faris nur la plej modestan parton: rearanĝi ĝin kaj nur laû miaj
hazardaj rimarkoj korekti ie kaj tie ion kaj proponi ion; liveri tion
al la presejo (kaj, nu ja, iom pagi ...).

Mi pensas, ke kun Renato ni povos rapide decidi pri la menciitaj
punktoj. Tio eblas, ĉar ĉiukaze tiu ĉi eldono estas nur provizora,
certe enestas ankoraŭ multaj tiklaĵoj, kiujn mi ne menciis, ĉar
plejparte ne malkovris; por estonta eldono necesas SISTEME tralabori
ĉiujn kapvortojn.

Do, nun venos la vera laboro: por estonta eldono:
1. trovi taŭgajn alternativojn (do terminojn kaj ne priskribojn aŭ
difinojn) por multaj ĝis nun ne vere taŭgaj solvoj;
2. same pri multege da novaj fuŝaĵoj el la kolekto de Nepivaj Vortoj,
en la estonta eldono enmetendaj.

Tio estas nun la paŝoj, antaŭ kiuj ni nun staras.
Sed intertempe mi deziras bonan feriumadon!

Kore,
Vilhelmo Lutermano.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages