>- moskitoreto -> kulreto au kuloreto - moskitovualo -> kulvualo
Esence li volas ke ni indiku ke kulo estas samsignifa kun moskito.
Mi ne havas fortan opinion, sed esence li s'ajnas pravi.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Esence li volas ke ni indiku ke kulo estas samsignifa kun moskito.
ni povus skribi la linion jene:
moskit-o --> (tropik-a) kul-o
Opinio de biologiistoj estas tre bonvenaj.
amike
Detlef
2008/3/29 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Marcos:
>
> ni povus skribi la linion jene:
>
> moskit-o --> (tropik-a) kul-o
> Tion mi faris. Nun la linio estas:
>
> moskit-o [zam] --> (tropik-a) kul-o
>
> Opinio de biologiistoj estas tre bonvenaj.
> Certe!
>
> Renato
>
>
> >
>
> ~ ~ ~
> Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
> Italujo <renato....@esperanto.org>~ ~ ~
>
--
tradukisto de "Demian" www.librejo.com
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/
Eble anstataux " tropika kulo" ni diru " sangsucxa kulo"
Bedauxrinde antaux longe mortis "mia" zoologo (bestosciencisto) Carl
Střp-Bowitz, kiu estis gxeneral-lingve tre konservativa kaj Fundamentema (li
diris "Hxinujo", kvankam li devis rekoni la ekziston de la revuo "El Popola
Cxinio", kies nomon li devis citi tiel). Ne povante konsulti lin, mi tamen
konsultu tiun parton de lia lingvo-uzo, kiun mi memoras. Dum la unuaj jaroj,
kiam mi partoprenadis la ekskursojn al lia somera domo, kie svarmis tiaj
insektoj, pri kiuj ni nun parolas, li nomis ilin "kuloj". Sed iom post iom
li komencis nomi ilin "moskitoj", versxajne por distingi ilin de simulioj,
tipuloj kaj aliaj kuledoj aux anofeloj. Mi tamen opinias, ke kiel cxiutaga
vorto en gxenerala lingvajxo ni uzu "kulo". Kvankam estas grava diferenco
inter la "ordinaraj" kuloj, kies zumado estas incite auxdebla, kaj la
simulioj, kiuj ne produktas auxdeblan zumadon, sed kies mordado estas des
pli malagrabla, oni en mia hejma dialekto uzas la vorton "kulo"
(norveglingve, kompreneble), kiel gxeneralan terminon, povante tamen uzi
propran vorton por "simulio" en okazo de bezono. Dum mia infanagxo mi/ni
cetere nomis la simuliojn "kuletoj".
Alia ekzemplo de la cxiutaga uzo de "kulo" estas eldiro de Johan Hammond
Rosbach dum subcxiela somera arangxo: "Nia diligenta kulegaro".
Sen biologia sperto, sed kun multa praktika ve-sperto (por resti cxe la
bestoj),
Otto
. . . li diris "Hxinujo". . .
"Nia diligenta kulegaro".
Pro la mesagho de Otto, mi nun pripensas, chu ni eble uzu "=" anstatau "-->" che "moskito". Kion opinias la aliaj?
Ankaux mi ne havas tian impreson pri mia propra mesagxo, sed laux iuj
literatur-kritikaj skoloj la impresoj de la auxtoro de verko ne tiom gravas,
kiom la impresoj de la LEGANTOJ de la verko, por determini la veran signifon
de la koncerna verko!
Tamen: kio povis doni al Marcos la impreson, kiun li ekhavis, tio estas mia
insisto pri gxenerala, cxiutaga lingvo. En zoologio kaj botaniko (kaj aliaj
fakoj) mi ne insistas pri fortraduko de terminoj apartenantaj al preciza
nomenklaturo. Eble ecx estas realisme atendi, ke iam uzigxos Esperanta
versio de la klasigaj sistemoj de Lineo. Sed en gxeneralaj, eksterfakaj
kuntekstoj ni uzu cxiutagajn, universale kompreneblajn nomojn. Por
hundofakaj medioj eble utilas "dogo", "laniario", "mopso", "pudelo",
"setero", "spanielo" ktp., sed por ordinaruloj, kies plej bona amiko estas
ne la hundo, sed la kunhomo, "hundo" kaj kunmetajxoj kun "hundo" plene
suficxas.
Simile oni povas argumenti pri regionaj specialajxoj. Bero tre sxatata en
norda Skandinavujo (aux eble la kreskajxo, sur kiu gxi aperas) havas la
sciencan nomon "rubus chamaemorus", pro kio Střp-Bowitz "dekretis", ke gxia
Esperanta nomo estu "hxamemoro". Sed kiom utilas tiu Esperanta vorto, se
neniu Esperantisto ekster Skandinavujo gxin komprenas, kaj se gxi enestas en
preskaux neniu ecx granda vortaro? Antaux kelkaj jaroj tiu vorto aperis en
artikolo en Monato. En redaktora noto oni rimarkigis, ke gxenerale oni en
Esperanto nomas tiun beron "arkta(?) rubuso".
Otto
Otto:
> mia insisto pri gxenerala, cxiutaga lingvo.
Pluinsistu kaj mi insistos kun vi.
Amike
Renato
La lingvo internacia devas taugi kaj por "ghenerala, chiutaga" interkomunikighado, kaj por scienceca au alimaniere speciala. Mi konsentas, ke nia grupo devas atenti unuavice pri la unua ; tamen, kiam sciencajn terminojn ni volas fortraduki al Esperanto, ni tion devas fari kun la bezonata precizeco. Tio neniel signifas, ke ni devas akcepti unu radikon novan por chiu vorto en chiu ajn alia lingvo, ech tute male ! Kutime sufichos uzado de afiksoj au de radikokunmetajhoj, au almeto de adjektivoj au aliaj vortoj.Pri la nomoj de la "Culicidae" kaj ceteraj "Nematocera" (vidu interalie la rimarkindan kompilajhon kaj tradukoproponaron preparatan de Wouter Pilger : http://www.geocities.com/wfpilger/insektcx.htm ! sed ni memoru, ke da nomotaj specoj da "Culicidae" estas eble tri mil tricent), mi ne havas pretan tabelon.Eksterdube la ordinara kaj ghenerala vorto estas la Fundamenta "kul/o". Demandoj levighas tiam, kiam oni volas distingi la "Culicomorpha" disde aliaj au la ceteraj "Nematocera", respektive la "Culicidae" disde aliaj au la ceteraj "Culicomorpha", la "Culicinae" disde aliaj au la ceteraj "Culicidae", la "Culicini" disde aliaj au la ceteraj "Culicinae", la kuloj el la specaro "Culex" disde aliaj au la ceteraj "Culicini", "Culicinae" au "Culicidae", kaj la kuloj el la, pli konata, speco "Culex pipiens" disde aliaj au la ceteraj eble pli ol kvardek specoj el la sama specaro. Chu por tiujn respektive pli speciale nomi necesos iu radiko nova, eble iuj radikoj novaj, au chu sufichos la radiko "kul/" ? Wouter Pilger elturnighas per la sola "kul/" por chiuj "Nematocera" (almenau por chiuj tiuj, kiujn li nomas, sed shajnas klara lia intenco entute kontentighi per tiu). Li uzas ankau radikon "kuleks/", sed tiu estas nur iu el liaj "kiel eble plej rekoneblaj esperantigoj de la sciencaj genronomoj, por eventuala uzo en scienceca kunteksto. Ili neniel estas celitaj aux tauxgaj por cxiutaga uzo en normala lingvajxo!" Tiajn ni prefere rigardu kiel nenion plian, ol helpilojn por konantoj de la scienca latina nomo ankorau ne konantaj la Esperantan nomon, sed ne kiel efektivajn Esper [Meze en chi tiu vorto mia mesagho estis sendita, pro ia fusho au de "gmail", au de la komputoro, au de mi. Mi petas senkulpigon. Vi povas mian tuj antauan mesaghon forvishi, char ghi plene reaperas interne de la nuna.]
2008/4/1, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Otto:
. . . li diris "Hxinujo". . . Neatingebla fundamentisto. Ec' nia kolego Francisko ne kurag'as tiome.
Chini-o --> Hhin-uj-oChin-o --> Hhin-o
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dinastio_Qing
"La dinastio Qing (pr. ĉing) estas la lasta ĉina dinastio, el
Manĉurio, kies regantoj konkeris Ĉinion, ĝi daŭris de 1644 ĝis 1911"
Kiel iama studento de la cxina lingvo mi ankaux scias ke la sono Hx
ne ekzistas en la cxina lingvo. Eble ni lasu la decidon al la
enlogxantoj de tiu lando.
amike
Detlef
On Wed, Apr 2, 2008 at 11:01 AM, Fra Simo <fra...@gmail.com> wrote:
>
>
> La Zamenhofa radiko "Hhin/" ne aperas en la Fundamento. Sed la provoj
> tiun anstatauigi per io alia shajnas al mi nepre vigle kontraubatalindaj,
> pro tio ke ilin kauzas deziro shanghi la alfabeton de la lingvo internacia
> (kiu ja estas fiksita de la Fundamento) per forigo de la litero hho. Estas
> tre bedaurinde, ke tiu deziro estis tiu de kelkaj repektataj vortaristoj,
> interalie de Wüster en sia Enciklopedia Vortaro. Neniam ajn mi nomis tiun
> landon, kies chefurbo en la nuna momento estas Pekino, alie ol per la vorto
> "Hhin/uj/o". Se nia tabelo enhavos ankau gentanonomojn kaj landonomojn,
> nepre devos enesti la jenaj du linioj :
> >
> > >
> > > > Chin-o --> Hhin-o
> > > >
> > >
> >
> Chini-o --> Hhin-uj-o
>
> Kore salutas Francisko
> >
>
--
La Zamenhofa radiko "Hhin/" ne aperas en la Fundamento. Sed la provoj tiun anstatauigi per io alia shajnas al mi nepre vigle kontraubatalindaj, pro tio ke ilin kauzas deziro shanghi la alfabeton de la lingvo internacia (kiu ja estas fiksita de la Fundamento) per forigo de la litero hho. Estas tre bedaurinde, ke tiu deziro estis tiu de kelkaj repektataj vortaristoj, interalie de Wüster en sia Enciklopedia Vortaro. Neniam ajn mi nomis tiun landon, kies chefurbo en la nuna momento estas Pekino, alie ol per la vorto "Hhin/uj/o". Se nia tabelo enhavos ankau gentanonomojn kaj landonomojn, nepre devos enesti la jenaj du linioj :Chini-o --> Hhin-uj-oChin-o --> Hhin-o
el skemisma vidpunkto ne estas kialo por kontraui la formojn kun "k" anstatau "hh".
- La lingvo internacia devas taugi kaj por "ghenerala, chiutaga" interkomunikighado, kaj por scienceca au alimaniere speciala. Mi konsentas, ke nia grupo devas atenti unuavice pri la unua ; tamen, kiam sciencajn terminojn ni volas fortraduki al Esperanto, ni tion devas fari kun la bezonata precizeco.
- Wouter Pilger elturnighas per la sola "kul/" por chiuj "Nematocera" (almenau por chiuj tiuj, kiujn li nomas, sed shajnas klara lia intenco entute kontentighi per tiu).
Se mia memoro ne terure trompas min, Støp-Bowitz ellaboris almenaux
principaron de Esperanta nomenklaturo zoologia kaj botanika, kiun li bazis
sur la sistemon de Lineo. Laux tiu sistemo la dupartaj nomoj havas unue la
genronomon en formo de substantivo, kaj due la spec(i)onomon en formo cxu de
substantivo, cxu de adjektivo. Laux tio, scienca nomo devus havi postmetitan
adjektivon (aux substantivon) prefere ol kunmetitan substantivon. Alia afero
estas, ke cxiutagaj, neformalaj nomoj senprobleme povas esti kunmetitaj
vortoj, ekz. "sxafhundo".
Pri la alternativa nomenklatura principaro proponita de De Smet mi nenion
scias, krom tio, ke Støp-Bowitz forte kontrauxis gxin.
Otto
Jes, mi pensas ke 'ĉin-' estas aparta okazo, kaj estus tute vane
kontraŭbatali ĝin.
> Aldone, mi ech ne certas chu ni entute menciu aliajn hh-anstatauigajn
> formojn (kiel "tekniko") en nia listo. Lau mi, nia listo pli koncentrighu
> pri skemismo ol pri Fundamenteco, kaj el skemisma vidpunkto ne estas kialo
> por kontraui la formojn kun "k" anstatau "hh".
Eble estas kialo kuraĝigi unuecan formon de radikoj el bonlingva
vidpunkto. Estas simila kialo listigi 'deklaracio' kaj 'spontanea'.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
Francisko:
> * [...]
Mi respondas al la ampleksa kaj tre interesa
mesagxo de Fra Simo (cxu Francisko Simonnet? Kompatu min, mi estas novulo
en cxi tiu listo!) de sabato 24 majo 2008 10.22 pri:
zoologia kaj botanika nomenklaturo
De 24 jaroj mi prizorgas personan “Enciklopedian Vortaron italan-esperantan”, parte en komputila formo kaj parte ankoraux sur paperaj slipoj (Renato Corsetti scias pri tio). Tiucele, mi grandskale devis/ devas alfronti la problemon de botanika kaj zoologia nomenklaturo.
Mi starigis al mi kelkajn regulojn, kiuj tamen estas tute personaj, kaj do ne povas pretendi cxies rekonon:
1) kiel eble plej multe, atribui specifan nomon, ne limigxante je la gxenerala nomo (“abio”, ekzemple, estas tro gxenerala termino; mi klopodas distingi almenaux la cxefajn specojn);
2) eviti, kiom eble, la utiligon de geografiaj atributoj (“itala pino” por “pinus pinea” estus koncepto versxajne nekomprenebla de neitalo, do mi preferas diri “ombrela pino”);
3) eviti, kiom eble, la terminojn “ordinara”, “vulgara”, “kutima” ktp, cxar tio, kio estas “ordinara” en iu lando, ne estas tia en alia;
4) kiom eble, traduki al esperanto la latinan atributon (ekz. “vila”, “rampa”, “grandflora”);
5) utiligi la kutiman esperantan sinsekvon adjektivo+substantivo (ekz. “nigra heleboro”, “ermita pasero”);
6) kiom eble, eviti kunmetitajn vortojn (do, “kampa alauxdo” prefere ol “kampalauxdo”);
7) utiligi nur minusklajn literojn.
Kun intereso mi sekvos la evoluon de la diskuto.
Amike
Antonio De Salvo
(kial do ni ne diru simple "libr/ar/(ej/)o/j" ? mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri "bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko "bibliotek/").
specaro (=PIV-lingve " genro")
Fra Simo (cxu Francisko Simonnet?
De 24 jaroj mi prizorgas personan "Enciklopedian Vortaron italan-esperantan", parte en komputila formo kaj parte ankoraux sur paperaj slipoj (Renato Corsetti scias pri tio). Tiucele, mi grandskale devis/ devas alfronti la problemon de botanika kaj zoologia nomenklaturo.
Mi starigis al mi kelkajn regulojn, kiuj tamen estas tute personaj, kaj do ne povas pretendi cxies rekonon:
1) kiel eble plej multe, atribui specifan nomon, ne limigxante je la gxenerala nomo ("abio", ekzemple, estas tro gxenerala termino; mi klopodas distingi almenaux la cxefajn specojn);
2) eviti, kiom eble, la utiligon de geografiaj atributoj ("itala pino" por "pinus pinea" estus koncepto versxajne nekomprenebla de neitalo, do mi preferas diri "ombrela pino");
3) eviti, kiom eble, la terminojn "ordinara", "vulgara", "kutima" ktp, cxar tio, kio estas "ordinara" en iu lando, ne estas tia en alia;
4) kiom eble, traduki al esperanto la latinan atributon (ekz. "vila", "rampa", "grandflora");
5) utiligi la kutiman esperantan sinsekvon adjektivo+substantivo (ekz. "nigra heleboro", "ermita pasero");
6) kiom eble, eviti kunmetitajn vortojn (do, "kampa alauxdo" prefere ol "kampalauxdo");
7) utiligi nur minusklajn literojn.
Kun intereso mi sekvos la evoluon de la diskuto.
Amike
Antonio De Salvo
Otto ghuste memoras, ke prof. Støp-Bowitz efektive opinias dezirinda plenan transprenon en Esperanton de la Lin(n)ea (efektive post-Lin(n)ea) nomaro de la bestospecoj, en kiu chiu speconomo konsistas el du partoj (la unua el kiuj estas substantivo, skribita kun komenca granda litero, nomanta la specaron, kaj la dua io gramatike dependanta de tiu substantivo kaj preciziganta la specon en tiu specaro ; tiu dua parto povas esti adjektivo, apudmetita substantivo nominativa, au komplementa substantivo genitiva ; kelkfoje okazas, ke ghi konsistas el du skribvortoj, sed mi ne scias, chu ekzistas ekzemploj de pli ol du). Li kaj kaj d-ro De Smet siatempe disputis pri la temo, interalie sur paghoj de la Scienca Revuo. Bedaurinde preskau chiuj miaj liverajhoj de tiu gazeto por tempo eble iom longa kushas en skatoloj nur malfacile alireblaj, sed eble iuj aliaj anoj de nia grupo povas tion facile retrovi, sur propraj bretoj au sur tiuj de iuj bibliotekoj (kial do ni ne diru simple " libr/ar/(ej/)o/j" ? mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri " bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko " bibliotek/"). La opinion de la unue nomita oni povas legi pli mallonge en lia "Enkonduko" "Al la zoologia kaj geologia parto" de la PIV (kiun mi retrovas sur la paghoj 14-a, A , ghis 16-a, A , de la NPIV el la jaro 2002-a). La dua pri la de li proponata "Nova Biologia Nomenklaturo" publikigis ne malmultajn tekstojn, ankau libroforme. Mian intencon tiujn sisteme pristudi mi kun bedauro ghis nun kontrauvole prokrastis. Interalie tiu diferenco praktike gravas, ke tie la chefa parto en nomo de bestospeco estas nomo ne de specaro (=PIV -lingve " genro"), char da specaroj ekzistas tro granda nombro, kaj ofte okazas, ke distingado inter specaroj estas, almenau por ne-specialistoj, ne facile farebla, sed de specofamilio. Mi ne certe memoras, chu chiam nur de specofamilio el la sistemo "Lin(n)ea", au chu foje de io pli vasta (komparu kun la uzo de " kul/o", de " vesp/o", de " papili/o" k. a. fare de Wouter Pilger !), kio shajnus al mi pli kontentiga.
Do ne temas pri du manieroj traduki en Esperanton la kutiman nomaron sciencan, sed unuflanke pri propono tiun traduki (parte : nur transskribi, sen vera tradukado), aliflanke pri propono tiun anstatauigi per unu alia nomaro, alie aranghita. La demando ne estas prilingva, sed prisistema (tio estas prilingva en la disputo, ke iuj proponas konservi la uzadon de la lingvo latina, krom por la plej vaste konataj nomoj, ke prof. Støp-Bowitz rekomendas Esperantigon de chiu ajn vorto en tiu nomaro, sed ne postulante, se mi ghuste memoras, ke en alilingvaj tekstoj oni rezignu pri la latina, kaj ke d-ro De Smet siaflanke proponas, ke en la *NBN* plenumu Esperanto tiun rolon de lingvo "scienca", kiun plenumis la latina en la sistemo de Lin(n)eo).
2008/4/3, Pilar Otto <pil...@online.no>:
- Francisko:
- > * [...]
- Se mia memoro ne terure trompas min, Støp-Bowitz ellaboris almenaux
- principaron de Esperanta nomenklaturo zoologia kaj botanika, kiun li bazis
- sur la sistemon de Lineo. Laux tiu sistemo la dupartaj nomoj havas unue la
- genronomon en formo de substantivo, kaj due la spec(i)onomon en formo cxu de
- substantivo, cxu de adjektivo. Laux tio, scienca nomo devus havi postmetitan
- adjektivon (aux substantivon) prefere ol kunmetitan substantivon. Alia afero
- estas, ke cxiutagaj, neformalaj nomoj senprobleme povas esti kunmetitaj
- vortoj, ekz. "sxafhundo".
- Pri la alternativa nomenklatura principaro proponita de De Smet mi nenion
- scias, krom tio, ke Støp-Bowitz forte kontrauxis gxin.
- Otto
Renato Corsetti skribis:
Se Antonio liveras ekzemplon de renomado de planto, kiu havas en PIV nomon
malfacilan por ordinaraj homoj, ni povus komenci enmeti tion en nian liston.
Mi respondas; jen kelkaj (el inter multegaj):
heliant-o > sunflor-o
hepatiko> hepat-a herb-o
miozot-o >neforgesumin-o
pini-o > ombrel-a pin-o
ptarmik-o > ternig-a herb-o
tlasp-o > monera herb-o
utrikulari-o >vezik-a herb-o
kestrel-o > turfalk-o
korsak-o > vulp-o
neofrono > kadavrogrif-o
Gxis
Antonio De Salvo
jen kelkaj (el inter multegaj):
Francisko:
(kial do ni ne diru simple "libr/ar/(ej/)o/j" ? mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri "bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko "bibliotek/").
Vi legas tro malmulte niajn komunajn listojn. En http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_B vi jam trovas kelkajn proponojn rilate al biblioteko.
bibliotek-o [1oa] = libr-ej-o, libr-o-ten-ej-o, libr-ar-ej-o
Mi nun vidas en PIV ke biblioteko lau' la kunteksto povas ankau' signifi "libro-breto"-n, "c'ambro"-n en domo, en kiu oni havas siajn librobretojn, ktp. Alivorte ne restis uzo de biblioteko en la franca, kiu ne estu ankau' en Esperanto.
Francisko:
specaro (=PIV-lingve " genro")
specofamilio
C'u mi bone konkludas, ke lau' vi
genr-o --> spec-ar-o
sub-genr-o --> spec-o-famili-o ?
"spec/o/famili/o " (latine familia ; france famille; k. t. p.) estas pli vasta ol "spec/ar/o", ne malpli vasta.
Tiun emon de iuj vortaristoj ni efektive devas kontraubataladi. La danghero por la lingvo estas tie pli granda, ol che alpreno de kelkaj troaj netravideblaj radikoj anstatau kunmetajhoj.
Ankau mi opinias, ke ili aperu en nia chefa listo.
Amike,
Marcos
>Ankau mi opinias, ke ili aperu en nia chefa listo.
Tion mi j'us prizorgis.
Antonio, bonvolu sendi, kiam vi povas, novajn liniojn de bestas kaj
kreskaj'aj nomoj en la scienca kaj en la komunuza formo. Post diskuto
en c'i tiu listo, mi enmetos ilin kaj en la vortareton kaj en la
g'eneralajn listojn.
Multe helpus se vi liverus viajn liniojn en c'i tiu formo:
'''neofron-o''' --> kadavr-o-grif-o<br>
La aldonaj signoj estas necesaj por la enmetado en la vikian pag'aron.
Amike
Renato
>Amike,
>
>Marcos
> Mi [Kiu do ? Chu Marcos citas el iu antaua sia propra mesagho ??] enmetis ilin en
| Titolo | Cetacoj, La | |
| Aŭtoro | W.M.A. de Smet | |
| Kategorio | Scienco kaj tekniko / zoologio | |
| Prezo | 8.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
| Eldonloko, jaro | Liège, 1976 | |
| Eldoninto | SUK | |
| Formato | 103 paĝoj, 30 cm | |
Carl Støp-Bowitz, "Zoologia Nomenklaturo", en Scienca Revuo, XXII (1971), 3., p. 78-90.
_______________________________
[...] Li [t. e. prof. Støp-Bowitz] kaj kaj d-ro De Smet siatempe disputis pri la temo, interalie sur paghoj de la Scienca Revuo. [...]2008/4/3, Pilar Otto <pil...@online.no>:
Francisko:
> * [...]
Se mia memoro ne terure trompas min, Støp-Bowitz ellaboris almenaux
principaron de Esperanta nomenklaturo zoologia kaj botanika, kiun li bazis
sur la sistemon de Lineo. [...]
Inter la du mi havas la intuicion kaj Stop-Bovic pravis pli ol Desmet.Mi jhus retrovis . . . Carl < karl > Støp-Bowitz < stop bovic >. . . Wim < vim > de Smet.
kachalot-o --> makrocefal-o [Z]