triko- (en sciencaj vortoj)
--> har-o
trikoz-o --> okula har-mal-san-o
trikomicetoz-o --> miceta har-mal-san-o
trikopati-o --> har-mal-san-o
trikoplazi-o --> ne-normal-a har-kresk-ad-o
kaj la sama serio kun triĥ
kion vi pensas?
amike
renato
Renato Corsetti:
Mi estas favora al har- anstataux trik-/ trihx-. Speciale mi evitas la vortojn formitajn per trik-, cxar povas estigxi konfuzo kun la radiko trik-
Tamen, laux mia scio, la difino de “trikozo” en PIV ne estas gxusta; se mi ne eraras, trikozo ne estas okula harmalsano, sed:
1) cxeesto de haroj en korpopartoj, kie kutime ili ne trovigxas;
2) cxiu ajn malsano (sed en cxi tiu kazo estus pli preciza la termino trikopatio/ harmalsano) aux nenormalajxo, kiu koncernas la harsistemon
Krome, mi ne sukcesis trovi en la reto iun ajn vorton, en iu ajn lingvo, kiu povas simili al trikoplazio, escepte de la nomo de insekto (trichoplasia): http://ipm.ncsu.edu/AG136/cater3.html
cxu iu el la listanoj povas helpi? Cxu trikoplazio koincidas kun hipertrikozo/ troa harkresko?
Gxis
Antonio
Tamen, laux mia scio, la difino de “trikozo” en PIV ne estas gxusta