shofori, stiri, konduki

6 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 6, 2009, 8:12:18 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis responde al Renato:

> Ĉu vi deziras la direkt-permeson?

Eble, aux eble la sxofor(ad)permeson, cxar mi pensas, ke "sxofori" estas pli
malfacile malhavebla ol "stiri".

"Ŝoforo" estas "profesia kondukisto de aŭto aŭ de alia veturilo", do "ŝofori" signifu nur "profesie kondukadi veturilon". La signif-ampleksigo de "ŝofori" al ajna kondukado de veturiloj estas laŭ mi evitinda, ĉar ĝi tro disigas la signifojn de "ŝofori" kaj "ŝoforo".

"Stiri" estis oficialigita en la 9-a Oficiala Aldono:

stir/i. Direkti moviĝadon de veturilo: stiri aŭton; stiri ŝipon; stiri biciklon; stiri aviadilon.

Ja povas esti utile distingi inter kondukado de veturilo kaj la multe pli ĝenerala signifo, kiun "konduki" povas havi en diversaj kuntekstoj. "Stiri" estas jam enradikiĝinta, kaj nun eĉ oficialigita, do mi ne vidas kialon por eviti ĝin.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 9:31:16 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"Stiri" estas jam enradikiĝinta, kaj nun eĉ oficialigita, do mi ne vidas kialon por eviti ĝin.
Bone.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages