didaskalio kaj La bona lingvo kiel publika servo

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2008, 3:27:45 AM10/17/08
to °listo 'la bona lingvo'
Karaj listanoj, jen la klara pruvo, ke  ni iĝis speco de publika servo. Mi kopias al vi ĵus ricevitan mesaĝon. Tio metas eĉ pli grandan respondecon sur niajn ŝultrojn.

Niko, kiel vi progresas pri la litero U?

Amike

Renato
-------------------
Kara Renato,
lastan tempon mi kelkfoje vidis en Esperanto-teksto "didaskalio", mi eĉ 
estis petita skribi didaskalion al iu mia foto. Ĉar mi mem konsideras la 
vorton nenecesas kaj laŭ mi sufiĉus "klarigo", "priskribo", 
"klarigteksto" aŭ simile, mi rigardis vian bonan lingvon kaj tie ne 
trovis ĝin listigita.

Ĉu tio signifas, ke vi, la plej akra purigisto, kiun mi ekkonis, toleras 
didaskalion? (Tiukaze mi memkomprene ankaŭ ekuzadus ĝin.) aŭ ĉu vi "ne 
ankoraŭ" enmetis ĝin tien?

Antaŭdankon por via respondo. 


Fra Simo

unread,
Dec 23, 2008, 4:03:22 PM12/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/17 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Karaj listanoj, jen la klara pruvo, ke  ni iĝis speco de publika servo. Mi kopias al vi ĵus ricevitan mesaĝon. Tio metas eĉ pli grandan respondecon sur niajn ŝultrojn.
-------------------
Kara Renato,
lastan tempon mi kelkfoje vidis en Esperanto-teksto "didaskalio", mi eĉ 
estis petita skribi didaskalion al iu mia foto. Ĉar mi mem konsideras la 
vorton nenecesas kaj laŭ mi sufiĉus "klarigo", "priskribo", 
"klarigteksto" aŭ simile, mi rigardis vian bonan lingvon kaj tie ne 
trovis ĝin listigita.

Ĉu tio signifas, ke vi, la plej akra purigisto, kiun mi ekkonis, toleras 
didaskalion? (Tiukaze mi memkomprene ankaŭ ekuzadus ĝin.) aŭ ĉu vi "ne 
ankoraŭ" enmetis ĝin tien?
     Devas esti klare anoncite al la uzantoj de nia tabelo, ke pri io, pri kio ni nenion skribas, ni havas nenian ajn opinion.
 
     Tiu vorto, pri kiu la korespondanto de Renato nin demandas, per si mem signifas "instruo". Mi lasas al Antonio, se li tion volos, la esploradeton pri la specialaj sencoj kaj signifoj en la greka.
     En la franca, mi konas ghin nur kiel nomo de tiuj partoj en teksto de iu teatrajho, kiuj ne estas dirotaj de la aktoroj, sed ion klarigas al tiuj au, eble, al la legontoj, au kiel filologiista termino por malnovaj komentarioj klarigaj al tekstoj pli malnovaj.
 
     Amike salutas                                Francisko

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2008, 7:10:34 AM12/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Devas esti klare anoncite al la uzantoj de nia tabelo, ke pri io, pri kio ni nenion skribas, ni havas nenian ajn opinion.
Mi enmetis ion tiusencan!

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages