Fw: (la bona lingvo) Blog-o

7 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Nov 28, 2012, 3:45:50 PM11/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Trasendita de la autoro de www.esp-evoluo.org.
 
 
----- Original Message -----
Sent: Wednesday, November 28, 2012 7:40 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) Blog-o

Dankon, nun mi sukcesis kun la angla vorto "battery". Mi ankau komprenis ke por chiu lingvo mi devas elekti inter "jes" au "ne".

Do la programo funkcias bone.

Amike

Jean-Claude


Le 28/11/2012 13:45, Johan Derks a écrit :
Chu vi provis denove kaj sukcesis?
Bonvolu, se pozitive, publikigi ankau en la listo.
 
Amike,
 
Johan Derks
----- Original Message -----
Sent: Thursday, November 22, 2012 11:32 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) Blog-o

Mi ne sukcesas funkciigi vian programon. Mi tajpas vorton, mi tajpas la lingvon, mi elektas liston, kaj fine nenio okazas.

Le 21/11/2012 11:43, Johan Derks a écrit :
Feliche neniu kontestis la internaciecon de la vorto "blogo" lau la 15a regulo.
Tamen mi konsilas vin ne atesti tiun internaciecon sen konsulti la programon www.esp-evoluo.org.
Chiun fojon kiam diskutanto atestas ghin sen tiu konsulto li iel riskas ne prenighi serioze.
Ja ankorau estas multaj homoj, kiuj opinias, ke tiu 15a reguklo estas speco de rekomendo, ne strikta regulo.
Se oni apogas sin sur regulo, oni devas pruvi la aplikecon de tiu regulo en la koncerna kazo.
 
Evidente pri tiu aplikeblo neniu dubus, sed tamen ...............
 
Mi kontrolis ghin, kun jena rezulto:
 
La vorto 'blog' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
27 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
99,5% de la 656.448.705 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 99,3% de 30.251.580,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.
Estas interese, ke nur unu europa lingvo atestis ne-konatecon de blog: la litova.
46 el 51 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
69,1% de la 3.922.236.645 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 78,7% de 139.105.655,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Ghi estas ideala ekzemplo de internacieco. Tamen konsultante oni renkontas diversajn demandopunktojn,
ekzemplecajn por la konsultado de www.esp-evoluo.org ghenerale.
Unue, la traduko estas بلوق (bilug) en la araba.
Mi akceptis tion kiel aldonon al internacieco, kvankam la vortoj bilug kaj blog ne estas identaj lau fonetiko.
Klare la araba prenis la vorton "el unu fonto", sed chu arabo rekonos "blogo" kiel ekvivalenton de بلوق?
Vershajne jes, char la araba automate intermetas vokalojn inter la tri konsonantojn, el kiuj kutime konsistas arabaj vortoj.
Do kiam li vidas la vorton "blog",  Li/shi scias, ke eventuala araba ekvivalento devas soni lau b-log.
Ankau la simileco de o (internacie) kaj u (arabe) estas normala.
Sed kion pensi pri 博客 (bókè) en la mandarena? Mi dubas, ke chino rekonos el sia vorto la vorton blogo,
do mi kalkulis ne-similecon. Same pri בלוג (belveg) en la israela.
La aliaj tradukoj: ブログ (burogu) en la japana, 블로그 (beullogeu) en la korea,
وبلاگ (weblagu) en la persa, บล็อก (blxk) en la taja,
బ్లాగ్ (blāg) en la telugua kaj بلاگ (blag) en Urduo, validas por mi similecon,
konsiderante ankau la demandon, chu la skribajho en latinaj literoj estas fonetika au
eble uzas iun romiigon (transskribo de la indighena skribo lau iuj certaj reguloj al la latina alfabeto).
Fine estis nur du aziaj lingvoj, kiuj prezentas vorton, kiu ech ne defore similas "blog": la kartvela kaj la tamila.
 
Amike,
Johan Derks
 
----- Original Message -----
Sent: Tuesday, November 20, 2012 3:00 PM
Subject: (la bona lingvo) Blog-o

Saluton,
mi ne vidis, en nia vortolisto, proponon por alternativo al "blog-o".

Mi klare diru ke mi taksas "blog-o"n kiel 15-regulan vorton, do mi tute
agnoskas ke iu ajn rajtas uzi ĝin kaj konsideri ĝin kiel ne forpuŝebla
vorto de EO.
Tamen mi preferas kunmetisman alternativon, kiu tuj povas komprenigi al
ne komputilemuloj pri kio temas.

Mi proponas la alternativon "ret-tag-libr-o"

--
Andrea Fontana
www.ancxjo.pac-horano.ipernity.com
www.reverieweb.com

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages