Mi ne povas skribi en la diskutpaĝo. Sed mi ŝatus komenti, ke mi aŭdis esperantistojn uzi la vorton “printi” eĉ kiam ne temas pri presado de komputila teksto, sed simple pri klasika presado. Alivorte, la insisto pri la vorto “printi” estas la unua paŝo anstataŭigi la Fundamentan radikon “pres-“ per nova radiko “print-“ (same kiel okazis pri “animal-“ kaj “best-“, kaj per la sama preteksto). La fakto, ke la homoj miksas la du radikojn, montras ke oni ne bezonas du apartajn terminojn.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 9 febbraio 2010
22.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) diskuto
pri "printilo" kaj "presilo" en Vikipedio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Do se iu el vi havas Vikipedian konton kaj interesiĝas pri ĉi tiu termina malkonsento, mi petas vin skribi vian opinion tie: eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Printilo
> Alivorte, la insisto pri la vorto “printi” estas la unua paŝo anstataŭigi la Fundamentan radikon “pres-“ per nova radiko “print-“
Chu ne estas tiel, ke - kontraste al "printi" - "presi" povas signifi
_ankau_ tion, ke la presitajho estas multoble farita por publikigado?
> (same kiel okazis pri “animal-“ kaj “best-“
Lau la oficiala difino "animalo" estas "komuna vorto por bestoj kaj
homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj". (Do lausignife "animalo" ne
egalas al "besto".)
--
Andreas Kueck
Lau la oficiala difino "animalo" estas "komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj". (Do lausignife "animalo" ne egalas al "besto".)
> Andreas:> Lau la oficiala difino "animalo" estas "komuna vorto por bestoj kaj
> > homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj". (Do lausignife "animalo" ne
> > egalas al "besto".)
>
> Certe, sed la troa precizeco (en situacioj en kiuj la normalaj lingvoj
> ne distingas) nur kauzas forshovon de unu radiko fare de aliaj. Rigardu
> kiom da homoj diras "animalo" por "besto".
Estas du eblajhoj:
Au oni plene akceptas, respektas kaj subtenas chiujn Fundamentajn kaj
oficialajn difinojn, deklarojn, regulojn ktp.: Tiam oni kompreneble
prave povas malabrobi deflankighan lingvo-uzon de aliaj.
Au oni mem deflankighe ne akceptas, ne respektas kaj ne subtenas iujn
Fundamentajn kaj/au oficialajn difinojn*), deklarojn, regulojn ktp.:
Tiam oni kompreneble ne prave povas malabrobi la lingvo-uzon de aliaj,
char: Kiu sidas en vitrodomo, ne jhetu shtonojn.
La chi-forume disvastigata "bona lingvo" estas jen chi tia, jen tia,
do nek fishajho nek viando. Kaj tio simple ne estas bona.
*) Ekzemple se oni ne akceptas tiun oficialan difinon, lau kiu
"animalo" estas "komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj
kaj mineraloj", tiam oni tute ne rajtas preskribi al aliaj, chu kaj
kiel ili uzu au ne uzu "animalo".
--
Andreas Kueck
Kara Andreas, ĉi tiu estas profunda filozofia demando. Simple ni ne havas absolutajn verojn kaj absolutajn regulojn. Ĝenerale ni akceptas, respektas kaj subtenas ĉiujn Fundamentajn kaj oficialajn radikojn, ktp. (iom pli kritike en ĉi tiu dua grupo). Kaj unu el niaj reguloj (ankaŭ ĉi-tiu ne absoluta) estas ke ni normale havas la signon = apud Fundamentaj aŭ oficialaj radikoj por kiuj ni proponas samsignifaĵon.Au oni plene akceptas, respektas kaj subtenas chiujn Fundamentajn kaj oficialajn difinojn, deklarojn, regulojn ktp.. . . Au oni mem deflankighe ne akceptas, ne respektas kaj ne subtenas iujn Fundamentajn kaj/au oficialajn difinojn*), deklarojn, regulojn ktp.. . . La chi-forume disvastigata "bona lingvo" estas jen chi tia, jen tia, do nek fishajho nek viando. Kaj tio simple ne estas bona.
Donite ke du gravaj Esperantaj tradukprojektoj de komputilaj programoj uzas "presilo" kaj ke eĉ PIV donas la difinon de la koncerna ilo sub "presilo" (kaj havas ĉe "printilo" nur plusendilon), mi supozis ke ne estos tro malfacile konvinki la aliajn Vikipediistojn pri la uzindeco de "presilo" anstataŭ "printilo" en la titolo de la koncerna Vikipedia artikolo (kiu momente nomiĝas "printilo"). Tamen la unuaj tri reagoj al mia propono estis ĉiuj negativaj.
Mi pensas ke ĉi tiu estas termina demando, kie ne nur estas la tipaj bonlingvaj argumentoj, sed ankaŭ aliaj argumentoj, kiuj povus ankaŭ konvinki Esperantistojn ekster nia skolo pri la preferindeco de "presilo". Sed dum en la Vikipedia diskuto nur unu (mi mem) pledas por "presilo", ne eblas ŝanĝi la titolon tie.
Do se iu el vi havas Vikipedian konton kaj interesiĝas pri ĉi tiu termina malkonsento, mi petas vin skribi vian opinion tie: eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Printilo
[...] mi aŭdis esperantistojn uzi la vorton “printi” eĉ kiam ne temas pri presado de komputila teksto, sed simple pri klasika presado. Alivorte, la insisto pri la vorto “printi” estas la unua paŝo anstataŭigi la Fundamentan radikon “pres-“ per nova radiko “print-“ (same kiel okazis pri “animal-“ kaj “best-“, kaj per la sama preteksto). La fakto, ke la homoj miksas la du radikojn, montras ke oni ne bezonas du apartajn terminojn.
On 10 Feb., 09:10, "Anna Lowenstein"
wrote:
Chu ne estas tiel, ke - kontraste al "printi" - "presi" povas signifi
> Alivorte, la insisto pri la vorto “printi” estas la unua paŝo anstataŭigi la Fundamentan radikon “pres-“ per nova radiko “print-“
_ankau_ tion, ke la presitajho estas multoble farita por publikigado?
> (same kiel okazis pri “animal-“ kaj “best-“Lau la oficiala difino "animalo" estas "komuna vorto por bestoj kaj
homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj". (Do lausignife "animalo" ne egalas al "besto".)
Mi ne vidas multan diferencon inter la agoj de "printi" kaj de "presi'.
Kaj en la angla, de kie venis la vorto"printi", oni kutime uzas nur
unu saman verbon. En aliaj lingvoj oni tamen preferas uzi por"printi"
la vorton "kopii", kio por tekstoj indikas la saman agon.
La nure grava distingo estas en Esperanto, ke che "presi" oni pensas
pri granda kvanto da libroj au gazetoj au jhurnaloj, dum che "printi"
oni pensas pri unu ekzemplero au pri kelkaj da ekzemplero.
Mi do proponas, ke konsilindas uzi por la ideo "printi" la
Fundament'ecan vorton "preseti", pro tri tialoj:
1). Preskau chiam temas pri malpli granda kvanto ol che "presi";
2). La vorto "preseti" ankorau ne ekzxistas au uzatas por alia signifo;
3). Preskau chiam temas pri malpli granda mashino ol por "presi"
> 2010/2/10 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>
>
>> [...] mi aŭdis esperantistojn uzi la vorton “printi” eĉ kiam ne
>> temas pri
>> presado de komputila teksto, sed simple pri klasika presado. Alivorte,
>> la
>> insisto pri la vorto “printi” estas la unua paŝo anstataŭigi la
>> Fundamentan
>> radikon “pres-“ per nova radiko “print-“ (same kiel okazis pri
>> “animal-“ kaj
>> “best-“, kaj per la sama preteksto). La fakto, ke la homoj miksas la
>> du
>> radikojn, montras ke oni ne bezonas du apartajn terminojn.
>>
> GHenerale mi konsentas kun tio, kion jhus skribis *Anna*. Efektive
> enkonduko de nenecesa novajho ofte subfosas la jam ekzistantan
> Esperantajhon
> : multaj emas ekuzadi "*print/*" anstatau "*pres/*" en chiuj ties sencoj,
> kaj simile pri "*prezident/*" anstatau "*prezid/ant/*", "*ofert/*"
> anstatau
> *"propon/*", kaj multaj aliaj, inter kiuj "*animal/*" (novajho el la Oka
> Oficiala Aldono !) anstatau "*best/*" (Fundamenta !) kaj "*plant/*" (kiu
> ja
> estas Fundamenta, sed kiel radiko de la verbo "*plant/i*" !) anstatau "*
> kresk/ajh/*" (Fundamenta por tiu signifo !).
> Tamen oni devas pri chiu aparta novajho aparte pripensi..
>
> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>
SHajnas al mi, ke la diferenco unuavice estas alispeca : oni presas per alpremado al la papero de io antaue shmirita per inko, dum elkomputora surpaperigo okazas per malsamaj rimedoj.
Cetere ekzistas multaj presprocedoj.Jes, kaj mi, normala parolanto, eĉ ne volas koni ilin. Do la ĝenerala vorto "pres-i" devus sufiĉi kaj funkcii kiel en la nederlanda kun aldona specifigo.
Jes. Vi bone resumis mian opinion.
Amike salutas Leo