Mi proponas:
stuci ~ pritondi, pritranĉi
PIV: »Forigi la ekstremajn partojn, la pintojn de branĉoj, folioj aŭ radikoj.«
ReVo: »Tranĉe senigi je troaj, ekstremaj partoj: (a) Fortranĉi superfluajn, ekstremajn branĉojn, radikojn; (b) Forigi la marĝenojn de bildo.«
Anna proponis tiun vorton kiel oficialigindan en 2011. [1] Ĉar mi mem ne prilaboras kreskaĵojn, mi ne disputu pri la tiufaka uzo de la vorto. Sed mi fojfoje renkontas ĝin en kunteksto de komputila redaktado de bildoj, kies randojn oni fortondas. Por tiu uzo (kaj similaj), mi trovas la vorton tute superflua kaj anstataŭigebla per multe pli facile komprenebla esprimo, kiel »pritondi« aŭ »pritranĉi«.
(Por la redakta uzo, mi kuraĝus eĉ malrekomendi la vorton »stuci«. Por la ĝardena uzo mi ne kuraĝas tion fari, sed eble ĝi tamen estus almenaŭ bona laika anstataŭo, kiun ni povus mencii?)
[1] https://groups.google.com/g/la-bona-lingvo/c/Qr77BqV2fME/m/-Ux6wVmIkTkJ