slam-o

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2012, 10:51:21 AM9/6/12
to °listo 'lbl'
Pro konfuziĝo mi sendis la mesaĝon al alia listo en kiu Russ respondis. Mi novas nun la diskuton ĉi tien.

Amike

Renato

 

Interese; mi ne memoras vidi "slamo", kaj ĝi momente konfuzis min ĉar mi pensis ke estis anglismo de la angla "slam" (brufermi pordon, aŭ termino de iuj kartludoj) antaŭ ol mi legis la kuntekston kaj konstatis, ke ĝi estas de angla "slum".

En PIV2002 mi trovas "slumo" ("urbokvartalo kadukiĝinta k atinganta mizeran staton") sed ne "slamo". En CEED de Benson por "slum" aperas "kvartalaĉo" (ankaŭ en Wells), "domaĉaro", kaj (por tiuj el lad-domoj) estas "ladvilaĝo" (simile al "ladurbo" en ReVo) por tiuj kvartaloj kreitaj el lado kaj aliaj forĵetaĵoj.

Ĉe alilingvaj ligoj sur http://en.wikipedia.org/wiki/Slum ŝajnas ke multaj lingvoj prenis la radikon "slum"; neniuj ŝajnas uzi radikon "slam".

De brazilaj esperantistoj mi fojfoje vidas "favelo" (laŭ vikipedio, ladurbo rande de brazilaj urboj - mi neniam komprenis kial brazilaj tiaĵoj bezonas apartan terminon anstataŭ ladurbo/ladvilaĝo).

russ

2012/9/6 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>


Mi torvi lastatempe en mesaĝo: "en Kibera, slamo de Nairobi."

Ĉu "slam-o" estas efektive uzateta? Mi ne sukcesis trovi aliajn ekzemplojn en la reto.

Ĝi ne estas en nia listo. Kiel oni povus alimaniere diri ĝin?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org




__._,_.___
Recent Activity:
por malaligxi, sendu mesagxon al:
la-bona-monda-li...@yahoogroups.com

.

__,_._,___

--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Sep 6, 2012, 1:14:36 PM9/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

En mia konstruata vortaro mi notis:

 

slum: barakaro; domaĉaro; kvartalaĉo; ladkvartalo; ladvilaĝo; mizerkvartalo

 

gxis

Antonio De salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 6 settembre 2012 16:51
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) slam-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 7, 2012, 8:51:56 AM9/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensis, surbaze de viaj respondoj aldoni la liniojn:

slam-o --> kvartal-aĉ-o, lad-vilaĝ-o
slum-o --> kvartal-aĉ-o, lad-vilaĝ-o

Ni jam havas la linion:

favel·o → (mizer·a) lad·kvartal·o, (mizer·a) kvartal·aĉ·o

Amike

Renato

Andrea Fontana

unread,
Sep 7, 2012, 7:05:03 PM9/7/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Tre bone, Renato!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages