eksplik-i

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 1:30:09 PM10/20/10
to listo 'lbl'
Oni proponis fortraduki “ekspliki”.

Ĉu
Eksplik-i --> klar-ig-i ?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

ro-esp

unread,
Oct 20, 2010, 6:21:25 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
klara estas metaforajxo, ekspliki estas metaforajxo.. cxu
miskomprenatas klarigo:

"malplekti (metafore)", do montri la erojn de afero ?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2010, 5:50:50 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Oni proponis fortraduki “ekspliki”.

Ĉu
Eksplik-i --> klar-ig-i ?

Mi estas kontrau tiu propono.
La ago ekspliki enhavas pli ol 'klarigi'.
Ekzemple oni povas klarigi iun punkton de argumento, motivo, fenomeno ktp
sed 'ekspliki' la funkciadon de komputila sistemo, la kauzojn de la dua
mondmilito ktp
estas pli, tio implicas pli atentan rilaton kun tiu, al kiu oni eksplikas
char oni klarigas pli analizece.
Ja la origine latina signifo estas malfaldi, dismalfaldi.
Ni devas atenti ke la fortradukado de tiaj utilaj nuancoj ne malrichigu la
'bonan' lingvon.
Chu la proponinto ankau kontrolis chu la radiko 'fortraduki' estas
'internacia' ? En tiu kazo ni estu speciale atentemaj.

Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2010, 5:58:22 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

>ᅵ Mi estas kontrau tiu propono.

Bone, ni vidu kion opinias la aliaj, ĉar efektive tiu linio jam estis registrita siatempe.

>ᅵ Ni devas atenti ke la fortradukado de tiaj utilaj nuancoj ne malrichigu la 'bonan' lingvon.

Certe, la trovo de la bona ekvilibro estas ĉiam malfacila.

>ᅵ Chu la proponinto ankau kontrolis chu la radiko 'fortraduki' estas 'internacia' ? En tiu kazo ni estu speciale atentemaj.

Ne vere. Mi kaptis ĝin en la diskutoj en ĉi tiu listo, sed ĝi ŝajnas al mi komprenebla. Eble oni povus uzi la pli klaran "ali-esprimi".

Amike

Renato
-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Marcos Cramer

unread,
Oct 21, 2010, 6:37:40 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "ekspliki" jam estis pridiskutata de Claude Piron en "La bona lingvo", kie li forte pledis por uzo de "klarigi" kaj kontraŭ uzo de "ekspliki". Se oni defendas "ekspliki" surbaze de iuj supozataj nuancoj, oni ja demandu sin, ĉu oni vere estas ano de la ideoj de "La bona lingvo".

Mi mem ne vidas tian nuancan diferencon inter "klarigi" kaj "ekspliki", kaj mi supozas ke ankaŭ la plej multaj aliaj Esperantistoj ne vidas tian nuancan diferencon, kaj ke inter tiuj kiuj vidas nuancan diferencon eĉ ne estas unueco pri tio, el kio konsistas la nuanca diferenco.

Do mi forte pledas por konservo de nia nuna linio pri "ekspliki".

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 21, 2010, 8:50:17 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

> Do mi forte pledas por konservo de nia nuna linio pri "ekspliki".

Kiel kutime mi samopinias kun Marcos.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2010, 9:16:08 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La vorto "ekspliki" jam estis pridiskutata de Claude Piron en "La bona lingvo", kie li forte pledis por uzo de "klarigi" kaj kontraŭ uzo de "ekspliki". Se oni defendas "ekspliki" surbaze de iuj supozataj nuancoj, oni ja demandu sin, ĉu oni vere estas ano de la ideoj de "La bona lingvo".
La pledoj de Claude Piron kontrau specialaj vortoj ne apartenas al mia aktiva sciaro.
Mi ne volas tro kontraui kontrauojn. Nur por mi persone - pro kutimo - mi havas la senton, ke ekspliki estas iom enradikighinta, sed pro kompatindaj chinoj ..... mi cedu ?
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2010, 9:24:44 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>ᅵ Mi ne volas tro kontraui kontrauojn. Nur por mi persone - pro kutimo - mi havas la senton, ke ekspliki estas iom enradikighinta, sed pro kompatindaj chinoj ..... miᅵcedu ?
Jes, bonvolu!

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 21, 2010, 12:22:28 PM10/21/10
to la bona lingvo
On 21 Okt., 12:37, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Se oni defendas "ekspliki" surbaze de iuj supozataj nuancoj, oni
> ja demandu sin, ĉu oni vere estas ano de la ideoj de "La bona lingvo".

Mi ne defendas "ekspliki" (lau mi nova vorto evitinda [pro/per
"klarigi"]), demandis min tamen, chu mi estas ano de "La bona lingvo"
kaj konkludis, ke mi ne estas adepto de kelkaj ideoj de la chi-forume
reganta "La bona lingvo".

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Oct 21, 2010, 1:41:31 PM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi . . . demandis min tamen, chu mi estas ano de "La bona lingvo"


kaj konkludis, ke mi ne estas adepto de kelkaj ideoj de la chi-forume
reganta "La bona lingvo".

Ne gravas, Andreas, al ni sufiĉas la klekaj ideoj, kiujn estas komunaj.

Amike

Renato

winmail.dat

Pablo

unread,
Oct 22, 2010, 7:14:05 AM10/22/10
to la bona lingvo
Saluton,

Se ekspliki aferon signifas "malplekti" tiun aferon por bone kompreni
gxin, mi proponas utiligi rekte malplekti anstataux ekspliki. La sola
konstrauxargumento venanta nun al mia menso estas ke "malplekti
problemon" povas soni strange al euxroplingvanoj en kies lingvoj
ekzistas similvorto de ekspliki (explicar, expliquer, explain ktp).
Cetere, tia uzo de ekspliki sxajnas al mi logika.

Gxis

Pablo.

Leo De Cooman

unread,
Oct 22, 2010, 8:25:48 AM10/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 21/10/2010 11:37, Marcos Cramer skribis:

> Do mi forte pledas por konservo de nia nuna linio pri "ekspliki".

Ankaŭ mi.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Oct 22, 2010, 7:33:03 AM10/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:

| Se ekspliki aferon signifas "malplekti" tiun aferon por bone kompreni
gxin, mi proponas utiligi rekte malplekti anstataux ekspliki. La sola
konstrauxargumento venanta nun al mia menso estas ke "malplekti
problemon" povas soni strange al euxroplingvanoj

Nu, rapida rigardo en PIV montras ke Zamenhof mem uzis plekti/traplekti ankaŭ en metafora senco "argumentoj traplektitaj per laŭdaj vortoj...".

Kion diras la neeŭropanoj?

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Oct 22, 2010, 8:38:21 AM10/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Pablo,

Vi skribis:


Se ekspliki aferon signifas "malplekti" tiun aferon por bone kompreni gxin,
mi proponas utiligi rekte malplekti anstataux ekspliki. La sola

kontrauxargumento venanta nun al mia menso estas ke "malplekti problemon"

povas soni strange al euxroplingvanoj en kies lingvoj
ekzistas similvorto de ekspliki (explicar, expliquer, explain ktp).

Interesa sugesto !
En mia lingvo ne ekzistas etimologiajho de 'explicar', tamen 'ontvouwen'
(malfaldi), 'uit de doeken doen' (eligi el la tukoj), 'uitleggen' (dismeti),
'uiteenzetten' (eksponi).
En mia latina vortaro mi trovis por 'explicare' chefe sinonimojn de
'malfaldi' (malvolvi, sterni).
Mia unua penso tial estas uzi 'malfaldi', sed chu lau via lingvosento
'malplekti' estas pli tauga ol 'malfaldi' ?

Amike,
Johan Derks

Andreas Kueck

unread,
Oct 22, 2010, 11:50:15 AM10/22/10
to la bona lingvo
On 22 Okt., 13:14, Pablo <pcon...@gmail.com> wrote:

> Se ekspliki aferon signifas "malplekti" tiun aferon por bone kompreni
> gxin, mi proponas utiligi rekte malplekti anstataux ekspliki

Alia eblo povus esti "malimpliki", chu ne? Ghi aperas (kun traduko:
"entwirren, klaeren") en Langenscheidts Lilliput Woerterbuch Nr. 118
Esperanto-Deutsch (de 1959).

(Eble vi scias, ke mi estas fano de "mal'"-vortoj kaj internaciaj
vortoj :-)

--
Andreas Kueck

Pablo

unread,
Oct 22, 2010, 5:12:00 PM10/22/10
to la bona lingvo
Saluton:

Malimpliki, malfaldi, malplekti....Tri proponindaj fortradukoj tute
esperantaj por ekspliki.
Ja belas nia lingvo!

Pablo

Renato Corsetti

unread,
Oct 24, 2010, 5:34:33 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

| mi estas fano de "mal'"-vortoj

Bone pri la afero. Malbone pri la vorto "fano". Ĉi-nokte certe mi havos prem-sonĝon, en kiu Zamenhof promenas kun Andreas, kaj ambaŭ diskutas kiel plej facile transformi Esperanton al "globish".

Ĉiuokaze vi ne rajtas esti fano sed nur, laŭ nia linio:

fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 25, 2010, 9:41:07 AM10/25/10
to la bona lingvo
On 24 Okt., 23:34, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Malbone pri la vorto "fano".
>
> Ĉiuokaze vi ne rajtas esti fano sed nur, laŭ nia linio:

En la "La Bona Lingvo"-lingvo oni eble ne konas "fano". Sed en
Esperanto pro Regulo 15 ghi estas uzebla*); prenis ghin interalie la
korea kaj japana.

*) Zamenhof (ne pri la "La Bona Lingvo"-lingvo, sed pri Esperanto):
"Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia
gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne
trovighas en la Universala Vortaro."

--
Andreas Kueck

Jen pli pri la lingvo, kiun konsekvencigas principoj de "La Bona
Lingvo", kaj la Esperanto celita de la Bulonja Deklaracio:
http://www.ipernity.com/blog/55667/273178

Andreas Kueck

unread,
Oct 25, 2010, 10:48:41 AM10/25/10
to la bona lingvo
On 24 Okt., 23:34, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

> Malbone pri la vorto "fano".

Cetere: En sia blogo
( http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/09/kion-studas-ingenieroj.html
)
John Wells uzis tiun vorton: "Mi tute ne estas fano de la ideo, ke
Esperanto havas sufikson -i/o per kiu oni kreas la nomon de scienco el
la nomo de ghia praktikanto."

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 25, 2010, 10:57:58 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
> John Wells uzis tiun vorton: "Mi tute ne estas fano ...

Ho dio! Ne gravas. Ni plu parolu en vera Esperanto.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Oct 26, 2010, 3:29:36 AM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:"

En la "La Bona Lingvo"-lingvo oni eble ne konas "fano". Sed en
Esperanto pro Regulo 15 ghi estas uzebla*); prenis ghin interalie la
korea kaj japana.

*) Zamenhof (ne pri la "La Bona Lingvo"-lingvo, sed pri Esperanto):
"Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia
gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne
trovighas en la Universala Vortaro."


Mi kontrauas la manieron lau kiu vi pravigas la internaciecon.
La 'korea kaj la japana' ne estas 'la plimulto de la lingvoj'.
Do, se vi uzas vian propran teston pri internacieco, vi klare menciu tion,
char ghia taugeco tute ne estas science pruvita.
Ankau mi atentigas la legantojn pri tio, ke - se nur la korea kaj la japana
enprenis la vorton 'fano' - tio ne sufichas por sukcese pasi vian teston.
Ja lau mia supozo la korea kaj la japana apartenas al la sama
lingvo-subfamilio
kaj tiel nur du esence malsamaj reprezentantoj validas, anstatau la necesaj
tri.
Ankau por doni kredeblecon al via testapliko mi shatas scii, kiel vi testas
la apartenecon de 'fano' al la korea au japan lingvoj.
Ne chiu vorto kiu aperas en korea/japana lingvo atestas pri tio, ke la vorto
eniris la lingvon.
Oni ankau ne akceptas PIV-on kiel teston pri enpreno de iu vorto en
Esperanto.

Amike,
Johan Derks

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2010, 12:37:41 PM10/26/10
to la bona lingvo
On 26 Okt., 09:29, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Mi kontrauas la manieron lau kiu vi pravigas la internaciecon.
> La 'korea kaj la japana' ne estas 'la plimulto de la lingvoj'.
> Do, se vi uzas vian propran teston pri internacieco, vi klare menciu tion,
> char ghia taugeco tute ne estas science pruvita.

Se oni rajtus apliki Regulon 15 nur lau testo au metodo, kiu estas
science pruvita, tiam oni neniam povus apliki tiun regulon. Ech
Zamenhof ne estus rajtinta apliki ghin.

Aliflanke mi nepre faris statistikan komparon pri specimeno de 606
vortoj, kiuj lau oficialaj Akademiaj dokumentoj estas uzeblaj lau
Regulo 15, kaj eltrovis tion: Lau mia testo proksimume duono de la
specimeno estas tiel uzebla. Alivorte: Mia testo estas konservema, do
ech "tro singarda"; jen detaloj:
http://www.ipernity.com/blog/55667/120693 .

Mi tamen scias, ke iuj bonlingvistoj (ekzemple Renato) ghenerale estas
kontrau Regulo 15 (precipe se ghi ebligas la uzadon de "tro multaj"
Europlingvaj vortoj en Esperanto). Tia sinteno estas unu el la chefaj
erarvojoj de la chi-foruma bonlingvismo. Do ni eble shparu la energion
por diskuti prie en tiu chi forumo.

> Ankau mi atentigas la legantojn pri tio, ke - se nur la korea kaj la japana
> enprenis la vorton 'fano' - tio ne sufichas por sukcese pasi vian teston.
> Ja lau mia supozo la korea kaj la japana apartenas al la sama
> lingvo-subfamilio

Lau mia scio ne. Sed ech se oni rigardas ilin kiel apartenantajn al la
sama lingvo-subfamilio, tiam estas ankorau aliaj prenintaj lingvoj,
kiuj apartenas al malsamaj lingvo-subfamilioj, ekzemple la germana kaj
hispana, au la pola kaj dana, au la finna kaj galega. Chiu paro (kaj
aliaj ne menciitaj) kune kun ech nur la japana au nur la korea estas
indiko pri la internacieco de "fano" (lau mia testo priskribita en
http://www.ipernity.com/blog/55667/177243 ).

> Ne chiu vorto kiu aperas en korea/japana lingvo atestas pri tio, ke la vorto
> eniris la lingvon.

Jes. Sed iun praktike aplikeblan kriterion la homo bezonas. "Fano"
atingis almenau tian nivelon de "estado" en la korea kaj japana, ke
aperas Vikipediaj artikoloj pri tiu vorto kaj ghi, kiel traduko de
"Fan", estas skribita en mia presita malgranda vortaro germana-japana.

Ghenerale mi ne volas ekskluzivi, ke che iaj vortoj mia testo tute
fiaskas. Sed kial rezigni pri tauga rimedo, kiu en ekzemple en 95%
sukcesas? Chu vi volas malpermesi la tutan autotrafikon, char iafoje
okazas seriozaj akcidentoj?

Krome oni ne povas postuli, ke antau uzado de vorto lau Regulo 15 oni
unue verku disertacion. Tio certe ne estis la intenco de Zamenhof.

> Oni ankau ne akceptas PIV-on kiel teston pri enpreno de iu vorto en
> Esperanto.

PIV estas alia afero.

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Oct 26, 2010, 1:41:50 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Aliflanke mi nepre faris statistikan komparon pri specimeno de 606
vortoj, kiuj lau oficialaj Akademiaj dokumentoj estas uzeblaj lau
Regulo 15, kaj eltrovis tion: Lau mia testo proksimume duono de la
specimeno estas tiel uzebla. Alivorte: Mia testo estas konservema, do
ech "tro singarda"; jen detaloj:
http://www.ipernity.com/blog/55667/120693 .

Mi tute ne volas malvalorigi vian teston. Sed la fakto, ke ankorau ni havas
nenion pli bonan, ne maldevigas nin je la tasko apliki ghin precize.
Mi unue petis vin esti pli detala pri la maniero au kiu vi uzas vian propran
teston.
Nun vi asertas, ke la korea kaj japana eble ne apartenas al la sama
subfamilio kaj ankau vi aldonas aliajn lingvojn en kiuj oni uzas 'fan'.
Estus pli facile por mi, se vi tuj donus la kompletan argumentaron.
Nun, tamen, mi estas konvinkita ke 'fan' estas 'internacia vorto' kaj
meritas uzadon en Esperanto.

Due, mi volas atentigi la legantojn, ke - lau mi - via statistika esplorado
komparas vortojn kiuj ricevas la stampon 'tre internacia' kun elekto de
vortoj kiuj estis jam deklaritaj 'internacia' de la Akademio de Esperanto.
Kiu garantias al mi, ke parto de tiuj oficialaj vortoj tute ne devintus esti
deklaritaj oficialaj ?

Fine vi skribas:
'aperas Vikipediaj artikoloj pri tiu vorto kaj ghi, kiel traduko de
"Fan", estas skribita en mia presita malgranda vortaro germana-japana.'
Tion mi ne sciis kaj ghi ne estis menciita. Estus bone, se tiaj faktoj estus
kontroleblaj de la legantoj.


Amike,
Johan Derks

Marcos Cramer

unread,
Oct 26, 2010, 2:09:50 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

Nun, tamen, mi estas konvinkita ke 'fan' estas 'internacia vorto' kaj meritas uzadon en Esperanto.

Regulo 15 diras nenion pri la uzindeco de internaciaj vortoj, sed nur informas nin pri tio, kiel Esperantigi ilin (do ke oni ŝanĝu ilin nur tiel ke ili konformu al la Esperanta literumado kaj havu Esperantan finaĵon, kaj ke oni uzu la Esperantan vortfaradon okaze de diversaj internaciaj vortoj de unu radiko) okaze ke oni ja uzas ilin.

Regulo 15 ne diras, ke oni preferu la internacian vorton okaze ke ekzistas internacia vorto por io, por kio Esperanto jam havas propran vorton. Ĉi-kaze ni havas eĉ plurajn Esperantajn vortojn kiuj bone kaptas diversajn nuancojn de "fano". Do kial "fano" meritas esti uzata por forpuŝi tiujn bonajn Esperantajn vortojn?

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2010, 2:46:38 PM10/26/10
to la bona lingvo
On 26 Okt., 19:41, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:
> Nun, tamen, mi estas konvinkita ke 'fan' estas 'internacia vorto' kaj
> meritas uzadon en Esperanto.

Bone.

> Kiu garantias al mi, ke parto de tiuj oficialaj vortoj tute ne devintus esti
> deklaritaj oficialaj ?

La Akademio rajtas oficialigi ankau tiajn vortojn, kiujn neniu
rigardas kiel internaciajn.

Se la Akademio krome deklaras pri 606 vortoj, ke ili estas internaciaj
kaj uzeblaj lau Regulo 15, tiam kompreneble estus ege interese scii,
kiajn kriteriojn la Akademio aplikis. Sed prie mi nenion eltrovis kaj
kredeble ankau neniam eltrovos ion.

Oni do povas eksperimente starigi kriteriojn kaj kompari, pri kiuj
(kaj kiom) el tiuj 606 vortoj oniaj kriterioj rezultigas
internaciecon. Se la rezulto estas, ke proksimume por duono el tiuj
vortoj oniaj kriterioj rezultigas internaciecon, tiam oniaj kriterioj
estas konservemaj: Oniaj kriterioj ne rezultigas internaciecon por
chiuj vortoj, por kiuj la Akademio deklarus internaciecon, se la
Akademio aplikus la samajn (almenau nuntempe jam ne konatajn)
kriteriojn, kiel siatempe por la 606 vortoj, sed: Se oniaj kriterioj
rezultigas internaciecon por vorto, tiam pri ghi la Akademio kredeble
deklarus internaciecon, se la Akademio aplikus la samajn (almenau
nuntempe jam ne konatajn) kriteriojn, kiel siatempe por la 606 vortoj.

> 'aperas Vikipediaj artikoloj pri tiu vorto kaj ghi, kiel traduko de
> "Fan", estas skribita en mia presita malgranda vortaro germana-japana.'
> Tion mi ne sciis kaj ghi ne estis menciita. Estus bone, se tiaj faktoj estus
> kontroleblaj de la legantoj.

1) http://ja.wikipedia.org/wiki/%E3%83%95%E3%82%A1%E3%83%B3
2) http://ko.wikipedia.org/wiki/%ED%8C%AC
3) Ebi, Martina; Sato, Chiaki (2003): Langenscheidts Universal-
Woerterbuch Japanisch. Berlin, Langenscheidt.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2010, 3:10:07 PM10/26/10
to la bona lingvo
On 26 Okt., 20:09, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Regulo 15 diras nenion pri la uzindeco de internaciaj vortoj,

Eble ne pri la uzindeco, sed lau Zamenhofa lingva respondo (prenita el
"Lingvo Internacia", 1904, p. 336-338, kaj redonita en Waringhien
2002, 6a eld.: 37-40) estas tiel:

"Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia
gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne
trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti
kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p.,
kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)"

Do: Regulo 15 rajtigas chiun uzi koncernan vorton, ech se iuj
bonlingvistoj protestas.

> Do kial "fano" meritas esti uzata por forpuŝi tiujn bonajn
> Esperantajn vortojn?

Kiel traduko de la Esperanta vorto "fano" en la "La Bona Lingvo"-
lingvon aperas interalie "zeloto"*). Tiu chi estas, same kiel "fano",
internacia kaj ne Fundamenta kaj ne oficiala. Sed internacie (kaj
cetere ankau PIV-e) ghi ne havas la signifon de "fano", sed nur de
religia au doktrina fervorulo kaj tial povas esti miskomprenata en
Esperanto (sed eble ne en la "La Bona Lingvo"-lingvo).

*) http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_F

Referenco:

Waringhien, Gaston (2002, 6a eld.): Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj
opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2010, 3:10:31 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|    Ĉi-kaze ni havas eĉ plurajn Esperantajn vortojn kiuj bone kaptas diversajn nuancojn de "fano".

 

Certe!  Se Zamenhof estus volita diri ion tian, li estus kreinta lingvon, kiu daŭre estas revortarigita. Temus pri io apenaŭ parolebla, se tiìuj kiam io iĝas moda oni ŝanĝas la bazajn vortojn.

Certe la radiko “big” estas multe pli internacie komprenebla ol “grand-“.

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2010, 4:04:16 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> lau Zamenhofa lingva respondo

Do, jam temas pri alia nivelo de normo, ĉu ne?

> Ekzemple neniu povus protesti
kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo'

Aliflanke la internacieco (en Eŭropo) de tiuj vortoj ne ŝajnas al mi komparebla kun la mondeco de "fano".



> Kiel traduko de la Esperanta vorto "fano" en la "La Bona Lingvo"-
lingvon aperas interalie "zeloto"*). Tiu chi estas, same kiel "fano",
internacia kaj ne Fundamenta kaj ne oficiala.

Ĉu vi esence pledas por ke ni modifu la linion:

fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o?

Ni povas fari. Ni diskutu unue pri "zeloto".

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2010, 4:47:02 PM10/26/10
to la bona lingvo
On 26 Okt., 22:04, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Andreas:
>
> >  lau Zamenhofa lingva respondo
>
> Do, jam temas pri alia nivelo de normo, ĉu ne?

Ne. La Zamenhofa lingva respondo mem ne estas normo, sed helpas
kompreni kaj apliki la normon en la senco de la kreinto de la normo.

> >  Ekzemple neniu povus protesti
>
> kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo'
>
> Aliflanke la internacieco (en Eŭropo) de tiuj vortoj ne ŝajnas al mi komparebla kun la mondeco de "fano".

Mia testo pri uzebleco de Regulo 15 rezultigas internaciecon de ankau
la du Zamenhofaj ekzemploj.

> Ĉu vi esence pledas por ke ni modifu la linion:
>
> fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o?

Ne. Mia opinio estas, ke interalie por tiaj vortoj, kiuj estas
internaciaj (ekzemple "fano"), oni entute ne bezonas linion.

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Oct 26, 2010, 4:59:15 PM10/26/10
to la bona lingvo

Marcos:
> Regulo 15 diras nenion pri la uzindeco de internaciaj vortoj, sed nur
> informas nin pri tio, kiel Esperantigi ilin (do ke oni ŝanĝu ilin nur tiel
> ke ili konformu al la Esperanta literumado kaj havu Esperantan finaĵon, kaj
> ke oni uzu la Esperantan vortfaradon okaze de diversaj internaciaj vortoj de
> unu radiko) okaze ke oni ja uzas ilin.
>
> Regulo 15 ne diras, ke oni preferu la internacian vorton okaze ke ekzistas
> internacia vorto por io, por kio Esperanto jam havas propran vorton. Ĉi-kaze
> ni havas eĉ plurajn Esperantajn vortojn kiuj bone kaptas diversajn nuancojn
> de "fano". Do kial "fano" meritas esti uzata por forpuŝi tiujn bonajn
> Esperantajn vortojn?

Kara Marcos,
Mi tute konsentas kun vi. Mi skribis:
Nun, tamen, mi estas konvinkita ke 'fan' estas 'internacia vorto' kaj
meritas uzadon en Esperanto.
Tio estas alia afero ol ke ghi estas uzinda. Mi nur konkludas el la
internacieco de 'fan' ke neniu povas malpermesi al esperantisto
senghene uzi ghin. Danke al sia internacieco ghi meritas tiun statuson
de aplikeblo, sed povas esti, ke mi forte bedauras, ke tiu au alia
esperantisto ekuzas ghin, char ekzemple shli ne scias utiligi la
skemismajn eblecojn de Esperanto.

Johan

Johan Derks

unread,
Oct 26, 2010, 5:07:30 PM10/26/10
to la bona lingvo
Andreas:
"Oniaj kriterioj ne rezultigas internaciecon por chiuj vortoj, por
kiuj la Akademio deklarus internaciecon, se la
Akademio aplikus la samajn (almenau nuntempe jam ne konatajn)
kriteriojn, kiel siatempe por la 606 vortoj"

Mi dubas chu entute la Akademio aplikis difinitajn kriteriojn por
internacieco, ghi vershajne estis parte subjektiva impreso au la
hazarda kaj ne-sistemeca aplikado de ne-kompletaj kriterioj. Tiun
supozon subtenas la fakto, ke nenie oni povas trovi ech personan
ateston de persone aplikata principo pri internacieco.
Via metodo estas laudinda, sed char la bazo de via datenoj estas
malfirma, la rezulto riskas esti malfirma.
Se vi volas esti sciencisto, estus bone estkonfesi tion, por ke postaj
esploristoj havas esplorterenon por plibonigi la rezultojn jam de vi
atingitajn.

Amike,
Johan Derks

Johan Derks

unread,
Oct 26, 2010, 5:24:47 PM10/26/10
to la bona lingvo
Andreas:
> Ne. Mia opinio estas, ke interalie por tiaj vortoj, kiuj estas
> internaciaj (ekzemple "fano"), oni entute ne bezonas linion.

Mi pensas ke ankau por tiuj oni bezonas linion:
a) por doni kompletan argumenton pri ilia internacieco, tiel ke oni
havos proksimuman certecon,
ke vortoj kiuj ne havas linion ne estas sufiche internaciaj.
Homoj tro leghere asertas ke iu vorto estas internacia.
Bonlingva Vortaro kaj la-bona-lingvo povus ludi rolon por preventi
pluan evoluon al 'Okcidenta dialekto'.
b) por doni priskribon kaj, se ili ne vere plenigas truon en
Esperanto, doni tauga(j)n alternativo(j)n
(sen malrekomendo de la vorto)

Via,
Johan Derks

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2010, 6:31:20 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/10/2010 20:10, Renato Corsetti skribis:
Certe la radiko “big” estas multe pli internacie komprenebla ol “grand-“.
Jes! Mi tuj komprenas ĝin! En la nederlanda ĝi signifas porkidon  :-)

Amike salutas Leo

Andreas Kueck

unread,
Oct 27, 2010, 11:11:22 AM10/27/10
to la bona lingvo
On 26 Okt., 21:10, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Certe la radiko “big” estas multe pli internacie komprenebla ol “grand-“.

Eble pro "Big Mac" (ekzemple japane: "biggu makku"). Aliflanke en la
japana uzighas ankau "grand'" (en "gurando hotero" ["Grand Hotel"]).

Chiuokaze pri "big'" oni ne multe bezonas okupighi, char ja estas la
lausilabe ne pli longa Fundamenta unuradikajho "grand'".

Internaciaj vortoj povas esti (ne chiam estas) oportunaj precipe tiam,
se esprimoj (ordinare kunmetoj) el nur Fundamentaj kaj/au oficialaj
vorteroj estas ghene pli longaj kaj/au ne kun certeco redonas la
celatan sencon sufiche klare.

Mi ekzemple ne dirus, ke mi estas subtenanto au fanatikulo de Bayern
Muenchen, char tio povus esti miskomprenata tiel, ke mi finance
subtenas tiun sportklubon resp. ke mi estas fanatika pri ghi. Mi
diras, ke mi estas ghia fano.

--
Andreas Kueck

Masako TAHIRA

unread,
Oct 29, 2010, 12:27:48 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Mi tute konsentas pri via opinio.
En la japana lingvo oni diras "fan", sed gxi venis de anglismo.
Mi ne akceptas "fano"n kiel internaciismon, esperantismon.
"Fano" havas ankaux alian problemon.
Antaux longe mi trovis la vorton "fano"n en El Popola Cxinio.
Gxi signifis "kuirita rizo"n laux cxinismo.
En la cxina lingvo "rizajxo" (kuirita rizo) estas prononcata kiel "fan".
Tial cxinaj esperantistoj (aux EPCX) esperantigis rizajxon "fano".
Ni evitu anglismon, japanismon, cxinismon.
Esperanto jam havas esperantismon "subtenanto, favoranto, fanatikulo,
entuziasmulo".

amike
Masako

2010/10/25 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Andreas:


>
> |  mi estas fano de "mal'"-vortoj
>

> Bone pri la afero. Malbone pri la vorto "fano". Ĉi-nokte certe mi havos prem-sonĝon, en kiu Zamenhof promenas kun Andreas, kaj ambaŭ diskutas kiel plej facile transformi Esperanton al "globish".


>
> Ĉiuokaze vi ne rajtas esti fano sed nur, laŭ nia linio:
>

> fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o
>

> Amike
>
> Renato

Johan Derks

unread,
Oct 29, 2010, 12:44:14 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Masako Tahira,
Vi skribis al Renato:

Mi tute konsentas pri via opinio.
En la japana lingvo oni diras "fan", sed gxi venis de anglismo.
Mi ne akceptas "fano"n kiel internaciismon, esperantismon.

Chu tio signifas ke vi ne akceptas la dek-kvinan regulon de la Fundamenta
Gramatiko ?
Estas malfacile ekskludi anglismojn el tiu regulo, chu ?

Amike,
Johan Derks


Masako TAHIRA

unread,
Oct 30, 2010, 9:25:15 AM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/10/30 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>:

Kara Johan,

Mi ne kontrauxas la dek-kvinan regulon de la Fundamenta Gramatiko.
Sed se oni senfine enkondukus naciismajxon, cxu Esperanto restus facila?
Antaux cxio oni ne scias, kiomgrade "fan-" internaciigxas en kiuj ajn lingvoj.

Masako

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2010, 9:38:17 AM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako skribis:

En la japana lingvo oni diras "fan", sed gxi venis de anglismo.
Mi ne akceptas "fano"n kiel internaciismon, esperantismon.
"Fano" havas ankaux alian problemon.
Antaux longe mi trovis la vorton "fano"n en El Popola Cxinio.
Gxi signifis "kuirita rizo"n laux cxinismo.
En la cxina lingvo "rizajxo" (kuirita rizo) estas prononcata kiel "fan".
Tial cxinaj esperantistoj (aux EPCX) esperantigis rizajxon "fano".

Interese! Do, la ĉinoj faris precize tion, kion konstante faras eŭropaj esperantistoj: prenis vorton el sia propra lingvo kaj esperantigis ĝin. La vorto “fano” ne estas akceptebla kun la signifo “kuirita rizo”, kaj ĝi ankaŭ ne estas akceptebla kun la signifo “entuziasmulo”.

Anna

renato corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 1:43:37 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Tahira Masako!

> Antaux cxio oni ne scias, kiomgrade "fan-" internaciigxas en kiuj ajn lingvoj.

Tio estas malfacile pruvebla por ni sen la helpo de vi kaj aliaj azianoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 1:45:51 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tahira Masako:

> Antaux longe mi trovis la vorton "fano"n en El Popola Cxinio.
Gxi signifis "kuirita rizo"n laux cxinismo.
En la cxina lingvo "rizajxo" (kuirita rizo) estas prononcata kiel "fan".
Tial cxinaj esperantistoj (aux EPCX) esperantigis rizajxon "fano".

Se vi memoras kun certeco, ke vi trovis tion, mi povus aldoni la teskton:

(en la signifo de rizaĵo) riz-aĵ-o

al nia linio pri "fano".

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Oct 30, 2010, 1:49:25 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
kara Masako,

eble por esti kompromise afablaj al la chinoj, ni proponu:

fan-o: shatanto de kuirita rizo

;o)


José Antonio

2010/10/29 Masako TAHIRA <tahira...@gmail.com>:

Johan Derks

unread,
Oct 30, 2010, 4:13:02 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Masako,
Vi skribis:

Mi ne kontrauxas la dek-kvinan regulon de la Fundamenta Gramatiko.
Sed se oni senfine enkondukus naciismajxon, cxu Esperanto restus facila?
Antaux cxio oni ne scias, kiomgrade "fan-" internaciigxas en kiuj ajn
lingvoj.

Mi komprenas vian problemon. Ghi ankau estas mia.
Ne kredu ke mi volas 'enkonduki senfine' fremdajn vortojn kaj certe ne, se
ili povas esti karakterizitaj kiel 'naciismoj'.
Sed nun levighas du problemoj:
1. Chu oni povas riprochi al esperantisto, kiu konas la vorton 'fan' kaj
scias, ke ghi estas internacia (Ni pormomente supozas, ke ja ghi estas
tia.), kiam li ekuzas ghin ? Ech se oni mem ne uzas tion (kaj mi ne farus
tion; mi certe uzus 'fanatikulo', kredu min), oni povas preparighi ke alia
esperantisto povas ekuzi ghin. Do tio ne signifas, ke mi enkondukas ghin, mi
'preparighas min' (pasive !) al ebla uzado.
2. Zamenhof vershajne neniam uzis la ideon 'naciisma vorto'. Li shajne
akceptis, ke iuj lingvoj dominas kaj ech bonvenigis la ideon ke multaj
vortoj el tiuj lingvoj estas fonto por vortoj en Esperanto. Mi pensa, ke la
vorto 'naciismo' ne estas honesta vorto. Ghi ne havas neutralan signifon.

Amike,
Johan


Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 4:17:37 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

>ᅵ Ech se oni mem ne uzas tion (kaj mi ne farus tion; mi certe uzus 'fanatikulo', kredu min), oni povas preparighi ke alia esperantisto povas ekuzi ghin. Do tio ne signifas, ke mi enkondukas ghin, mi 'preparighas min' (pasive !) al ebla uzado.

Por tio eble la linio en nia sistemo, kiu aliesprimas la koncepton povus sufiĉi.

Amike

Renato




-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

Andreas Kueck

unread,
Oct 30, 2010, 4:40:34 PM10/30/10
to la bona lingvo
On 29 Okt., 18:27, Masako TAHIRA <tahiramas...@gmail.com> wrote:
> "Fano" havas ankaux alian problemon.
> Antaux longe mi trovis la vorton "fano"n en El Popola Cxinio.
> Gxi signifis "kuirita rizo"n laux cxinismo.

Do la "problemo" estas, ke iuj eble miskomprenas ekzemple la
blogtekston "Mi tute ne estas fano ..."
( http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/09/kion-studas-ingenieroj.html
)
de John Wells tiel, ke li skribis, ke li tute ne estas kuirita
rizo ... :-)

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Oct 31, 2010, 4:20:28 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
 
> Johan:


> > Ech se oni mem ne uzas tion (kaj mi ne farus tion; mi certe uzus 'fanatikulo', kredu min),
> > oni povas preparighi ke alia esperantisto povas ekuzi ghin. Do tio ne signifas,
> > ke mi enkondukas ghin, mi 'preparighas' (pasive !) al ebla uzado.

> Por tio eble la linio en nia sistemo, kiu aliesprimas la koncepton povus sufiĉi.
 
Vi celas la linion "fano ~ fanatikulo" ?
 
Mi volas plivastigi mian malfaldon de la temo:
La 'internacieco' de vorto miaopinie estas tiel esenca por la evoluo de Esperanto, ke
1) ni devas daurigi esplori la eblecojn de funkcipovigo de la 15a regulo, kion komencis mirinde rezultige Andreas Kueck.
Tamen lia rezulto ne estas fina, ghi bezonas plidetaligon au modifadon (kaj mi ene de iom da tempo venos kun propono pri tio).
2) post interkonsento pri tauga testo pri internacieco, ni devus krei markilon pri la trapasinteco de tia testo.
Lau la propono de Renato nun oportunas "fano ~ fanatikulo", sed tio ne informas pri la internacieco de la vorto 'fano'.
Post akcepto de la celita markilo, oni povus havi ekzemple:
"fano <sup>AK3</sup> à fanatikulo" au
"fano <sup>AK3</sup> ~ fanatikulo".
 
Johan

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 5:12:58 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|   Vi celas la linion "fano ~ fanatikulo" ?

 

Jes, mi celas la linion en niaj listoj.

 

|   1) ni devas daurigi esplori la eblecojn de funkcipovigo de la 15a regulo, kion komencis mirinde rezultige Andreas Kueck.

 

Jes, mi ĉiam diris ke la laboro de Andreas iras la ĝustan direkton (eksperimento pri “–n” anstataŭ “en”).

 

|   2) post interkonsento pri tauga testo pri internacieco

 

Tio postulos longan tempon kaj multan interkonsentadon.

 

Amike

 

Renato

 

Andreas Kueck

unread,
Oct 31, 2010, 5:31:10 AM10/31/10
to la bona lingvo
On 31 Okt., 09:20, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:
> La 'internacieco' de vorto miaopinie estas tiel esenca por la evoluo de Esperanto, ke
> 1) ni devas daurigi esplori la eblecojn de funkcipovigo de la 15a regulo, kion komencis mirinde rezultige Andreas Kueck.

Tio chi estis mia granda espero rilate al la bonlingvismo. Sed mi
estis seniluziigita de ghi, rimarkinte, ke ghi timas Regulon 15, kiel
la diablo timas la sanktan akvon.

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Oct 31, 2010, 5:53:12 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

 

> Johan: 

|   1) ni devas daurigi esplori la eblecojn de funkcipovigo de la 15a regulo, kion komencis mirinde rezultige Andreas Kueck.

 

> Jes, mi ĉiam diris ke la laboro de Andreas iras la ĝustan direkton (eksperimento pri “–n” anstataŭ “en”).

 

|   2) post interkonsento pri tauga testo pri internacieco

 

> Tio postulos longan tempon kaj multan interkonsentadon.

 

La testo de Andreas, post difino de kulturkomunumo, konsidero de la 'kulturkomunumoj' Niĝerkonga kaj eventuale aŭstronezia kaj la difino de lingvo-subfamilioj, povas esti kandidato por 'tauga testo pri internacieco'.

 

Amike,

Johan

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 6:04:45 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'tutmondeca esperanto'
Johan:
ᅵ

>ᅵ La testo de Andreas, post difino de kulturkomunumo, konsidero de la 'kulturkomunumoj' Niĝerkonga kaj eventuale aŭstronezia kaj la difino deᅵlingvo-subfamilioj, povas esti kandidato por 'tauga testo pri internacieco'.


Ĉu mi povas peti vin kaj Andreas movi ĉi tiun diskuton al la listo 'tutmondeca-esperanto', kie ĝi bone sidos kiel antaŭpreparo pri la kunveno pri la 15-a regulo?

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages