En unu el siaj artikoloj Andreas listigis la ĉi-subajn vortojn "novajn", kiujn uzis Ĉina Radio Internacia en 2008. Siatempe ni parolis pri tio, ĉu estas oportune kontakti la Ĉinan Radion kaj atentigi ilin pri ilia lingvouso.
Mi pretas, kontakti ilin, sed unue ni devas aparte pritrkati ĉiun vorton kaj proponi anstataŭaĵon, se ni taksas tion oportune. Por fari tion, mi sendos 5 medaĝojn nun, kaj aliajn dimanĉe.
Bonvolu reagi.
- adjunkto : "help/ant/o" au io alia kun "help/ant/" (ekzemple : "[...]/help/ant/o" au "help/ant/a [...]/o" au "help/ant/o de [...]/o") ; sed foje "vic/" (ekzemple : "vic/urb/estr/o" por la franca "adjoint au maire") ;
- adoleskantoj [lauvorte: "kreskantoj", t. e. "plenkreskulighantoj"] : (ge/)vir/igh/ant/o/j" ; eble foje "jun/ul/et/o/j" (ambau lau Grosjean-Maupin, che kiu tamen sen "ge/", char temas pri la vira ununombro de "adolescent") ;
- agnoski [kvankam tiusence Zamenhofa, "re/kon/i" ne tre kontentigas min] : [???]
- aprezu [eble ankau au anstataue "aprecu"; la autoro ne estas certa] : "admir/u" [sen "u", mi supozeble tradukus tiun saman verbon per "alt/e shat/i" au "tre shat/i"] ;
- celebris : "solen/is", "fest/is", "far/is" [depende de la kuntaksto !] ;
- chantaghi : "(prov/i )el/dev/ig/i per (skandal/)minac/o", "minac/i pri skandal/o" ;
- charto
- chicheronino : "(fremd/ul/)gvid/ist/in/o"
- damaghataj : "difekt/at/a/j", "pri/mal/util/at/a/j" ;
- diurnoj : "tag/nokt/o/j" (uzata, sed ne tre kontentiga), "tag/o/j kaj nokt/o/j" ; ofte sufichos : "tag/o/j" ;
- ekspliciti : "klar/e dir/i", "plen/e dir/i", "mal/kash/e dir/i" ;
- ekspliki : "klar/ig/i" ;
- elimini : "for/ig/i" ;
- fajnigon [eble misaudita vorto]
- ferocado [eble misaudita vorto]
- fonduso
- ideogramo
- inghenierio : "inghenier/ad/o" ;
- integreco, integrigho
- investantoj
- komandoro
- klauzo
- latenta : "kash/it/a" ;
- mitingo : "amas/kun/ven/o" ;
- noc-gaso-ellaso
- pitoreske : "pentr/ind/e" ;
> - adoleskantoj [lauvorte: "kreskantoj", t. e. "plenkreskulighantoj"] :
> *(ge/)vir/igh/ant/o/j*" ; eble foje "*jun/ul/et/o/j*" (ambau lau *
> Grosjean-Maupin*, che kiu tamen sen "*ge/*", char temas pri la vira
> ununombro de "*adolescent*") ;
la problemoj fontas el la malklara difino. Piv diras ke temas pri junulinoj
de inter 12 kaj 20 jaroj, kaj pri junul(icx)oj de inter 15 kaj 25 jaroj
> - chantaghi : "*(prov/i )el/dev/ig/i per (skandal/)minac/o*", "*minac/i
> pri skandal/o*" ;
minaci *per* skandalo, cxu ?
> - chicheronino : "*(fremd/ul/)gvid/ist/in/o*"
Mi malkonsentas pri la "fremdul"-parto.
> - damaghataj : "*difekt/at/a/j*", "*pri/mal/util/at/a/j*" ;
miatakse nur la unua el la du
> - diurnoj : "*tag/nokt/o/j*" (uzata, sed ne tre kontentiga), "*tag/o/j
> kaj nokt/o/j*" ; ofte sufichos : "*tag/o/j*" ;
diurno estas periodo de 24 horoj, aw 1440 minutoj
> - ekspliciti : "*klar/e dir/i*", "*plen/e dir/i*", "*mal/kash/e dir/i*
diri ne-alude ?
> - ekspliki : "*klar/ig/i*" ;
Cxu afero igxas klara se oni ne komprenas la eksplikon ;-) ?
Kio estas spliko ;-)?
> - elimini : "*for/ig/i*" ;
forigi el opcioj aw kandidatoj
> - fajnigon [eble misaudita vorto]
Mi komprenas la vorton - nur cxiam devas diveni law kiu signifo
de fajn,fine, fein , fijn mi interpretu..
> - ferocado [eble misaudita vorto]
mi konas la radikon, sed ne jam kiel verbo
> - inghenierio*
cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?
> - investantoj
nur en la senco de "elspezi ion por akiri ion pli bonan" aw "doni ion por
repostuli pli", mi petas. La senco de "enfocigi" law mi ne teneblas
> - komandoro
brigada generalo cxe mar- aw aer-armeo, cxu?
> - klauzo
stipulajxo ;-) kontraktero (?)
> - latenta : "*kash/it/a*" ;
pli precize: ne jam videbligxinta/vidita
> - mitingo : "amas/kun/ven/o" ;
aldonendas "politika", cxu ?
> - pitoreske : "*pentr/ind/e*" ;
Mi kredas ke la vorto tiom evoluis ke ne plu iondas ligi gxin al
pentr- , kaj ke indeco dependas de la spektanto.
Cetere mi konas la vorton nur kun A-finajxo
> - precedenca
havas sencon
> - premiero
unua kio?
> - raraj
cxu malofta gxenerale? Cxu gxi havas ekonomikan signifon (t.e. ke
malpli estas ofertata ol mendata) ?
> - spaciala [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam
> oficialigita vorto "kosmo"]
unuarigarde mi emus malrekomendi "spaciala". Ja ekzistas vortoj
*spaco* kaj *kosmo*
Cetere, cxu ili ankoraw uzas la terminon "cxeftero"? Tiun mi
ankaw malrekomendus, sed favore al kio mi ne jam scias...
Cxu fiksa lando?
gxis, Ronaldo
Mi foje legis gin en francaj tekstoj. La vorto estas analoga al multaj
aliaj, kiaj
geologo - geologio
psikologo - psikologio
teologo - teologio
patologo - patologio
Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la oficialecon de
la fakoj).
Amike salutas
Leo
> - inghenierio*
>> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?
Certe en la itala, sed Esperanto kaj la itala ne havas ion komunan (krom
multegaj radikoj).
En la araba oni skemismas: handasa = inĝenier-arto kaj muhandis =
inĝeniero. Kio pri aliaj lingvoj?
Leo:
> Mi foje legis gin en francaj tekstoj.
Plia pruvo, ke ĝi estas evitinda.
> La vorto estas analoga al multaj aliaj, kiaj
> geologo - geologio
> psikologo - psikologio
> teologo - teologio
> patologo - patologio
>
> Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
> oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la
> oficialecon de la fakoj).
Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de
landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo,
nia savo efektive estas problema.
Mi kopiis el la vortaro de Sylla Chaves:
inĝenieri·o → inĝenier·art·o
Amike
renato
inĝenieri·o → inĝenier·art·o
inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o
inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o
Ronaldo:
> - inghenierio*
>> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?
Certe en la itala, sed Esperanto kaj la itala ne havas ion komunan (krom
multegaj radikoj).
En la araba oni skemismas: handasa = inĝenier-arto kaj muhandis =
inĝeniero. Kio pri aliaj lingvoj?
Leo:
> Mi foje legis gin en francaj tekstoj.
Plia pruvo, ke ĝi estas evitinda.
> La vorto estas analoga al multaj aliaj, kiaj
> geologo - geologio
> psikologo - psikologio
> teologo - teologio
> patologo - patologio
>
> Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
> oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la
> oficialecon de la fakoj).
Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de
landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo,
nia savo efektive estas problema.
[...]·o → [...]i·ist·o
Per programo, kiun mi iam faris por traserĉi la kapvortojn kaj vinjetojn de malnova PIV kaj nova PIV, mi facile trovas ĉiujn kapvortojn finiĝantajn per "logo:"
- komandorobrigada generalo cxe mar- aw aer-armeo, cxu?
[...]
Per programo, kiun mi iam faris por traserĉi la kapvortojn kaj vinjetojn de malnova PIV kaj nova PIV, mi facile trovas ĉiujn kapvortojn finiĝantajn per "logo:"
Jen tiuj vortoj, kiuj formas paron: persono/ fako: [...]
dendrokronologi-o --> arbo-aĝo-scienco ?
Amike
Renato
Mi konsentas kun la farita propono :inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o2009/5/18 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Ronaldo:
> - inghenierio*
>> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?Certe en la itala, sed Esperanto kaj la itala ne havas ion komunan (krom
multegaj radikoj).
En la araba oni skemismas: handasa = inĝenier-arto kaj muhandis =
inĝeniero. Kio pri aliaj lingvoj?En la franca la normala vorto estas "génie" <jheni'>, de kiu devenas "ingénieur" <enjhenjor'> ("ingheniero"). Tamen de iom da tempo ighas ofta la barbarajho "ingénierie" (pri kies elparolmaniero vi ne demandu min : antaukonsonante "ie" estas ege malofta ekster iuj verbaj formoj ; malfirmeco en la uzado de la supersigno(j) konfirmas, ke la vorto estas iel monstra).
Leo:
> Mi foje legis gin en francaj tekstoj.
Plia pruvo, ke ĝi estas evitinda.
> La vorto estas analoga al multaj aliaj, kiaj
> geologo - geologio
> psikologo - psikologio
> teologo - teologio
> patologo - patologio
>
> Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
> oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la
> oficialecon de la fakoj).
Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de
landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo,
nia savo efektive estas problema.Oni bedaurinde trovas en la Fundamento la paron "diplomati/o", "diplomat/o" (kaj neniun alian iel similan). Tamen la dua el tiuj vortoj aperas nur en la Ekzercara paragrafo, sed nek en la postparagrafa vortotabelo, nek en la Universala Vortaro, kaj la frazo shajne ne instruas, ke oni faru vortoparojn similajn, sed nur kvazaue konstatas la ekziston de tiu paro. SHajne Zamenhofo sentis chiun el tiuj du vortoj kiel aparte ekzistantan vorton "internacian". Li supozeble ne sciis, ke la pli nova el la du francaj vortoj estas "diplomate" <diplomat'>, kaj eble ne konsciis, ke el la greka vortobazo "diplomat-" tiu vorto ne povis veni ; ghi estas neregula devenajho el "diplomatie" <diplomasi'>.
Oficialigon de ambau vortoj en paroj shajne similaj al tiu eble kauzis trovo de ambau vortoj "diplomato" kaj "diplomatio" en tabeloj de vortoj "Fundamentaj" (sen lego de la responda paragrafo), sed eble simple la senpripensa enpreno de alilingvajhoj, kun forgeso pri la dua parto de la Regulo 15-a. Per tiaj oficialigoj neniom estis kreita iu sufikso "i/".Ankau se la Akademio kreus iun sufikson "i/" (en sia nuna konsisto ghi shajne emas al kreo de unu au du sufiksoj "i/", sed aliaj ol la chi tie priparolata : kiel egalajhoj en landonomoj respektive de "uj/" kaj de "land/"), tia sufikso per tio ne ekekzistus en Esperanto, char ghi malgrau tio plu estus kontraua al la Fundamento. En chiuj paroj kolektitaj de Leo ni devas malrekomendi unu vorton. En plej multaj okazoj, eble en chiuj, ni tion devas fari per paragrafoj el la jena tipo :[...]i·o → [...]i·ist·o
dendrokronologi-o --> arbo-aĝo-scienco ?
Marcos Cramer:
>"Dendrokronologio"
estas la studado de la jarringoj de arboj aŭ ligno, ĉu por mezuri la aĝon de
arbo, ĉu por fari klimatajn studojn, ĉu por determini la aĝon de lignaj
konstruaĵoj aŭ lignaj muzikinstrumentoj. (Laŭ la germana Vikipedio)
>Laŭ tio, mi proponus kiel alternativon
"jar·ring·o·stud·ad·o". Kion opinias la aliaj?
Certe, temas pri studado de la arboringoj (do, eventuale “arboringostudado”), tamen ne nur pri studo, scienco, sed ankaux pri datado pere de arboringoj, kaj mem pri lauxdata listo/ sinsekvo de eventoj surbaze de la arboringoj. Kiel traduki cxi cxion per unu sola termino?
Gxis
Antonio
Amike
Renato
polemolog/o: p2; ~io
hidrolog/o: p2; ~io
hidrogeolog/o: p2; ~io
Renato Corsetti:
>Ĉu hidrogeologio
--> scienco pri subteraj akvoj
>kaj hidrogeologo --> fakulto pri
subteraj akvoj?
Mi supozas, ke eventuale temas pri “fakulo”.
Tamen, mi volus esti certa pri la signifo de la termino hidrogeologio.
Fakte, en la itala la vorto estas uzata ne nur pri subteraj akvoj, sed ankaux pri tiuj suprajxaj; temas pri la studo de la rilatoj inter la akvoj kaj la (kondicxoj de la) grundo.
Gxis
Antonio
Tamen, mi volus esti certa pri la signifo de la termino hidrogeologio.
Renato Corsetti:
>hidrogeologio.
>Laŭ NPIV: Scienco pri
la subteraj akvoj, i.a. pri ilia cirkulado kaj naturaj rezervujoj.
kio pri “grundakva scienco”?
Gxis
Antonio
kio pri “grundakva scienco”?