vietnama origino

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 14, 2010, 6:34:16 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Sep 14 12:22PM +0200 ^

Mi ?us dissendis la novajn vortojn el la vjetnama, kaj jam mi pensas
?u oni ne povus havi samsignifajn esprimojn en pli tradicia Esperanto,
ekzemple

A?zajo = vjetnama robo
Nonla?o = vjetnama ?apelo, konusa ?apelo

Kion vi pensas?

unue, ke indas havi liston legeblan (do kun H aw X, cxar cxapelitoj foje
misformigxas), kun difinoj/priskriboj

Due, ke foje temas pri aferoj konsiderataj "tipe vietnamaj", kiujn oni
ne tro facilanime (for)traduku. Pri awzajo mi ne jam povas pritaksi la
situacion, sed
pri nonlawo mi pensas ke ne temas pri io tiom akra/pinta kiom ewropaj
konusformaj
cxapeloj
gxis, Ronaldo N
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net


Fra Simo

unread,
Sep 14, 2010, 7:05:08 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/9/15 ro-esp <ro-...@dds.nl>
     Sekve, ni tian chapelpn ne nomu per : "chapel/o (Europ/a )akr/apint/a", sed ja per : "chapel/o (vietnam/a )(konus/a)".


renato corsetti

unread,
Sep 15, 2010, 2:00:03 AM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> indas havi liston legeblan (do kun H aw X, cxar cxapelitoj foje
misformigxas), kun difinoj/priskriboj

Se multaj en la listo havas problemojn pro uzado de supersignitaj literoj mi povas tute facile pluskribi en la tradicia apostrofa maniero.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 15, 2010, 6:00:31 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Fra Simo <fra...@gmail.com> Sep 15 01:05AM +0200 ^

2010/9/15 ro-esp <ro-...@dds.nl>

> > pri nonlawo mi pensas ke ne temas pri io tiom akra/pinta kiom ewropaj
> > konusformaj
> > cxapeloj

> Sekve, ni tian chapelon ne nomu per : "*chapel/o (Europ/a )akr/apint/a*",
> sed ja per : "*chapel/o (vietnam/a )(konus/a)*".

cxu vi forgesis aldoni emotikonon (pli bona vorto bonvenas) ";-)" ?

Se ne, vi prenas aferojn tro disten (pli bona vorto bonvenas). Mi
sercxas simplajn *samsignifajn* vortojn , cxu ne? Law mi ne indas havi
liniojn kiaj

aparthejdo --> hawtkolordistenismo nederlandkoloni-stila
klompo--> senkrura nederlandstila (preskaw-)tute ligna sxuo
barkao--> kvarpieda hispanstila ligna sxuo

Se ni volas fieri ke esp-o estas tutmonda lingvo, ni havu radikojn de
cxie, precipe se tiuj jam vaste konatas ekster la fontlingvoj. la
vorto "aparthejd" estas ege fama,
kaj ne kawzas konfuzojn. Se la vorto "nonlaw" estas simile internacie
uzata, ni hxunu (provizora vorto mia) al la azianoj ke ili uzu gxin
libere en esp-o.


[pri hxuni: gxi havas la signifon de NL_e gunnen, DE goennen,
skandinave unnu/unde.
gxia signifo similas al tiu de deziri (ion al iu), sed estas pasiva.
Law vortaroj
(ne de veraj homoj) mi diru "malenvii". La nocio sxajnas manki al la
franca, angla kaj itala. Mi venis al hxuni cxar a; esp-o mankas
o-umlawt-sono, kaj guno ja estas juna bovino]

renato corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 4:29:05 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> [pri hxuni: gxi havas la signifon de NL_e gunnen, DE goennen,
skandinave unnu/unde.
gxia signifo similas al tiu de deziri (ion al iu), sed estas pasiva.
Law vortaroj
(ne de veraj homoj) mi diru "malenvii". La nocio sxajnas manki al la
franca, angla kaj itala.

Ĉu vi povas klarigi la signifon per ekzemplaj frazoj?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 16, 2010, 7:15:01 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

Je 15/09/2010 23:00, ro-esp skribis:


> klompo--> senkrura nederlandstila (preskaw-)tute ligna sxuo

kaj do: klufo--> senkrura flandrastila (preskaw-)tute ligna sxuo ???

:-) Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 7:04:18 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> klompo--> senkrura nederlandstila (preskaw-)tute ligna sxuo


kaj do: klufo--> senkrura flandrastila (preskaw-)tute ligna sxuo ???

Fakte, Leo, ankaŭ pri ĉi tiu problemo la solvo estas malfacilega, ĉar oni devas resti en ekvlibro inter utilaj lokaj/landaj esprimoj kaj ĝeneralaj tutmondaj.

Havi la du formojn "klompo" kaj "klufo" laŭ mi estas troa. Eble nur la ĝenerla "(ligna) sandalo" estas tro malmulta.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 16, 2010, 8:27:46 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Eble helpas tio, kion oni trovas en la (N)PIV pri "mal/envi/i" (signita kiel Zamenhofa) :
Ne [envi]i, volonte fordoni (ion al iu).

    Tamen ekzemplaj frazoj, kiujn citus Ronaldo, ja helpus al pli preciza kompreno de tio, kion li celas.



2010/9/16 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Ronaldo:


> [pri hxuni: gxi havas la signifon de NL_e gunnen, DE goennen,
skandinave unnu/unde.
gxia signifo similas al tiu de deziri (ion al iu), sed estas pasiva.
Law vortaroj
(ne de veraj homoj) mi diru "malenvii". La nocio sxajnas manki al la
franca, angla kaj itala.

Ĉu vi povas klarigi la signifon per ekzemplaj frazoj?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Sep 16, 2010, 10:27:23 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/9/16 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Leo:


> klompo--> senkrura nederlandstila (preskaw-)tute ligna sxuo


kaj do:  klufo--> senkrura flandrastila (preskaw-)tute ligna sxuo  ???

Fakte, Leo, ankaŭ pri ĉi tiu problemo la solvo estas malfacilega, ĉar oni devas resti en ekvlibro inter utilaj lokaj/landaj esprimoj  kaj ĝeneralaj tutmondaj.

Havi la du formojn "klompo" kaj "klufo" laŭ mi estas troa. Eble nur la ĝenerla "(ligna) sandalo" estas tro malmulta.
    CHu "(lign/a )sandal/o", au chu la en Esperanto kutima "lign/o/shu/o" ?  Alivorte, chu la priparolatajhoj grave malsimilas de la lignoshuoj el aliaj regionoj per ia sandaleco ?
     En vortaro au ssv-tabelo oni aldonu la precizigon "nederland/(a/stil/)a" (kaj respektive
"flandr/(a/stil/)a", se efektive ekzistas ia preciza diferenco inter la du specoj), sed inter krampoj, ke la homoj sciu, ke en kunteksto pri tio klara ili ne bezonas la adjektivon uzi.

Leo De Cooman

unread,
Sep 16, 2010, 3:17:00 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 16/09/2010 15:27, Fra Simo skribis:

Havi la du formojn "klompo" kaj "klufo" laŭ mi estas troa. Eble nur la ĝenerla "(ligna) sandalo" estas tro malmulta.
    CHu "(lign/a )sandal/o", au chu la en Esperanto kutima "lign/o/shu/o" ?  Alivorte, chu la priparolatajhoj grave malsimilas de la lignoshuoj el aliaj regionoj per ia sandaleco ?
     En vortaro au ssv-tabelo oni aldonu la precizigon "nederland/(a/stil/)a" (kaj respektive
"flandr/(a/stil/)a", se efektive ekzistas ia preciza diferenco inter la du specoj), sed inter krampoj, ke la homoj sciu, ke en kunteksto pri tio klara ili ne bezonas la adjektivon uzi.
Mi havas la impreson, ke neniu vidis la bildeton, kiun mi aldonis, jen ĝi  :-) 
Mi celis ŝerceti.

Jes, estas diferenco inter la nederlanda de Ronaldo kaj mia flandra aŭ sudnederlanda lingvoj. Tre verŝajne la lignoŝuoj, kiujn mi uzis dum la milito estis iom malsamaj de tiuj, kiujn oni uzis en Nederlando, certe ekzistis diferenco inter tiuj de viroj kaj tiuj de virinoj. Estis multaj modeloj: kun aŭ sen "leda" (iu surogato, evidente) zono, ktp.   Iuj estis eĉ farbitaj kaj havis koloron laŭ la tiam trovebla surogata farbo.
 
La baza demando estas: kiujn vortojn ni vere bezonas?  Ĉu ni vere bezonas ĉiujn "fakvortojn", kiujn uzas ekzemple ŝuvendistoj, ktp. Ĉi-matene mi devis traduki (mi tradukis el la franca) frazon dirantan, ke iu ŝatas "panini" (tiel en la franca kaj angla frazoj!). Ĉu ni vere bezonas vorton por ĉiuj tiaj vortoj?
(Mi tradukis per ŝmirpano. Se iu ne kontentas, ŝi aŭ li simple reagu)

Al mi persone "lignoŝuo" tute sufiĉas.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 2:42:05 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:


> Al mi persone "lignoŝuo" tute sufiĉas.

 

Ankaŭ al mi. Se iu deziras linion pri klompo aŭ klufo, kiuj resendu al (nederlanda) lignoŝuo kaj (flandra) lignoŝuo, tiu bonvolu pruvi, ke tiuj du vortoj estas efektive uzataj en Espernato.

 

Amike

 

Renato

 

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 16, 2010, 9:44:35 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
"Ligno&#349;uo" estas &#349;uo por ligno, a&#365; por labori en
ligno, a&#365; por labori pri ligno. La nure ebla esprimo estas
"ligna &#349;uo".

Anna Lowenstein

unread,
Sep 17, 2010, 2:32:31 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias, kiel de "vietnama" oni venis al lignaj ŝuoj, sed mi volus atentigi, ke la vorto estas "vjetnama", ne "vietnama".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di mar...@melburno.org.au
Inviato: venerdì 17 settembre 2010 3.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) vietnama origino

Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2010, 2:47:38 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

> La nure ebla esprimo estas "ligna ŝuo".

Mi tute bone komprenas ĝin senprobleme, sed ankaŭ "lignoŝuo" eblas, laŭ mi.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 17, 2010, 4:34:51 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/09/2010 2:44, mar...@melburno.org.au skribis:

> "Lignoŝuo" estas ŝuo por ligno, aŭ por labori en
ligno, aŭ por labori pri ligno. La nure ebla esprimo estas
"ligna ŝuo".

Prave. Dankon.
Mi lasis min influi per la esprimo de Ronaldo...
De la milito mi ne plu havas lignajn ŝuojn...

Amike salutas Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 17, 2010, 3:42:28 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel kaj Leo skribis

> "Lignoŝuo" estas ŝuo por ligno, aŭ por labori en ligno, aŭ por labori
> pri ligno.
Laŭ mi estas evidente; ŝuo el ligno
J-K Rinaldo

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 17, 2010, 3:53:46 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

>  Je 17/09/2010 2:44, mar...@melburno.org.au skribis:
>
>> "Lignoŝuo" estas ŝuo por ligno, aŭ por labori en
>> ligno, aŭ por labori pri ligno. La nure ebla esprimo estas
>> "ligna ŝuo".

> Prave. Dankon.

Malprave.

Kunmetaĵoj kiel "lignoŝuo", "metalfadeno", "ŝtonbloko", "papermono",
"ŝtalplumo" k.s., estas tute regulaj kaj normalaj (i.a. Zamenhofaj).

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

renato corsetti

unread,
Sep 17, 2010, 4:14:54 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Laŭ mi estas evidente; ŝuo el ligno

Ankaŭ mi interpretas ĝin tiel.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 19, 2010, 11:05:14 AM9/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/09/2010 20:53, Bertilo Wennergren skribis:

> Malprave.
>
> Kunmetaĵoj kiel "lignoŝuo", "metalfadeno", "ŝtonbloko", "papermono",
> "ŝtalplumo" k.s., estas tute regulaj kaj normalaj (i.a. Zamenhofaj).
Ankaŭ prave. Dankon.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages