Marcos Cramer
unread,Dec 2, 2008, 7:25:04 PM12/2/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
"Fakultato" estis oficialigita en la unua Oficiala Aldono, tamen sen oficiala traduko au difino.
PIV distingas du signifojn: 1. Ĉiu el la ĉefaj fakoj de universitato. 2. Tuto de la profesoroj en fakultato.
ReVo konas nur unu signifon, difinitan simile al la unua signifo en PIV:
Ĉiu el la diversaj fakoj de universitato.
Unu problemo kun la difinoj en PIV kaj ReVo estas, ke oni kutime komprenas "fako" malpli larĝe ol "fakultato". Fakultato ekzemple povas esti "fakultato de natursciencoj", kiu entenas la fakojn fiziko, ĥemio, biologio, terscienco ktp. Do ĝi estas pli "fakaro" ol "fako" (sed kompreneble dependas de la kompreno de "fako").
Pli bona prezento estas en la Esperanta Vikipedio:
------
Fakultato estas esprimo, kiu koncernas la strukturon de universitatoj.
Science fakultato estas grupo da fakoj en universitato (medicina, pedagogia k.s.). (Iu) fakultato do distingas sin de aliaj tiaj fakogrupoj. La grupigo de fakoj al fakultato ofte havas historiajn kialojn kaj tial diferencas inter universitatoj. La titolo de la fakultatestro ofte estas dekano.
Organize oni nomas fakultato la aron de la instruistoj en tia fakogrupo. Precipe en Nordameriko oni tiel distingas la instruistaron disde la studentaro kaj la administrantaro. Tiusence ano de "la fakultato" estas kutime profesoro aŭ docento.
Lingvouzo en AIS
Por eviti la duflankan uzon de la termino "fakultato" AIS San-Marino preferas ne uzi ĝin. Ĝi grupigas siajn fakojn en sekciojn, fakarojn kaj subfakarojn. Por distingi la instruantojn de la studantoj ĝi uzas la esprimojn "profesoraro" kaj "docentaro"; ĉi-lasta inkluzivas la unuan.
------
La Vikipedio do jam pli klare parolas pri "grupo da fakoj" anstataŭ simple pri "fako". Ni povus eble havi la jenan linion:
fakultat-o [1oa] --> fak-ar-o; profesor-ar-o (de unu fak-ar-o)
La fakto, ke eĉ la AIS (eĉ se ne pro radik-ŝparemo) evitas la vorton "fakultato", povus esti aldona motivo por uzi "-->" ĉi-kaze. Aliflanke, eble indas uzi nur "=", ĉar la vorto ja estas oficialigita kaj ĉar ne klaras, ĉu "fakaro" vere estas bona alternativo.
Amike,
Marcos
PS: Verŝajne la uzo de la koncerna vorto en diversaj landoj tre varias. Sed almenaŭ en Britujo, Germanujo kaj Argentino (la tri landoj kies sistemojn mi plej bone konas), la uzo estas sufiĉe simila por fari ĝeneralajn asertojn pri ĝi.