LOKIO

6 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Aug 26, 2012, 4:35:16 AM8/26/12
to ED-LBLdiskutlisto
PIV registras
- lokio=sanga elfluo, venanta post la akuŝo kaj daŭranta de du semajnoj
ĝis unu monato

Ĉu sinonimo de menstruo?
Ĉu ĝin esprimi per SSV?

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Antonio De Salvo

unread,
Aug 26, 2012, 5:24:50 AM8/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mia kompreno, ne "menstruo".
Lokio (el la greka "lohxos", akusxo) estas postakusxa elfluo de likvajxoj (ne nur sango), kiu dauxras gxuste gxis kiam, post cxirkaux du monatoj, rekomencigxas la normala sangelfluo (monatajxo, mestruo). En la itala, gxi nomigxas "lochiazione" (faka termino, probable nekonata al 99,999% procentoj el la italoj).
Aux oni lasas "lokio", aux oni devas uzi priskriban parolturnon (postakusxa elfluo).
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: domenica 26 agosto 2012 10:35
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) LOKIO
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 21, 2012, 7:42:32 AM10/21/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jen te'hnika'jo por kiu ver'sajne ne eblas trovi nature Esperantan
vorton, kaj ni devos akcepti "lokio"
Se mi ne estus leginta la utilan klarigon de Antonio, mi komprenus
pri "postaku'sa elfluo" ke temas pri elfluo tuj post la aku'so.
La necesa sed tro longa ekvivalento estus "Elfluado inter aku'so kaj
menstruo".
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2012, 9:09:45 AM10/21/12
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Dankon, al Antonio kaj Marcel!

Nun la decido estas al la membroj de la listo pri oficialigoj. Ĉu ni oficialigu "lokio" kun la klarigo: "Elfluado el la vagino inter aku'so kaj menstruo"?

Amike

Renato

--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Nov 3, 2012, 5:10:28 AM11/3/12
to la-bona...@googlegroups.com

Nur nun mi vidas ĉi tiun mesaĝon. Mi supozas, ke Esperanta esprimo povus esti “postnaska elfluo”.

 

Mi vidas, ke en la germana tio nomiĝas “Wochenfluss”, kaj en la nederlanda “kraamvloed” aŭ “kraamzuivering”, krom la medicina greka termino. Se tiaj kunmetaĵoj estas uzataj en la germana kaj la nederlanda, kial ne en Esperanto? (En la latinidaj lingvoj, aliflanke, oni preferas la grekan terminon, sed ne necesas, ke ni sekvu laŭ tiu vojo.)

 

Ĉu germano kaj nederlandano povas klarigi la signifon de la koncernaj esprimoj?

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 21 ottobre 2012 15.10
A: la-bona...@googlegroups.com; °listo 'oficialigoj'
Oggetto: (la bona lingvo) LOKI-O

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages