Arkitekturo

6 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Apr 15, 2010, 2:33:24 PM4/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

En NPIV mi trovas Arkitekto (OA 3) kaj Arkitekturo (OA 8). Tute ne estas mencio sub la kapvorto Arkitekturo, ke ekzistas ankau’ la Fundamenta formo Arh’itekturo, ec’ ne la kutima transsendo fine de la difino. Mi tute ne suspektis la ekziston de la Fundamenta termino Arh’itekturo, g’is mi trovis g’in en La Bona Lingvo.

 

Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi trovas la Fundamentan formon iom stranga, ne pro la H^ sed pro la finaj’o –uro. Se oni uzus g’in, oni restus kun nekongrua paro Arkitekto kaj Arh’itekturo. Kiu rilato estus inter ili? Mi propra emo estas diri Arh’itekto, Arh’titektado, Arh’itektaj’o k.s.

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2010, 4:49:55 PM4/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi trovas la Fundamentan formon iom stranga, ne pro la H^ sed pro la finaj’o –uro. Se oni uzus g’in, oni restus kun nekongrua paro Arkitekto kaj Arh’itekturo. Kiu rilato estus inter ili? Mi propra emo estas diri Arh’itekto, Arh’titektado, Arh’itektaj’o k.s.

Mi kredas kompreni ke por vi la linio:

arkitektur·o [8oa] → arĥitektur·o [fun]

estas en ordo!

Se jes oni devas pensi kiu estas la plej bona linio por "arkitekto".

Se jes, unu ebleco estus:

arkitekt-o [3oa] = arĥitektur-ist-o


Alia propono povus esti pli revolucia kaj uzi "arĥitekt-" kiel la bazan radikon por la tuto.

Renato

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fra Simo

unread,
Apr 16, 2010, 12:59:29 PM4/16/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/4/15 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Anna:

Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi trovas la Fundamentan formon iom stranga, ne pro la H^ sed pro la finaj’o –uro. Se oni uzus g’in, oni restus kun nekongrua paro Arkitekto kaj Arh’itekturo. Kiu rilato estus inter ili? Mi propra emo estas diri Arh’itekto, Arh’titektado, Arh’itektaj’o k.s.

Mi kredas kompreni ke por vi la linio:

arkitektur·o [8oa] → arĥitektur·o [fun]

estas en ordo!

Se jes oni devas pensi kiu estas la plej bona linio por "arkitekto".

Se jes, unu ebleco estus:

arkitekt-o [3oa] = arĥitektur-ist-o

    Nepre tiel estu !


Alia propono povus esti pli revolucia kaj uzi "arĥitekt-" kiel la bazan radikon por la tuto.

Renato

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2010, 8:23:59 AM4/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


> arkitekt-o [3oa] = arĥitektur-ist-o

> Nepre tiel estu !


Tion mi provizore registras, sed restas malfermita al plua debatado.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Apr 17, 2010, 9:43:51 AM4/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

Je la teoria nivelo mi konsentas kun Francisko. Je la praktika nivelo mi opinias, ke estas neniu espero, ke iu ajn iam uzos la vorton “arh’itekturisto”.

 

“Arkitekto” apartenas al la 3a OA, kaj povus estis ekirpunkto por aliaj derivaj’oj. Aliflanke, kiam temas pri nomoj de sciencoj kaj similaj abstraktaj konceptoj, normale la radiko esprimas la nomon de la scienco mem, ne la nomon de ties praktikanto. Ekzemple Scienco, Arto, Historio, Muziko, Desegno, Skulpti. Mi ne povas pensi pri alia ekzemplo, en kiu oni ekiras de la nomo de la praktikanto, kaj de tiu formas la nomon de la scienco. (La fakto, ke mi mem ne povas pensi pri ekzemplo, ne malhelpos aliajn fari tion!)

 

Vi rimarkas, ke la radiko Skulpt- estas malsama ol la aliaj. Fakte, kion signifas la vorto ”Skulpto”? PIV donas ”skulptisto”, ”skulptado” ktp, sed ne ”skulpto”. Kaj sube mi ja trovas la Zamenhofan vorton ”skulpturo”, sed bons’ance tio ne estas Fundamenta kaj neniam estis oficialigita – malkiel ”arh’itekturo”, bedau’rinde.

 

Ne estas kialo, kial la vorto ”arkitekto” au’ ”arh’itekto” rilatu al la homo anstatau’ la scienco, krom la influo de la naciaj lingvoj.

 

Mi ne povas doni solvojn, sed nur iom pli pensigi pri la problemo.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 17 aprile 2010 14.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Arkitektur-o

José Antonio Vergara

unread,
Apr 17, 2010, 10:23:34 AM4/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> Alia propono povus esti pli revolucia kaj uzi "arĥitekt-" kiel la bazan
> radikon por la tuto.

Mi TRE shatas la revolucian proponon de Renato !!

"arĥitekt-o" la arto, ""arĥitekt-isto" la fakulo.

Fakte mi pensis similan solvon por alia problemo : kun Johans Derks ni
havis antau nelonge babiladon pri iom simila temo, nome la problemo ke
en niaj europaj lingvoj ekzistas la diable duradika paro
"demokrat-o/demokrati-o", sed tio miskreas la impreso ke en nia
supozate regula lingvo ekzistus la pseudofinajho "-io", kun aliaj
harstarigaj mizerajhoj : chin-o/Chin-i-o; biolog-o/biolog-i-o; ktp.
Tial mi i.a. farighis ujisto.

Mi do ankau pensis ke plej bone estus ke la baza radiko estu la plej
mallonga, sed signifanta NE la homon sed la abstraktan nocion :

ekz. *demokrato = democracy, kaj el tiu baza radiko produkti la
necesajn : demokratano, demokratulo, demokratema batalanto,
pordemokrata strebanto, maldemokrata shtato, ktp.

Similan solvon mi preferus por la sciencoj kun grekaj nomoj (char lau
la 15-a regulo mi NE malamikas autisme kontrau la grekaj radikoj EN LA
SCIENCOJ, ne nur char ilin prenis tiukampe multaj lingvoj en la mondo,
ne nur hindeuropaj, sed aparte char la angla kiel fakta internacia
lingvo de la scienco diskonigas ilin chie): ekz. *biologo = biology,
kaj el tie produkti chiujn necesajn derivajhojn : *biologisto, ktp.

Jam antaue mi esprimis chi tiun ideon chi tie, kaj oni tuj kondamnis
ghin char en iu antaua oficiala aldono oni jam akceptis tion au
aliion. Nu jes, m scias ke ni havas pli ol 120 jarojn de aktiva,
"plibeliga" okcidentigo de Esperanto, kiu foje farighas vere nauza.

José Antonio Vergara

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

José Antonio Vergara

unread,
Apr 17, 2010, 10:28:27 AM4/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
jen ghustigita versio de mia mesagho (mankis iu akuzativo) :

Renato :
> Alia propono povus esti pli revolucia kaj uzi "arĥitekt-" kiel la bazan
> radikon por la tuto.

Mi TRE shatas la revolucian proponon de Renato !!

"arĥitekt-o" la arto, ""arĥitekt-isto" la fakulo.

Fakte mi pensis similan solvon por alia problemo : kun Johans Derks ni
havis antau nelonge babiladon pri iom simila temo, nome la problemo ke
en niaj europaj lingvoj ekzistas la diable duradika paro
"demokrat-o/demokrati-o", sed tio miskreas la impreson ke en nia
supozate regula lingvo ekzistus la pseudofinajho "-io", kun aliaj
harstarigaj mizerajhoj : chin-o/Chin-i-o; biolog-o/biolog-i-o; ktp.
Tial mi i.a. farighis ujisto.

Mi do ankau pensis ke kiel baza principo ke ekzistu nur unu radiko en
planlingvo tia, kia Esperanto, kaj ke plej bone estus ke la baza

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2010, 11:13:27 AM4/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
Mi TRE shatas la revolucian proponon de Renato !!

"arĥitekt-o" la arto, ""arĥitekt-isto" la fakulo.
  
Ankaŭ mi ŝatus ĝin, sed mia impreso estas, ke malmultaj pretus akcepti ĝin. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 17, 2010, 5:49:25 PM4/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/04/2010 14:43, Anna Lowenstein skribis:

Mi ne povas doni solvojn, sed nur iom pli pensigi pri la problemo.

Mi iom pripensis la problemon. En la nederlanda ekzistas vorto "bouwkunst" (konstruarto) apud "bouwkunde" (konstru-scienco aŭ -teĥniko). Logika derivo de "bouwkunst" en la nederlanda estus "bouwkunstenaar" (konstruartisto), analogie kun "kunst --> kunstenaar" (arto --> artisto).Tu vorto ne estas uzata en la nederlanda, sed estus normale uzebla en Esperanto . La vorto "bouwkundige" ja estas uzata, oni povus traduki ĝin per "konstru-sciencisto aŭ -teĥnikisto".

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Apr 17, 2010, 4:57:19 PM4/17/10
to la bona lingvo
Mi malkovras vian proponon kiam mi volis sendi tiun ĉi:
La ideo teorie plezurigus min, se mi ne scius ke : Arĥi’tekt’o, la
vorto greketimologie signifas proksimume : la estra laboristo
(konstruisto).
Ĉu simplajn vortojn kiel : Konstru’projekt’ad’o,
konstru’projekt’ist’o, oni povus uzi ?
Ĝis, Pjer
> Subscription settings:http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Anna Lowenstein

unread,
Apr 18, 2010, 6:24:26 AM4/18/10
to la-bona...@googlegroups.com

Tio estas tre bona kaj bela solvo. Tiel oni ne tuŝus la Fundamentan vorton ”arĥitekturo”, sed simple lasus ĝin flanke por krei eĉ pli esperantecan solvon!

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 17 aprile 2010 23.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Arkitektur-o

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2010, 6:42:21 AM4/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer kaj Leo! Mi kredas, ke vi trovis la ĝustan vojon por preteriri la duecon de
"arkitekt/arkitektur".
"Konstru-projektisto" de Pjer ŝajnas tute ĝusta.

Por solvi la problemon [kiu estas tre vasta en Esperanto] ni komencu de ĉi tiu radiko.

Kiel oni diras en la japana, ĉina, vjetnama, kaj  aliaj lingvoj  "arĥitekt-" kaj "arĥitektur-"?

En la araba la radiko estas 'MR (konstrui). Arĥitekto estas  mi'mar  =  konstruisto kaj arĥitekturo  fann al-i'mara = arto  de konstruado.

Amike

Renato

Masako TAHIRA

unread,
Apr 18, 2010, 11:07:10 AM4/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/18 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Dankon, Pjer kaj Leo! Mi kredas, ke vi trovis la ĝustan vojon por preteriri
> la duecon de
> "arkitekt/arkitektur".
> "Konstru-projektisto" de Pjer ŝajnas tute ĝusta.
>
> Por solvi la problemon [kiu estas tre vasta en Esperanto] ni komencu de ĉi
> tiu radiko.
>
> Kiel oni diras en la japana, ĉina, vjetnama, kaj  aliaj lingvoj  "arĥitekt-"
> kaj "arĥitektur-"?
>
> En la araba la radiko estas 'MR (konstrui). Arĥitekto estas  mi'mar  =
> konstruisto kaj arĥitekturo  fann al-i'mara = arto  de konstruado.
>
> Amike
>
> Renato

En la japana la radiko estas "kencxiku" (konstruo).
"arkitekto"=kencxiku-ka (profesiulo),
"arkitekturo"=1) kencxiku-jxucu (arto, tekniko),
=2) kencxiku-gaku (scienco),
=3) kencxiku-joosxiki (stilo).

Masako

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2010, 11:14:23 AM4/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:

En la japana la radiko estas "kencxiku" (konstruo).
"arkitekto"=kencxiku-ka (profesiulo),
"arkitekturo"=1) kencxiku-jxucu (arto, tekniko),
=2) kencxiku-gaku (scienco),
=3) kencxiku-joosxiki (stilo).
  
Dankon, Masako! La japana subtenas utiligon de la radiko "konstru-".

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Apr 21, 2010, 9:03:46 AM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/17 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Je la teoria nivelo mi konsentas kun Francisko. Je la praktika nivelo mi opinias, ke estas neniu espero, ke iu ajn iam uzos la vorton “arh’itekturisto”.

     Mi tre mirus, se montrighus, ke tiu vorto ne estas uzata de aliaj, ol mi.
      Tamen ankau mi supozas, ke estos pli facile trovi multajn citajhojn kun "arhhitekt/o" (au "arkitekt/o"). Tion klarigas la emo ne pensi en tiu lingvo, kiun oni estas uzanta, sed senpripense cherpadi el ia alia lingvo. Sekve, tio pli multon sciigas pri iuj aliaj lingvoj, ol pri Esperanto.

 “Arkitekto” apartenas al la 3a OA, kaj povus estis ekirpunkto por aliaj derivaj’oj.

     Pro la kunpushigho kun la Fundamenta "arhhitektur/o", la enmeto de "arhhitekt/o" en la Trian Oficialan Aldonon ne igas tiun lastan vorton pli akceptebla en la lingvo internacia : ghi nur igas la enmetintojn malpli indaj je la nomo "Esperantistoj". Kion la Akademio decidas malkonforme al la Fundamento, tio estas plene senvalora kaj kvazau ne okazinta.
 
Aliflanke, kiam temas pri nomoj de sciencoj kaj similaj abstraktaj konceptoj, normale la radiko esprimas la nomon de la scienco mem, ne la nomon de ties praktikanto.
     Tio estas argumento favora al radiko "arhhitektur/", ne al radiko "arhhitekt/". La paro "arhhitektur/(ist/)o" estas el tiu vidpunkto same "normala", kiel "scienc/(ist/)o", "art/(ist/)o", "histori/(ist/)o" k. m. a.
      Cetere, la menciata "normaleco" eble estas pridisputinda. Ofte la baza vorto estas nek nomo de la scienco, arto, k. s., nek nomo de la homo tiun praktikanta, sed verbo indikanta chi ties faradon : "skulpt/i", eble "desegn/i", eble "kant/i", "konstru/i", "traduk/i"... Tamen eble ne pro hazardo la "sciencoj" (kontraue al artoj, tehhnikoj k. s.) emas konformighi al la opinio de Anna.
 
Ekzemple Scienco, Arto, Historio, Muziko, Desegno, Skulpti. Mi ne povas pensi pri alia ekzemplo, en kiu oni ekiras de la nomo de la praktikanto, kaj de tiu formas la nomon de la scienco. (La fakto, ke mi mem ne povas pensi pri ekzemplo, ne malhelpos aliajn fari tion!)
 
     CHu "inghenier/" ne estas tia kontraua ekzemplo ?

Vi rimarkas, ke la radiko Skulpt- estas malsama ol la aliaj. Fakte, kion signifas la vorto ”Skulpto”? PIV donas ”skulptisto”, ”skulptado” ktp, sed ne ”skulpto”. Kaj sube mi ja trovas la Zamenhofan vorton ”skulpturo”, sed bons’ance tio ne estas Fundamenta kaj neniam estis oficialigita – malkiel ”arh’itekturo”, bedau’rinde.

     Apud "arhhitektur/o", "skulptur/o" unuavide shajnus normala (atentu la finajhon "us" !). Pro la Fundamenteco de "skulpt/i",oni tamen jam de pli ol cent jaroj ech ekpensi ne povas pri ebleco de vorto "skulptur/o" en Esperanto, krom, eble, se kun signifo ne devenigebla el tiu de "skulpt/i". Sed mallonga repripenso komprenigas, ke la paraleleco inter "skulpt(ur)/" kaj "arhhitekt(ur)/" estas nur shajna kaj erariga. Skulptisto skulptas per skulptilo kaj iuj aliaj iloj, tiel farante skulptajhon. Kun "arhhitekt/" (au kun "arhhitektur/" !) anstatau "skulpt/" la jhusa frazo ighus sensenca au, plej milde, malfacile komprenebla kaj maloftege bezonata.

Ne estas kialo, kial la vorto ”arkitekto” au’ ”arh’itekto” rilatu al la homo anstatau’ la scienco, krom la influo de la naciaj lingvoj.

      Tiu vorto (greke "arkhitektoon" <arkhitekto on> [lauvorte "chefcharpentisto"], latine "architectus" <ark(h)itecktus>, france "architecte" <arshitekt'>...) dekomence, jam de jarmiloj nomas fariston, kaj neniam ajn ghi nomis faradon.
     Argumento pli forta
kaj suficha favoranta "arhhitektur/o"-n  estas chi ties Fundamenteco.                                                                        .

[...]

 Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 17 aprile 2010 14.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Arkitektur-o

 Francisko:
>> arkitekt-o [3oa] = arĥitektur-ist-o

> Nepre tiel estu !

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
Apr 21, 2010, 10:14:17 AM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/17 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Renato :

> Alia propono povus esti pli revolucia kaj uzi "arĥitekt-" kiel la bazan
> radikon por la tuto.

Mi TRE shatas la revolucian proponon de Renato !!

"arĥitekt-o" la arto, ""arĥitekt-isto" la fakulo.
     Pri tio vidu tion, kion mi jhus skribis reagante al la mesagho de Anna !

Fakte mi pensis similan solvon por alia problemo : kun Johans Derks ni havis antau nelonge babiladon pri iom simila temo, nome la problemo ke en niaj europaj lingvoj ekzistas la diable duradika paro "demokrat-o/demokrati-o", sed tio miskreas la impreso ke en nia supozate regula lingvo ekzistus la pseudofinajho "-io", kun aliaj harstarigaj mizerajhoj : chin-o/Chin-i-o; biolog-o/biolog-i-o; ktp.
     Indas chiun el tiuj formoparoj au el ties serioj ("[...]krat(i)/", "[...]log(i)/", ...) aparte  pristudi. En pli multaj okazoj la baza vorto en tiuj lingvoj, el kiuj ili venas, estas tiu sen i, tamen ne che la landonomoj.
     Pravas Jozefo Antonio, ke ni devas kontraubatali shajnan ekaperon de sufikso "i/", kia en Esperanto ne eblas. Sed en paroj similaj al "arhhitektur/o",
"arhhitektur/ist/o" au "demokrati/o", "demokrati/an/o" oni tian "i/" ne vidas..
     Ni dume pro la demandoj pri la i en
"demokrat(i)/o" ne forgesu, ke la preferinda vorto supozeble estas "popol/reg/ad/o".
 
Tial mi i.a. farighis ujisto.
     Preferado al "uj/" por fari landonomon el landanonomo au kreskajhonomon el nomo de frukto (au floro) estas nepra, char konforma al la Fundamento. Sed el tio nenio nepre sekvas pri aliaj formoparoj.
 
Mi do ankau pensis ke plej bone estus ke la baza radiko estu la plej mallonga, sed signifanta NE la homon sed la abstraktan nocion :

ekz. *demokrato = democracy, kaj el tiu baza radiko produkti la
necesajn : demokratano, demokratulo, demokratema batalanto,
pordemokrata strebanto, maldemokrata shtato, ktp.

Similan solvon mi preferus por la sciencoj kun grekaj nomoj (char lau la 15-a regulo mi NE malamikas autisme kontrau la grekaj radikoj EN LA SCIENCOJ, ne nur char ilin prenis tiukampe multaj lingvoj en la mondo, ne nur hindeuropaj, sed aparte char la angla kiel fakta internacia lingvo de la scienco  diskonigas ilin chie): ekz. *biologo = biology, kaj el tie produkti chiujn necesajn derivajhojn : *biologisto, ktp.

Jam antaue mi esprimis chi tiun ideon chi tie, kaj oni tuj kondamnis ghin char en iu antaua oficiala aldono oni jam akceptis tion au aliion. Nu jes, m scias ke ni havas pli ol 120 jarojn de aktiva, "plibeliga" okcidentigo de Esperanto, kiu foje farighas vere nauza.
     Ni strebu nek al "okcidentigo" nek al  "malokcidentigo" de Esperanto, sed al Esperantigo de ghi.
     Kiam mankas al ni tauga kunmetajho, ni uzu la indikojn de la Regulo 15-a. Tiu ne rajtigas al sistema kripligado de la fontalingvaj formoj. La dua parto de tiu regulo instigas nin, ke ni ne prenu en Esperanton pli ol unu radikon por chiu vortofamilieto.




--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
Apr 21, 2010, 10:49:53 AM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
     En miaj antauaj kontribuoj chi-temaj mi konsideris nur la demandojn pri "arhhitekt(ur)/o" kaj aliajn simile priformajn demandojn. Mi konsentas, ke ankau kunmetajhoj kun "konstru/", imite al la la lingvoj nederlanda, araba, japana, hungara kaj aliaj estas priatentindaj.
     I
ndas ekhavi precizan komprenon pri la diversaj metioj iel ligitaj al konstruado kaj konstruplanado. Povus esti, ke montrighos el tiu vidpunkto utilaj samtempe  "arhhikekt/o" kaj "konstru/plan/ist/o" au io simila.
     Alispeca demando estas, chu en okazo de plena samsignifeco estas au ne estas bone rekomendi apud Fundamentan radikon iun ajn novajhon, ankau se konsistantan en kunmetajho el Fundamentaj vorteroj. Mi emas al nea respondo, au, almenaue, al tio, ke fortradukon de Fundamentaj vorteroj ni ne proponu nun (kun eblaj esceptoj por nepraj akcidentaj eraroj en la Fundamento : "deino", "firm/" kaj "
firm/", "trik/" kaj "trikot/"...).


2010/4/18 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Masako:

En la japana la radiko estas "kencxiku" (konstruo).
"arkitekto"=kencxiku-ka (profesiulo),
"arkitekturo"=1) kencxiku-jxucu (arto, tekniko),
=2) kencxiku-gaku (scienco),
=3) kencxiku-joosxiki (stilo).
  
Dankon, Masako! La japana subtenas utiligon de la radiko "konstru-".

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 21, 2010, 11:52:46 AM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis:

> Ni strebu nek al "okcidentigo" nek al "malokcidentigo" de Esperanto,
> sed al Esperantigo de ghi.
> Kiam mankas al ni tauga kunmetajho, ni uzu la indikojn de la Regulo
> 15-a. Tiu ne rajtigas al sistema kripligado de la fontalingvaj formoj. La
> dua parto de tiu regulo instigas nin, ke ni ne prenu en Esperanton pli ol
> unu radikon por chiu vortofamilieto.

Jes, instigas, sed ghi tute ne malpermesas preni pli ol unu
radikon por chiu vortfamilieto. Certe estas pli Esperantece,
kiom eble formi multajn vortojn el unu sola baza radiko, sed
tute ne estas kontrau-Fundamente preni pli ol unu radikon.
En la Fundamento mem estas okazoj de pli ol unu baza radiko,
ekzemple DIPLOMAT/ kaj DIPLOMATI/.

Do, oni ne uzu tro fortajn vortojn, kiam oni pledas ekzemple por
"arhhitekturisto" anstatau "arhhitekto". La unua ja povas esti
pli bona, sed la dua ne estas kontrau-Fundamenta, nek malebla,
nek forte kondamninda. Sekve "oficialigado" de radikoj kiel
ARHHITEKT au ARKITEKT/ ne estas kontrau-Fundamenta.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Andreas Kueck

unread,
Apr 21, 2010, 2:55:45 PM4/21/10
to la bona lingvo
On 21 Apr., 16:14, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

>  Ni strebu nek al "okcidentigo" nek al  "malokcidentigo" de Esperanto,
> sed al Esperantigo de ghi.

Mi konsentas.

> Kiam mankas al ni tauga kunmetajho, ni uzu la indikojn de la Regulo
> 15-a.

Mi konsentas.

> Tiu ne rajtigas al sistema kripligado de la fontalingvaj formoj.

Bonvole donu ekzemplojn de tia kripligado.

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2010, 3:21:32 PM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Alispeca demando estas, chu en okazo de plena samsignifeco estas au ne estas bone rekomendi apud Fundamentan radikon iun ajn novajhon, ankau se konsistantan en kunmetajho el Fundamentaj vorteroj. Mi emas al nea respondo, au, almenaue, al tio, ke fortradukon de Fundamentaj vorteroj ni ne proponu nun (kun eblaj esceptoj por nepraj akcidentaj eraroj en la Fundamento : "deino", "firm/" kaj " firm/ ", "trik/" kaj "trikot/"...).

Mi volonte vidos proponojn de vi pri linioj por tiuj vortoj de la Fundamento ne jam registritaj en niaj listoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2010, 4:05:38 PM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
instigas, sed ghi tute ne malpermesas preni pli ol unu
radikon por chiu vortfamilieto.
La instigoj de la Fundamento estas ordonoj pro Francisko kaj mi.

En la Fundamento mem estas okazoj de pli ol unu baza radiko,
ekzemple DIPLOMAT/ kaj DIPLOMATI/.
Certe, sed ŝajnas al mi iom troe, bazigi la tutan liston de geografo/geografio, biologo/biologio, kaj tiel eŭrope plu senfine, sur unu frazo de la Fundamento "Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem."


Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2010, 4:31:58 PM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, la ĝusta frazo estis:

La instigoj de la Fundamento estas ordonoj por Francisko kaj mi.
Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Apr 22, 2010, 3:52:32 AM4/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus rigardis la Universalan Vortaron en la Fundamento, kaj mi ne kredas, ke la duobla uzo de “firm/” estis neintenca. La substantiva linio estas presentita kiel aparta derivaĵo sub la kapvorto, aŭ pli precize la kapradiko, firm’.

      

        firm'        ferme, compacte | firm | fest | плотный | staly, mocny.

    

                  firm'o                  raison (de commerce), enseigne | firm | Firma | фирма | firma.

 

La ensalto estas uzata, kiam temas pri derivaĵo de la supra radiko.

Per tio mi ne volas argumenti, ke la uzo de la sama radiko estas dezirinda. Mi nur volas atentigi, ke verŝajne ne temas pri eraro.

 

Same pri trik/ kaj trikot/. Certe estas eraro en la angla traduko, kiu videble estis farita de iu, kiu apenaŭ konis la anglan.

 

        trik'        tricoter | knit | stricken | вязать (чулки) | robić pończochy.

 

        trikot'        tricot | cudgel, knit | Tricot | трико | trykot.

 

Sed ĉu estas kialo por supozi, ke la listigo de du radikoj estis eraro?

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 21 aprile 2010 21.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Fundamentaj vortoj kun eraroj lau Francisko (estis: Arkitektur-o)

Anna Lowenstein

unread,
Apr 22, 2010, 4:00:06 AM4/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko skribis:

     Alispeca demando estas, chu en okazo de plena samsignifeco estas au ne estas bone rekomendi apud Fundamentan radikon iun ajn novajhon, ankau se konsistantan en kunmetajho el Fundamentaj vorteroj.

Kial ne, se ankaŭ la anstataŭaĵo konsistas nur el Fundamentaj radikoj? Vi ŝajnas postuli, ke neniu uzu kunmetaĵon, se jam ekzistas preta vorto por la sama koncepto. La uzo de tiaj kunmetaĵoj estas esenca kvalito de Esperanto: tial la lingvo estas riĉa, fleksebla kaj esprimkapabla sen la enkonduko de novaj radikoj.

 

Anna

 

2010/4/18 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Masako:



En la japana la radiko estas "kencxiku" (konstruo).
"arkitekto"=kencxiku-ka (profesiulo),
"arkitekturo"=1) kencxiku-jxucu (arto, tekniko),
=2) kencxiku-gaku (scienco),
=3) kencxiku-joosxiki (stilo).
  

Dankon, Masako! La japana subtenas utiligon de la radiko "konstru-".



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Andreas Kueck

unread,
Apr 22, 2010, 11:32:03 AM4/22/10
to la bona lingvo
On 22 Apr., 09:52, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

> mi ne kredas, ke la duobla uzo de “firm/” estis neintenca.

Same pri mi. Tial, por esprimi la germanan "Firma", mi klopodas eviti
"firmao" kaj uzi "firmo". Lau mi la radiko de "firma'o" estas formo
nova al la Fundamenta radiko de "firm'o'" kaj tial bezonas ian aprobon
(almenau deklaritan toleron) fare de la Akademio (lau la 8-a alineo de
la Antauparolo al la Fundamento).

Ekzemploj de Akademiaj tolerdeklaroj de formoj novaj estas tiuj pri la
ne-oficialaj "dekor'i" kaj "konvers'i": Iliaj radikoj estas formoj
novaj al la oficialaj radikoj de "dekoraci'o" kaj "konversaci'o" (Oka
Oficiala Aldono al la Universala Vortaro:
http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html ).

(Mi scias, ke pri tiaj "launormajhoj" fajfas iuj esperantistoj. Ili
kontestas la ekziston de tiaj normoj por Esperanto kaj la pravigon de
tiaj Akademiaj deklaroj ktp. Sed eble ja kunlegas aliaj esperantistoj,
kiuj emas alighi al tiu chi lau mi ghusta maniero vidi kaj pritrakti
la aferon.)

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Fra Simo

unread,
Apr 22, 2010, 1:01:30 PM4/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/21 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

Fra Simo skribis:

    Ni strebu nek al "okcidentigo" nek al  "malokcidentigo" de Esperanto,
sed al Esperantigo de ghi.
    Kiam mankas al ni tauga kunmetajho, ni uzu la indikojn de la Regulo
15-a. Tiu ne rajtigas al sistema kripligado de la fontalingvaj formoj. La
dua parto de tiu regulo instigas nin, ke ni ne prenu en Esperanton pli ol
unu radikon por chiu vortofamilieto.

Jes, instigas, sed ghi tute ne malpermesas preni pli ol unu
radikon por chiu vortfamilieto. Certe estas pli Esperantece,
kiom eble formi multajn vortojn el unu sola baza radiko, sed
tute ne estas kontrau-Fundamente preni pli ol unu radikon.
En la Fundamento mem estas okazoj de pli ol unu baza radiko,
ekzemple DIPLOMAT/ kaj DIPLOMATI/.
 
    Oni efektive legas en la Ekzercaro (§-o 32-a, frazo 3-a) la jenon :

Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi
diplomato
Tion oni povas rigardi apoga al la starpunkto de Bertilo. Tamen estas tie asertite, ke la normala vorto estas "diplomati/ist/o", ne "diplomat/o". La paragrafo 32-a celas  komprenigi la sufikson "ist/". La jhus cititaj vortoj celas igi tiun sufikson pli klara al homoj havantaj en siaj naciaj lingvoj vortoparojn similajn al."diplomati/o", "diplomat/o". Ili ne celas instigi, ke oni uzadu en Esperanto multajn radikoparojn anstatau vortoparojn similajn al "fizik/o",  "fizik/ist/o", au al "diplomati/o", "diplomati/ist/o".
     Mi opinias, ke ne senintence
"diplomat/(o)" aperas nek en la postparagrafa vortotabelo, nek en la Universala Vortaro.
.
Do, oni ne uzu tro fortajn vortojn, kiam oni pledas ekzemple por "arhhitekturisto" anstatau "arhhitekto". La unua ja povas esti
pli bona,
    Espereble ni, anoj de "la-bona-lingvo", chiuj konsentas,ke chi tiu grupo devas rekomendadi la pli bonajn dirmanierojn, ne la malpli bonajn. Same devus esti pri aliaj konsilodonantoj, unuavice pri la Akademio de Esperanto.
     Propra shato au malshato al iuj radikoj neniun homon rajtigas anstatauigi iun radikon (au alispecan vorteron) enmetitan en la Universala Vortaro per io alia. En unu el la Lingvaj Respondoj (kiun senlibre mi ne povas nun retrovi) aperas, kiel ekzemplo de tia kontrau-Fundamenta kaj ne-akceptebla konduto, anstatauigo
(se mi ghuste memoras) de "ship/o" per "nav/o". Anstatauigo de  "arhhitektur/ist/o" per "arhhitekt/o" nur apenaue, se iom ajn, estus malpli ne-akceptebla kaj kondamninda.
sed la dua ne estas kontrau-Fundamenta, nek malebla,
nek forte kondamninda. Sekve "oficialigado" de radikoj kiel
ARHHITEKT au ARKITEKT/ ne estas kontrau-Fundamenta.
 
[Mia posta alineajho jhus akcidente malaperis pro unu strangajho de "gmail". Tempo mankas al mi por rea skribado.]



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2010, 2:05:28 PM4/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas (kaj Anna):
Tial, por esprimi la germanan "Firma", mi klopodas eviti
"firmao" kaj uzi "firmo". Lau mi la radiko de "firma'o" estas formo
nova al la Fundamenta radiko de "firm'o'" kaj tial bezonas ian aprobon
(almenau deklaritan toleron) fare de la Akademio (lau la 8-a alineo de
la Antauparolo al la Fundamento).
Bone. Se ĝi ne jam estis oficialigita ni povas proponi oficialigi ĝin.

Mi ne scias, kial aperas tiuj du signifoj por la sama radiko 'firm-', sed mi trovas la aferon malkonvena kaj mala al tio, kion oni faris pri aliaj radikoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages