Fw: OT Re: Kiel noti la prononcon?

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 24, 2008, 9:14:36 AM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

From: "Fra Simo"

>Mia demando ne estis pri la efektiva elparolo de "*Wim*", sed
>pri la maniero tiun noti por supozate unulingvaj Esperantistoj
>per nur la Esperantaj literoj.

Ne eblas. La nederlanda W estas ie inter esp-a V kaj U-hoketo
(en la flandra iom pli proksime al la U-hoketo), dum la NL-a I
estas kiel en la angla (en la flandra pli proksima aw ecx
identa al la esp-a I)

> Konsiderante, ke en Esperanto ne eblas vortokomenca nek
> silabokomenca <*ŭi*>,

esperanto ne havas esceptojn, escepte de la komenca litero,
kaj al tiu escepto ekzistas la esceptoj Watto kaj Westo...

Cetere la singularo de ****-oj estas ****-o, escepte de se komencas per
"ge-"....

> Venas al mi, ke la malplej malbona maniero eble estus <*uim'*>
> (kun sensupersigna "*u*", posta "*i*", posta "*m*" kaj , por ke la
> akcento restu en la ghusta loko, fina apostrofo),

kial fari dusilabajxon el unusilabajxo? Apenaw iu fromagxkapulo
rekonus la vorton "oe-iem" kiel nomo "Wim"


From: "Leo De Cooman"
>Francisko skribis:
>> (Interkrampa demando, pro tio, ke Leo mencias la flandrecon : chu
>> tiu nomo estas alie elparolata lau la holanda kutimo, ol lau la flandra
?)

[foje flandroj/belgoj/holandanoj malprave nomas cxiujn
nederlandanojn holandano...]

> Pri la prononco: ĝi estas la sama en flandrujo kiel en Nederlando. La i
> estas mallonga, "longa" i estas skribata "ie" en la nederlanda kaj tiu
"ie"
> kongruas kun la esperanta i. Ekzemple "vier" (kvar) prononciĝas kiel la
> Esperanta "vir" (kvankam la daŭro de la i estas iom pli longa en la
> nederlanda)

kaj ne forgesu ke en la nederlanda nederlanda, la V ofte sonas ekzakte
aw preskaw kiel F....

[ mi indikis per "OT", ke estas ekstertemajxo cxi liste ]

gxis, Ronaldo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages