Ĉi tiu vortaro malsamas al aliaj vortaroj kiel PIV kaj ReVo ĉefe per tio, ke ĝi celas doni al la legantoj pli vastajn informojn pri la uzindeco kaj lingvostila nivelo de unuopaj radikoj kaj kunmetaĵoj. Tiel la legantoj ne nur ekscios kion signifas iu vorto, sed ankaŭ ĉu indas mem uzi ĝin, kaj kian stil-efikon povas doni uzo de tiu vorto.
Por taksi uzindecon de vortoj necesaj iuj principoj, laŭ kiuj oni taksu tion. Precipe la novradikoj bezonas apartan atentonj: ni opinias, ke oni devas distingi inter vortoj, kiuj aperas kaj tute enradikiĝas (kiel "bito"), kaj vortoj, kiujn unuopaj verkistoj uzas, dum la plejmulto de la esperantistaro tute ne konas ilin (kiel "hida" anstataŭ "malbel(eg)a"). Vortaroj devas marki tiun diferencon (kiun ekzemple PIV tute ignoras).
Jen la principoj laŭ kiuj ni laboras:
La evitindajn radikojn kaj vortojn ni ja mencias, sed markas ilin per la signo "(evitinda)" (aŭ foje eĉ "(evitenda)"), por ke la uzantoj povos informiĝi pri tio, ke ili estas evitindaj. Do ni ja kolektos ĉiajn radikojn (do la vortaro povus iam enhavi pli da radikoj ol PIV), sed ni malrekomendos multajn el ili pro la ĉi-supre menciitaj principoj.
Mi preferus ekzemplon de vorto, kiu ne estas oficiala kaj por kiu oni ghis nun ne trovis konvenan bonlingvan esprimon kaj kiu tute enradikighis: Kio pri "transistoro"?
- Mi nun kreas komputilan programon
Mi anoncas min kaj esperas havi tempon tiam, sed evidente ĉiuj aktivaj bonlingvuloj volos helpi.- Post tiu automata kopiado. . . Homoj pretaj helpi en tiu tasko jam nun povas anonci sin che mi, kvankam la tasko nur komencighos post la automata kopiado menciita chi-supre.
- Se iam SAT liberigus la kopirajton de PIV (lastatempe mi audis onidirojn ke tio povus okazi), ni devus sisteme trairi tiujn PIV-radikojn, kiuj ankorau ne estos en nia vortaro por lau-bezone marki ilian evitindecon. Post interkonsento pri tio, chu iu radiko estas evitinda au ne, ghi ankau aperu en nia vortaro.
Aldone, mi volas informi vin ke mi iom shanghis la vortumon de la "Principoj de la Bonlingva Vortaro", chefe por ke ili ne plu aspektu kiel atakoj kontrau chiuj, kiuj shatas PIV-on au alimaniere havas malsamajn ideojn al la niaj.
> devas distingi inter vortoj, kiuj aperas kaj tute enradikiĝas (kiel "bito"),
Tiu chi vorto jam estas oficiala. Mi preferus ekzemplon de vorto, kiu
ne estas oficiala kaj por kiu oni ghis nun ne trovis konvenan
bonlingvan esprimon kaj kiu tute enradikighis: Kio pri "transistoro"?
Intertempe mi konstatis, ke "transistoro" estas oficiala (do ankau nebona ekzemplo). Tial jen alia ekzemplo: "diodo".
> Tamen unu vorto, kiun mi
> elfosis el listo de ne-oficialaj radikoj en "La shtona urbo", estas "gapi",
> kaj almenau al mi ghi shajnas sufiche utila radiko por mencii ghin kiel
> bonan ekzemplon en la 'Principoj de la Bonlingva vortaro'. Mi tamen ne
> scias, chu estis iuj bonaj kialoj, pro kiuj la Akademio ne oficialigis ghin
> en la 9-a Oficiala Aldono (ghi ja oficialigis la plej multajn radikojn el
> tiu listo el "La shtona urbo").
Estis neniu aparta kialo. La vorto "gapi" ech ne estis menciita
en la diskutoj. Multegaj radikoj, kiuj eventuale povus esti tute
taugaj kandidatoj por aldono al la Universala Vortaro, tute ne
estis ech pripensitaj au menciitaj en tiu laboro.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Kara Marcos,
Vi skribis:
Estas tre malfacile trovi ne-oficialan ne-tehhnikan radikon, kiu tamen estas
uzinda (kaj mi iom dubas, chu vere necesas mencii ne-oficialan radikon kiel
ekzemplon, char la kunteksto tion ne neprigas). Tamen unu vorto, kiun mi
elfosis el listo de ne-oficialaj radikoj en "La shtona urbo", estas
"gapi", kaj almenau al mi ghi shajnas sufiche utila radiko por mencii
ghin kiel bonan ekzemplon en la
'Principoj de la Bonlingva vortaro'. Mi tamen ne scias, chu
estis iuj bonaj kialoj, pro kiuj la Akademio ne oficialigis ghin en la 9-a Oficiala Aldono
(ghi ja oficialigis la plej multajn radikojn el tiu listo el "La shtona
urbo").
Mi estas kortus’ita pro via afabla mencio de “La s’tona urbo”. Hodiau’ mi j’us finkontrolis la manuskripton de mia dua romano “Morto de artisto”, kiun mi sendos morgau’ al la eldonejo. Eble interesus vin jena alineo el la postparolo:
Tamen, tradukante mian romanon mi kelkfoje bezonis vorton, kiu neniam estis oficialigita. Ofte temis pri vorto jam vaste uzata kaj kun longa historio en la lingvo, kiu espereble baldaŭ ricevos oficialan sankcion de la Akademio. Mi ne enkondukis tiajn vortojn facilanime, sed nur post zorga pripensado. Jen listo de la neoficialaj vortoj uzataj en mia traduko de Morto de artisto, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel romaj moneroj, kalendaraj tagoj kaj simile.
Absido Agnoski Agordi Akanto Akvedukto Alianco Anĉovo Anheli Arogi Bigamio Brankardo Damni Damo Dekori Deprimi Ekzotika Elito Fascino Fatraso Faŭno Fekunda Fibulo Fiki Filtri Fluorito Galopi Gapi Grapolo Grunti Gvati Ĝenro Hasti Heĝo Heni Hisi Hororo Humuro Ibekso Inici Inkrusti Investi Ĵetono Ĵurio Kaco Kapriolo Kikero Klabo Kojonoj Kolapsi Koncipi Kulmino Kultivi Lanĉi Liki Lupeno Maŭro Okro Orlo Pavilono Perturbi Perversa Pigmento Pilĉardo Pluki Predo Prioritato Promocii Pugo Pulio Refreno Restaŭri Rivalo Skafaldo Snufi Stamfi Stolo Stuci Stufi Stumbli Sturmi Svarmi Ŝablono Ŝakto Ŝminko Tajdo Taŭzi Teamo Tentaklo Tiko Tinuso Trako Tranco Truko Turneo Vermiljono Vilao Vimeno Vori
Kore,
Anna
Estis neniu aparta kialo. La vorto "gapi" ech ne estis menciitaen la diskutoj. Multegaj radikoj, kiuj eventuale povus esti tute
taugaj kandidatoj por aldono al la Universala Vortaro, tute ne
estis ech pripensitaj au menciitaj en tiu laboro.
>> Estis neniu aparta kialo. La vorto "gapi" ech ne estis menciita
>> en la diskutoj. Multegaj radikoj, kiuj eventuale povus esti tute
>> taugaj kandidatoj por aldono al la Universala Vortaro, tute ne
>> estis ech pripensitaj au menciitaj en tiu laboro.
> Dankon pro la klarigoj de la Akademia laboro. Chu la Akademio publikigas
> almenau parton de siaj diskutoj, por ke ankau ne-membroj povu kompreni, kiel
> oni alvenis al certaj decidoj?
Ni efektive planis publikigi prezentojn de la problemoj, kiujn
ni renkontis. Sed tio ankorau ne okazis - precipe pro
tempomanko. La efektivaj diskutoj estis tamen tre vastaj
kaj kompleksaj, kaj tre malfacile publikigeblaj. Necesas
do resumi, kio estas simile malfacila...
La bazo por la elekto de kandidatoj por 9OA estis esploroj de
Sylla Chaves, kiuj interalie rilatis al aperoj en diversaj
listoj de oftaj vortoj, sed kiuj ankau enhavis iom da subjektivaj
elektoj. Anstatau provi longe kaj vane perfektigi tiun liston,
ni simple eklaboris surbaze de ghi neniel pretendante, ke temas
pri la plej traktindaj kandidatoj. Kredeble sekvontfoje la bazo
estos alia.
Mi nun aldonis "gapi" kaj "hardvaro" kiel bonan kaj malbonan ekzemplon al la "Principoj de la Bonlingva vortaro".
Kara Marcos,
[...] Eble interesus vin jena alineo el la postparolo:
Tamen, tradukante mian romanon mi kelkfoje bezonis vorton, kiu neniam estis oficialigita. Ofte temis pri vorto jam vaste uzata kaj kun longa historio en la lingvo, kiu espereble baldaŭ ricevos oficialan sankcion de la Akademio. Mi ne enkondukis tiajn vortojn facilanime, sed nur post zorga pripensado. Jen listo de la neoficialaj vortoj uzataj en mia traduko de Morto de artisto, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel romaj moneroj, kalendaraj tagoj kaj simile.
Absido Agnoski Agordi Akanto Akvedukto Alianco Anĉovo Anheli Arogi Bigamio Brankardo Damni Damo Dekori Deprimi Ekzotika Elito Fascino Fatraso Faŭno Fekunda Fibulo Fiki Filtri Fluorito Galopi Gapi Grapolo Grunti Gvati Ĝenro Hasti Heĝo Heni Hisi Hororo Humuro Ibekso Inici Inkrusti Investi Ĵetono Ĵurio Kaco Kapriolo Kikero Klabo Kojonoj Kolapsi Koncipi Kulmino Kultivi Lanĉi Liki Lupeno Maŭro Okro Orlo Pavilono Perturbi Perversa Pigmento Pilĉardo Pluki Predo Prioritato Promocii Pugo Pulio Refreno Restaŭri Rivalo Skafaldo Snufi Stamfi Stolo Stuci Stufi Stumbli Sturmi Svarmi Ŝablono Ŝakto Ŝminko Tajdo Taŭzi Teamo Tentaklo Tiko Tinuso Trako Tranco Truko Turneo Vermiljono Vilao Vimeno Vori
C’ar mi estas la homo, kiu aldonis “gapi” al la listo de neoficialaj vortoj aperintaj en “Morto de artisto”, mi aperigas kelkajn el la citaj’oj, en kiuj ili aperas. (Mi provas lau’eble doni la kuntekston.) Mi konsentas, ke en multaj el tiuj kuntekstoj mi povus uzi “rigardi” anstatau’ “gapi”. Sed lau’ mi “gapi” estas utila vorto, kaj mi ne vidas avantag’on eviti g’in. Cetere, mi ekdubas nun pri g’ia uzo en la antau’lasta citaj’o: “gapa bus’o”. Mi pensis pri homo, kiu vaste malfermas siajn okulojn kaj bus’on. Sed mi ne scias, c’u tio efektive estas la plej tau’ga kaj komprenebla vorto: temas pri roma tragedia masko. Aliflanke, kiun vorton mi uzu anstatau’ “gapa”, lau’ vi? (Tre g’ene, mi sendis la finan tekston g’uste hierau’ al la eldonejo. Kial c’i tiaj aferoj c’iam aperos iom tro malfrue?)
Anna
‘Estas ankaŭ ĉi tio,’ diris la mesaĝisto, kaj transdonis al mi malgrandan saketon el ledo. Mi elskuis la enhavon en mian mankavon. La ringo konsistis el mallarĝa ora bendo, en kiu estis muntita vico da verdaj gemoj. Ilia verdo ne estis la nebula verdo de kolorita vitro, sed intense klara kaj profunda, kiel trankvila malhela baseno en banejo subgrunda. Forgesante mian monduman pozon, mi gapis mire.
Mia alia najbaro turniĝis por rigardi min. Ankaŭ mi gapis al li, konsternite. Li havis amason da senordaj bukloj, kiujn li kreskigis sufiĉe longaj por kovri la frunton. Sed tion li ne faris pro la modo. Neniel eblus kaŝi la fakton, ke ĉi tiu homo estas brulmarkita.
‘Vi aspektas konfuzita, amiko mia. Eble mi devas klarigi al vi. Ĉi tio estas la akto de kampara bieno en Lanuvio. Ĝi estas via.’
Mi povis nur gapi al li. La ideo trafulmis mian menson, ke eble temas pri ia Saturnfesta ŝerco.
Faono ligis la ŝnureton ĉirkaŭ la volvaĵo, kiun li metis en mian manon, dum mi gapis al li kiel la idioto en farso. ‘Nu, jen ĝi,’ li diris, kaj fermis ĉirkaŭ ĝi miajn fingrojn, ĉar mi mem tute ne provis preni ĝin. ‘La vilao ne alportos al vi altan renton, bedaŭrinde, sed kun prudenta prizorgado ĝi devus enspezigi sufiĉe por kovri siajn proprajn kostojn kaj provizi vin per komforta hejmeto – fakte, ne tiom eta.’
Mi jam vizitis kamparajn domegojn, kiam oni mendis nin por ludi tie, do mi almenaŭ evitis la eraron gapaĉi kiel barbaro. Sed mi ne kutimis eniri per la ĉefa pordo, kaj cetere tio vekas emocion tre apartan, kiam oni rigardas elegantan kolonaron sciante, ke ĝi apartenas al oni mem.
…tiumomente ni aŭdis la unuajn mezurojn de malgranda kaŝita orkestro, kaj la kurteno malrapide malsupreniĝis por vidigi la scenejon. Aperis alta figuro, portante maskon kies angora esprimo kaj gapa buŝo indikis neelteneblan suferadon. Nekutime, la aktoro portis citron; ŝajne li intencis ludi mem sian akompanon. La orkestro eksilentis kiam li sonigis la enkondukajn akordojn. Nur kiam li ekkantis, mi rekonis la voĉon.
Dum la ses tagoj, kiam en Lanuvio soleniĝas la Festivalo de Junono la Savantino, oni povus preskaŭ imagi sin en Romo. Homamasoj svarmas tra la stratoj, oni ne trovas lokon en sia preferata trinkejo, kaj vizitantoj gape admiras la majestan statuon de Junono en ŝia brilkolora kaprofelo, interŝanĝante komentojn en la greka aŭ en aliaj, malpli rekoneblaj lingvoj.
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: giovedì 9 ottobre 2008
4.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re:
stato de la
Bonlingva Vortaro
C’ar mi estas la homo, kiu aldonis “gapi” al la listo de neoficialaj vortoj aperintaj en “Morto de artisto”, mi aperigas kelkajn el la citaj’oj, en kiuj ili aperas. (Mi provas lau’eble doni la kuntekston.) Mi konsentas, ke en multaj el tiuj kuntekstoj mi povus uzi “rigardi” anstatau’ “gapi”. Sed lau’ mi “gapi” estas utila vorto, kaj mi ne vidas avantag’on eviti g’in. Cetere, mi ekdubas nun pri g’ia uzo en la antau’lasta citaj’o: “gapa bus’o”. Mi pensis pri homo, kiu vaste malfermas siajn okulojn kaj bus’on. Sed mi ne scias, c’u tio efektive estas la plej tau’ga kaj komprenebla vorto: temas pri roma tragedia masko. Aliflanke, kiun vorton mi uzu anstatau’ “gapa”, lau’ vi? (Tre g’ene, mi sendis la finan tekston g’uste hierau’ al la eldonejo. Kial c’i tiaj aferoj c’iam aperos iom tro malfrue?)
La vorto GAPI lau mi ege taugas pro diversaj kialoj. Eble la plej grava estas, ke ghi tre bone ilustras la specialan rigard(ad)on per sia onomatopeeco:"gaa - pi". Audante la vorton, mi klare imagas la vaste malfermitajn okulojn kaj bushon. (La ghermanaj lingvoj vere trovis bonegan vorton por tio - gaffen, gape, ktp - ech estas opinioj ke la vorto parencas kun la angla "gap" - tre probable, mi dirus!). Do, Anna, ne koleretu tro pri vi, char vi jam fordonis vian presotan tekston. Mi subtenas vin.
Sendepende de la jhus dirito mi informas vin chiujn, ke mi havas sinoniman solvon en la maniko, kiun mi vershajne utiligos en mia unua ekdenuna poemo, kiu postulos tiun specialan rigardon: BUSHRIGARDI.
Amike
Tomajh
Francisko:
> Pri "*gap/*" mi ne memoras, sed mi suspektas, ke io kun
> "*rigard/*" taugos.
Supozeble la vorto devenas de la angla "gape" [gejp]. La unua traduko, kiun
mia angla-norvega vortaro donas de tiu vorto, estas "gape" [gá:pe]. Gxi
estas verbo derivita de "gap" [ga:p], kies baza signifo estas "fauxko". La
cxefa signifo de "gape" estas "largxe malfermi la busxon" (do dentistoj kaj
aliaj kuracistoj ofte diras tiun verbon kiel ordonon al pacientoj). Malnova
norvega-E-a vortaro tamen ne tradukas "gape" tiel, sed nur per "oscedi (de
enuo)". Revenante al la angla-norvega vortaro: gxi donas tri aliajn
tradukojn de "gape": la unua estas "oscedi", la dua estas "rigardadi kun
malfermita busxo", kaj la tria estas verbo, kiun unulingva norvega vortaro
klarigas kiel "senkomprene fiksrigardi kun malfermita busxo". Gxuste tiun
lastan signifon kovras, laux mia lingvosento, la E-a vorto "gapi".
Etimologie - ankaux en la angla, mi supozas - la malfermiteco de la busxo
pli gravas ol la stulteca rigardado; sed nun eble la rigardado pli gravas -
kvankam mi malfacile povas imagi, ke eblas gapi kun fermita busxo!
Otto
Francisko:
> Pri "*gap/*" mi ne memoras, sed mi suspektas, ke io kun
> "*rigard/*" taugos.
Supozeble la vorto devenas de la angla "gape" [gejp]. La unua traduko, kiun
mia angla-norvega vortaro donas de tiu vorto, estas "gape" [gá:pe]. Gxi
estas verbo derivita de "gap" [ga:p], kies baza signifo estas "fauxko". La
cxefa signifo de "gape" estas "largxe malfermi la busxon" [...]la tria estas verbo, kiun unulingva norvega vortaro
klarigas kiel "senkomprene fiksrigardi kun malfermita busxo". Gxuste tiun lastan signifon kovras, laux mia lingvosento, la E-a vorto "gapi".
Etimologie - ankaux en la angla, mi supozas - la malfermiteco de la busxo pli gravas ol la stulteca rigardado; sed nun eble la rigardado pli gravas - kvankam mi malfacile povas imagi, ke eblas gapi kun fermita busxo!
Lau tio oni eble povus traduki per : " (sen/kompren/e ) rigard/(eg/)i (kun mal/ferm/it/a bush/o) ", kun krampoj signifantaj, ke la interkrampajhojn oni povas laubezone enpreni au preerlasi.
Francisko:
Tamen ni laboras por normalaj homoj, por kiuj la tuta afero impresas iom terure.Lau tio oni eble povus traduki per : " (sen/kompren/e ) rigard/(eg/)i (kun mal/ferm/it/a bush/o) ", kun krampoj signifantaj, ke la interkrampajhojn oni povas laubezone enpreni au preerlasi.
Eble "mir-rigard-i" ankoraŭ havus ŝancon, sed ne io pli komplika.
gap-i = mir-e rigard-i, rigard-i kun mal-ferm-it-a bush-o, sen-kompren-e rigard-i
Kara Tomajh,
Dankon pro via kurag’igo pri “gapa bus’o”. Kaj tamen, ju pli mi pensas pri la esprimo, des pli mi dubas. Ec’ lau’ la difino en PIV (kiel prave atentigas Francisko) ne validas la ideo pri vaste malfermita bus’o. Se oni imagas, ke oni strec’as la okulojn kaj bus’on pro miro, tio c’iuokaze ne validas por tragedia masko.
Do, korektante nun la provaj’on, mi s’ang’as “gapa bus’o” al “vasta bus’o”.
Mi vidas, ke ankau’ la Fundamenta vorto “fau’ko” au’ “fau’ki” foje povus utili por doni tiun ideon, sed lau’ mi tio tamen enhavas negativan nuancon (pro la mensa bildo, kiun la vorto elvokas, de dang’era besto), kaj do c’i-kuntekste tiu vorto ne tau’gas.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Tomaž Longyka
Inviato: giovedì 9 ottobre 2008
22.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R:
(la bona lingvo) Re: stato de la Bonlingva Vortaro