Ngoc Lan

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:24:25 AM9/25/09
to °listo 'la bona lingvo'
Sinjorino Ngoc Lan el Vjetnamujo ĵus iĝis la 100-a listano de ĉi tiu listo!

Ni antaŭĝuas ŝiajn kontribuojn.

La unua demando por ŝi kaj Thu povus esti: kiel oni diras en la vjetnama la vorton "subsidiara" (en la franca "subsidiaire" -
Dans le droit de la Communauté européenne, le principe de subsidiarité ne s'applique qu'aux questions relevant d'une compétence partagée entre la Communauté et les États membres, qui posent fréquemment des problèmes d'attribution.)

Mi bedaŭras pro la iom abrupta demando. Ne sentu vian devigita respondi. Povas esti, ke tiu vorto ne estas uzata en la vjernama.

Amike

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 25, 2009, 4:29:31 AM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Gratulon al Ngoc Lan pro aliĝo kaj pro memorinda vico en la listo.
 
Sen esti kompetentulo, mi riskas alporti tiun informon, kiun mi ĉerpis el Legal Dictionary English-Vietnamese, Eldonejo Sociala Scienco, Hanojo 1997. (kun mia traduko al Esperanto)
 
subsidiary (adj):
phụ, phụ trợ, phụ thuộc, bổ trợ
tradukoj:
phụ /fu/: akcesora; malĉefa, aldona; ekstra; dependa; plia
phụ trợ /fu ĉo/: asista, helpa
phụ thuộc /fu thuok/: dependa. subordigita
bổ trợ /bo ĉo/: suplementa, helpa
 
Ekzemploj el la vortaro:
- subsidiary account - trương mục phụ, tài khỏan phụ: akcesora konto
- subsidiary coinage - tiền lẻ: moneroj, ŝanĝomoneroj
- subsidiary company - phân cục, công ty nhánh: sekcio (de ofico), branĉa kompanio.
- subsidiary payments - tiền trợ cấp: aldona salajro, salajra aldonaĵo, subvencio, monhelpo.
- subsidiary troops - quân trù bị: rezerva armeo.
 
Amike salutas,
Thu

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 4:59:45 AM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu!

La vjetnamaj ekzemploj estas tre instruaj.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages