patogen-a --> mal-san-ig-a
Amike
Renato
mi devas diri, ke la distingo ŝajnas al mi iom
subtila por normala parolanto.
La medicina lingvajho, kiel chiu alia faka lingvajho, ja foje neeviteble povas esti iom malklara al nefakuloj. La grekaj radikoj en biologio (=vivoscienco) kaj medicino estas utilaj kaj ech necesaj en la okcidentaj lingvoj, kaj ech neeuroplingvaj medicinaj fakuloj egale devas lerni ilin por legi la anglalingvajn artikolojn kaj librojn. Ghi estas la fakta internacia lingvo de tiuj sciobranchoj, kio estas ege maljusta por chiuj ceteraj lingvanoj, sed tiel estas.
Jose' Antonio
La medicina lingvajho, kiel chiu alia faka lingvajho, ja foje neeviteble povas esti iom malklara al nefakuloj. La grekaj radikoj en biologio (=vivoscienco) kaj medicino estas utilaj kaj ech necesaj en la okcidentaj lingvoj, kaj ech neeuroplingvaj medicinaj fakuloj egale devas lerni ilin por legi la anglalingvajn artikolojn kaj librojn. Ghi estas la fakta internacia lingvo de tiuj sciobranchoj, kio estas ege maljusta por chiuj ceteraj lingvanoj, sed tiel estas.
ni kiel Esperantistoj ja opinias ke estas maljusteco en la nuna lingva ordo. Se ni simple transprenas ĉiujn greklatinaĵojn sen aldonaj pripensoj en Esperanton, Esperanto apenaŭ plu estos ilo por ŝanĝi la lingvan situacion.
Mi certe ne estas ĝenerale kontraŭ greklatinaĵoj. Kelkaj certe estas bezonataj en la fakaj lingvoj. Sed oni nur singarde transprenu ilin en Esperanton, ĉiam pripensante pri la nepra bezono de tio.
En la kazo de "patogena", mi daŭre ne estas konvinkita, ke ĝi estas vere bezonata. Se ĝi signifas ne "malsaniga" sed "malsanestabliga" aŭ "malsankomenciga", ni proponu tiujn alternativojn anstataŭ (aŭ eble aldone al) la pli mallonga "malsaniga".
"Marcos Cramer" <marcos...@gmail.com> skribis:
>En la kazo de "patogena", mi daŭre ne estas konvinkita, ke ĝi estas vere
>bezonata. Se ĝi signifas ne "malsaniga" sed "malsanestabliga" aŭ
>"malsankomenciga", ni proponu tiujn alternativojn anstataŭ (aŭ eble aldone
>al) la pli mallonga "malsaniga".
Mi pensas, ke SSV ekzistas cxefe por cxiutaga uzo de Esperanto. Gxi ne
nepre limigas fakan uzon de Esperanto.
En etnaj lingvoj, brecxo inter faka lingvajxo kaj cxiutaga lingvajo
fojfoje faras grandan problemon. En lernejoj kaj gazetoj oni strebas
iom post iom anstatauxigi malfacilajn fakajn terminojn per pli facile
kompreneblajn esprimojn.
Mi ne deziras, ke fakuloj parolu inter si cxiam per SSV. Sed mi deziras,
ke fakuloj alparolu al nefakuloj nepre per SSV, kaj ke nefakuloj povu
aliri al necesaj informoj per SSV.
Sur tiu starpunkto mi konsentas kun ambaux opinioj.
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Mi daŭre ne komprenas la malsamon. La unua frazo estas klara por ni ambaŭ. Sed mi ne vidas kio ne estus ĝusta se oni diras "la malsaniga procezo komenciĝas ...". Se oni aldonas "procezo" tio temas ja klare ne pri la kapablo malsanigi sed pri la procezo de la malsanigado.
En ambaŭ frazoj "malsaniga" povus anstataŭi "patogena" ... Aŭ mi vere ne komprenas.
Kiel propono, ni aldonu tuj "malsaniga". Se iu elpensas frazon kie tio ne eblas mi volonte kunserĉos alternativon por tiu aparta signifo.
Eduardo.
mi ne vidas kio ne estus ĝusta se oni diras "la malsaniga procezo komenciĝas ...". Se oni aldonas "procezo" tio temas ja klare ne pri la kapablo malsanigi sed pri la procezo de la malsanigado.
La propono de Renato rilatas *NUR* la vorton "patogena". Tiu vorto signifas "tio kio povas okazigi malsanon" almenaŭ en la jenaj lingvoj (laŭ la menciotaj vortaroj):
angla (Cambridge [1])
franca (Larousse [2])
hispana (Real Academia Española [3])
Interesa estas ankaŭ tiu ĉi [4] listo (la ligilo iras rekte al "patogena") kiu enhavas fakajn kaj nefakajn kuracsciencajn nomojn kaj montras "malsaniga" kiel ĉefan nefakan esprimon (angle, germane, hispane, france, itale, portugale).
Pro tio mi sugestas ke ni alprenu la proponon de Renato, eble klarigante ke ne temas pri faka lingvo.
Amike, Eduardo.
Aŭ vidu ĉi tion: http://users.ugent.be/~rvdstich/eugloss/multi129.html#1283
[1] http://dictionary.cambridge.org/define.asp?dict=CALD&key=58047
[2] http://www.larousse.fr/dictionnaires/francais/pathogene
[3] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltGUIBusUsual?LEMA=patógena
[4] http://users.ugent.be/~rvdstich/eugloss/multi129.html#1283