Re: jet-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 20, 2009, 8:08:48 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
iu proponis "aerjxet-motoro". Nu, tiu law mi ne suficxe klaras, cxar
tio kion gxi jxetas malantawen por peli la aviadilon antawen law mi
ne estas *aero* (= gasmiksajxo el plimalpli 80% hidrogeno kaj
20% oksigeno), sed iu varmega gasmiksajxo kun konsiderinda
kvanto de i.a. karbondioksido. Ecx se oni malvarmigus gxin, mi ne
volus spiri gxin...
gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
Apr 20, 2009, 3:01:08 PM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

Tian "aeron" mi ankau ne riskus enspiri!
Sed tia motoro estus valorega! Gi produktus brulajon anstatau konsumi gin.
(= gasmiksajxo el plimalpli 80% hidrogeno kaj > 20% oksigeno) estas preskau
"knalgas" (la eksploda gaso, kiun oni produktas per elektrolizo de akvo
:-)

Kion vi dirus pri "gasjhet-motoro"?

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages