Mi supozas ke oni difinas antaŭ ol oficialigi kaj mi ŝategus povi kontroli tiujn
dokumentojn. Sed mi ne trovas ligilojn kaj oni indikas ke la oficialaj aldonoj
(krom la oka kaj naŭa) haveblas nur en formo de fotokopio.
Ĉu iu havas tiujn fotokopiojn aŭ povas ilin iel akiri por meti ilin en retejon?
Ĉu iu scias ĉu la Akademio planas disponigi tiujn gravegegajn verkojn baldaŭ?
Se ili disponigas la fotokopiojn en la reto mi certas ke multaj pretos
kunlabori por igi ilin tekstaj, kaj eĉ se neniu tekstigas ilin oni povos
pristudi la aferon el la fonto mem. Nuntempe disponigi tiujn fotokopiojn ne
devus esti tiel problema.
Legante la klarigojn pri la Akademia Vortaro[1] mi trovis trezoron, similan al
tio kion mi postulus de la Akademio: OLEO (Oficialaj lingvoelementoj de
Esperanto). Dankon Andreas Kueck! Mi rekomendas havi ĝin, ĝi elŝuteblas.
Amike, Eduardo.
[1] http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#OA1
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it