Surpizas min, ke ni ne havas linion por 'antidoto'.
Adam:
>Surprizas min, ke ni ne havas linion por 'antidoto'.
>Iom
hontige! PIV mem resendas al "kontraŭveneno"
Renato:
>Mi registris provizore:
>antidot·o → kontraŭ·venen·o, (foje en
ĝenerala senco) kurac·il·o
En figura senco, mi uzas “kontrauxrimedo”.
“Kuracilo” aspektas iom tro gxenerala.
Gxis
Antonio
En figura senco, mi uzas “kontrauxrimedo”.
(Scivole) Ĉu "kontraŭ-" eble anstataŭiĝas al "mal-" en "Kontraŭveneno" Kio estas "mala veneno"?
Antonio:Bone. Mi aldonas ankaŭ tion.En figura senco, mi uzas “kontrauxrimedo”.
"Kuracilo" estas tro ĝenerale ĉi-kaze, kaj do tute ne aperu. Por la figura senco ja multe pli taŭgas "kontraŭrimedo".
Marcos:Por mi tio estas en ordo. Adam, kiu estas la efektiva uzanto de "kuracilo" diru sian opinion."Kuracilo" estas tro ĝenerale ĉi-kaze, kaj do tute ne aperu. Por la figura senco ja multe pli taŭgas "kontraŭrimedo".
Mi ne vidas gravan diferencon, des pli kiam temas pri figura senco, do iu ajn aŭ ambaŭ estas en orde laŭ mi.