kuto

11 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Aug 13, 2012, 10:31:20 PM8/13/12
to la-bona-lingvo
Karaj,

Mi trovis la vorton kun la difino en PIV.
kut/o: Vestaĵo, kiun kavaliroj metadis super la kiraso.

Kiel vi opinias pri jena fortraduko?

kuto --> superkiraso, supervesto

Amike,

Vastalto

Anna Lowenstein

unread,
Aug 14, 2012, 1:52:29 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu temas pri vesto el normala ŝtofo, kies celo estis distingi la kavaliron? En la angla tio havis la nomon "Tabard" aŭ "Surcoat". Mi supozas, ke la du anglaj vortoj rilatas al malsamaj stiloj, kiuj estis uzataj en malsamaj historiaj periodoj.

Se mi devus verki pri kavaliroj, mi nomus tion "tuniko", aŭ pli precize "superkirasa tuniko".

Mi ŝatas ankaŭ la solvojn de Vastalto. "Superkiraso" sekvas la saman modelon kiel "subĉemizo", dum "supervesto" estas la malo de "subvesto". Sed ĉar la koncepto en nia tempo estas nekutima, mi ne certas, ĉu leganto tuj komprenus pri kio temas. En literatura teksto, jam enkondukinte la koncepton per pli longa esprimo, oni povus uzi tiujn pli koncizajn terminojn.

Anna



-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: martedì 14 agosto 2012 4.31
A: la-bona-lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) kuto
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2012, 2:55:31 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
|   Ĉu temas pri vesto el normala ŝtofo, kies celo estis distingi la kavaliron?
Ŝajnas el itala vortaro, ke origine "kuto" estis ĝermandevena vorto por normala vesto (tunik-forma). Poste ĝi iĝis speciala vorto por indiki la surveston de la kavaliroj. La vorto estas ankoraŭ uzata en la itala por la survesto (blanka, brodita) de katolikaj pastroj.
 |   En la angla tio havis la nomon "Tabard" aŭ "Surcoat". Mi supozas, ke la du anglaj vortoj rilatas al malsamaj stiloj, kiuj estis uzataj en malsamaj historiaj periodoj.
En la itala "cotta" kaj en la franca verŝajne "cotte".

|   Se mi devus verki pri kavaliroj, mi nomus tion "tuniko", aŭ pli precize "superkirasa tuniko".
Eble "surkirasa tuniko".

Mi ŝatas ankaŭ la solvojn de Vastalto. "Superkiraso" sekvas la saman modelon kiel "subĉemizo", dum "supervesto" estas la malo de "subvesto". Sed ĉar la koncepto en nia tempo estas nekutima, mi ne certas, ĉu leganto tuj komprenus pri kio temas. En literatura teksto, jam enkondukinte la koncepton per pli longa esprimo, oni povus uzi tiujn pli koncizajn terminojn.

Mi provas iun unuan linion:

kuto --> surkiraso, survesto, [mez-epok-a] sur(-kiras-a) vest-o/tunik-o

Amike

Renato

--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Vastalto

unread,
Aug 14, 2012, 4:10:16 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dankas pro viaj sugestoj.

"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> skribis:
>Ĉu temas pri vesto el normala ŝtofo, kies celo estis distingi la
>kavaliron?

Mi kredas, ke jes.

>En la angla tio havis la nomon "Tabard" aŭ "Surcoat". Mi supozas, ke la du
>anglaj vortoj rilatas al malsamaj stiloj, kiuj estis uzataj en malsamaj
>historiaj periodoj.

Verdire mi serĉis esperantan vorton samsignifan al la japana "ĝin-baori"
kaj trafis la vorton "kuto".
"Ĝin-baori" estas senmanika larĝa vestaĵo kun malfermita antaŭo ligita
per du ornam-ŝnuretoj, kiun portas altrangaj militistoj, en mezepoka
Japanio, super la kiraso por montri sian identecon. (Eble "milit-haoro"
laŭ PIV-aj vortoj.)

>Se mi devus verki pri kavaliroj, mi nomus tion "tuniko", aŭ pli precize
>"superkirasa tuniko".

Ĝi bone funkcias por eŭropstilaj "kutoj", sed bedaŭrinde, ne por japana
"ĝin-baori", kiu estas pli proksima al jako, ol al tuniko.

>Mi ŝatas ankaŭ la solvojn de Vastalto. "Superkiraso" sekvas la saman
>modelon
>kiel "subĉemizo", dum "supervesto" estas la malo de "subvesto".

Dankon pro viaj subteno kaj rimarkigo.

>Sed ĉar la
>koncepto en nia tempo estas nekutima, mi ne certas, ĉu leganto tuj
>komprenus
>pri kio temas. En literatura teksto, jam enkondukinte la koncepton per pli
>longa esprimo, oni povus uzi tiujn pli koncizajn terminojn.

Mi konsentas. Tio estas sekvenda metodo.

>
>Anna


Amike,

Vastalto
img_hirasyaji01.jpg

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2012, 4:35:55 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
|   Verdire mi serĉis esperantan vorton samsignifan al la japana "ĝin-baori" kaj trafis la vorton "kuto". "Ĝin-baori" estas senmanika larĝa vestaĵo kun malfermita antaŭo ligita per du ornam-ŝnuretoj, kiun portas altrangaj militistoj, en mezepoka Japanio, super la kiraso por montri sian identecon. (Eble "milit-haoro" laŭ PIV-aj vortoj.)

Vidinte la malfacilecon de la problemo, mi nun emus al la pli ĝenerala: surkirasa vesto. Cetere ankaŭ la europaj surkirasaj vestoj montris per bildoj aŭ signoj la apartenon al difinita armeo de difinita reĝo aŭ princo.

Leo De Cooman

unread,
Aug 14, 2012, 8:08:15 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 14/08/2012 8:55, Renato Corsetti schreef:
> Ŝajnas el itala vortaro, ke origine "kuto" estis ĝermandevena vorto
> por normala vesto (tunik-forma). Poste ĝi iĝis speciala vorto por
> indiki la surveston de la kavaliroj. La vorto estas ankoraŭ uzata en
> la itala por la survesto (blanka, brodita) de katolikaj pastroj.

Laŭ André Ĉerpillod en "Konciza etimologia vortaro" la vorto "kuto"
venas el:
la franca "cotte", angla "coat", itala "cótta", hispana "cota" <--
franka "kotta"

En la nederlanda ekzistas vorto "kolder", kiun mi mem nur konas pro la
kunmetaĵo "maliën-kolder", kiun PIV nomas "maŝ-kuto"

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Aug 14, 2012, 9:11:24 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke ni komencas miksi du aferojn. Unu estas la maŝkiraso, la alia estas la surkirasa vesto: laŭ PIV, maŝkuto kaj kuto respektive. Sed fakte temas pri sufiĉe malsamaj aferoj, kaj ne estas pravigeble uzi por ili la saman radikon.

Ĉar ankaŭ ni estas spertaj pri armiloj, ankaŭ ni iom konfuziĝas. La itala vorto "cotta" laŭ Vikipedio rilatas al la maŝkiraso, ne al la survesto. Jen la ligilo: http://it.wikipedia.org/wiki/Cotta_di_maglia. Por la survesto, la itala vorto ŝajnas esti "surcotto": http://it.wikipedia.org/wiki/Surcotto. Sed kiel mi jam diris, ekzistis malsamaj specoj, supozeble kun malsamaj nomoj, en malsamaj periodoj.

Anna




-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 14 agosto 2012 14.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kut-o

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2012, 9:37:58 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
|   Mi pensas, ke ni komencas miksi du aferojn. Unu estas la maŝkiraso, la alia estas la surkirasa vesto: laŭ PIV, maŝkuto kaj kuto respektive. Sed fakte temas pri sufiĉe malsamaj aferoj, kaj ne estas pravigeble uzi por ili la saman radikon.

Ĉar ankaŭ ni estas spertaj pri armiloj, ankaŭ ni iom konfuziĝas. La itala vorto "cotta" laŭ Vikipedio rilatas al la maŝkiraso, ne al la survesto. Jen la ligilo:
Mi konsentas ke la 'surkirasa vesto' kaj la 'maŝkiraso' estas du apartaj aĵoj kaj eble ni bezonos pli malsimplan linion. Mi tamen malkonsentas, ke Vikipedio estas fidinda fonto. Vidu tion, kion diras la plej fidinda itala vortaro:

còtta2 s. f. [dal fr. cotte, voce di origine germanica]. –

1. Sorta di tunica ampia con maniche lunghe usata nel medioevo da uomini e donne: allora suo marito le promise, dal primo guadagno che prendesse, di farle una bella c. (Novellino).

2. Indumento militare in uso nel medioevo; in partic., c. d’arme, sopravveste di tela o di seta, priva di maniche e lunga fino al ginocchio, portata dai cavalieri sopra l’armatura; c. di maglia, indumento fatto di maglia di ferro, lungo sino a metà coscia, usato come arma difensiva fino al 14° sec., e poi sostituito dall’armatura a piastre metalliche.

3. Indumento liturgico consistente in una tunica bianca di lino o cotone, orlata di merletto, lunga fino al ginocchio e con ampie maniche. ◆ Dim. cotticèlla.


Mi nun proponus la linion:

kut-o -->  (en la signifo de ŝtofa vesto portata sur la kiraso) sur-kiras-a vesto; (en la senco de fera, maŝa kiraso) maŝ-kiras-o.

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 15, 2012, 7:53:39 AM9/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Masrcel:
Mi trovas "supervesto" tro nedefinita.
Mi proponas:
kuto --> kirassupervesto; superkiraso; kirasvesto.
Amike.

ro-esp

unread,
Sep 15, 2012, 6:32:55 PM9/15/12
to la-bona...@googlegroups.com, mar...@melburno.org.au


Op zaterdag 15 september 2012 13:54:04 UTC+2 schreef (onbekend) het volgende:
El Masrcel:
     Mi trovas "supervesto" tro nedefinita.
     Mi proponas:
kuto --> kirassupervesto; superkiraso; kirasvesto.
 

Kiel Anna jam diris, temas pri du malsamaj aferoj, do ni bezonas du liniojn. Unu por masxkuto, kutime portata sub kiraso, la alia por tolajxo portata super la kiraso

                     gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages