Mi estis demandita de Dave Rutan pri la jeno:
| Mi penas elpensi pli simplan mallongan nomon por kiu la Bildvortaro kaj PIV nomas 'Buteo' 1a signifo: [Peco aŭ organo, kiu malhelpas aŭ limigas movon de alia peco laŭ iu direkto:] Mi kredas ke 'gvidrelo' taŭgas ĉe maŝinoj por lignoprilaborado, kaj pri tiu temo mi volas uzi la terminon. 'Buteo' estas tre metieca kaj mi volas uzi vorton kiun ne metianoj komprenus.
Mi ne estas teĥnikisto, sed rigardis en PIV kaj vidis ke ‘buteo’ estas speco de birdoj kaj aldone ankaŭ ‘peco kaj organo….’. PIV mem proponas la vorton ‘haltilo’ almenaŭ por unu speco de buteo. Kompreneble ankaŭ ‘gvidrelo’ taŭgas en la situacio de Dave.
Kion pensas la aliaj listanoj?
Amike
Renato
Persone, mi ne uzas “buteo”, sed “haltopeco” aux “haltigilo” (ne “haltilo”, kiel diras PIV). Gxi respondas al la itala “fermo”, kiu gxuste indikas haltigon (fermare = haltigi).
Laux mi, “gviderelo” estas alia afero; gxi estas la lauxvorta traduko de la germana “fuehrungsbahn” (en la itala, gxi estus “guida”), kaj montras la vojon, laux kiu ajxo povas movigi. Iusence, precize la malo ol “haltigilo”, escepte se oni volas diri, ke cxe la fino de la ebla movigxo la ajxo estas devigata halti. Alivorte: buteo/ haltigilo montras baron, dum gvidrelo montras movlimigon.
Amike
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 19 maggio 2014 11:28
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: 'Dave Rutan'
Oggetto: (la bona lingvo) Nefaka vorto por 'Buteo'
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
--