Unu el niaj amikoj bonalingvanoj jhus atentigis min, ke mia kutimo kolorigi parton el miaj tekstoj tre ghenas lin, do eble ankau iujn aliajn, kaj ke ne chiuj povas kontentige legi "HTML"-tekstojn. Li konsilas, ke mi do uzadu nur t. n. "simplan tekston". Se mi plu uzus kolorigitajn literojn, li dezirus, ke alian, ol mian kutiman.
Mi deziras lau-eble ne malfaciligi al la ricevantoj de miaj mesaghoj la ricevadon au la legadon.
Sed lau mia propra impreso la eblo kursivigi, dikigi, substreki, k. s., la eblo shanghi la literformojn (ekzemple, por citi per "Times New Roman" ion en la fonto tiel skribitan) au la grandecon de la literoj, la eblo per unu klavobato aperigi ion kiel citajhon au iun alineajhon plidekstren shovi, kaj tiel plu, povas multe helpi al precizeco kaj klareco de iu teksto.
Nu, che "gmail" oni povas per unu alklako elekti inter "simpla teksto" kaj io alia, kiu, se mi ghuste komprenis, estas uzado de la "HTML"-aj ebloj. Tion oni povas ankau por tekston jam lau "HTML" skribitan shanghi al "simpla teksto".
CHu lau viaj opinioj la ghusta elturnigho estus, ke miajn mesaghojn mi aparte sendu simplatekste al tiuj el vi, por kiuj ricevado de "HTML"-tekstoj estas maloportuna ? Au chu sufichus, ke mi rezignu pri kolorigo de la literoj, au ke mi elektu ian alian koloron (sed kian ? chu pli helan ? chu proksiman al verso kaj ne al rugho ?) ? Speciale de tiuj el vi mi volus respondon ricevi, kiuj tre dezirus, ke mi uzu iun alian koloron, au respektive nur nigron, au respektive nur "simplan tekston".
Prove mi tuj sendos la nunan mesaghon kvarfoje : unufoje lau mia pli kutima maniero, unufoje kun iu alia koloro ankau shajnanta al mi klare legebla (kvankam malpli), unufoje nur-nigre, unufoje per "simpla teksto". Simile mi faros por kelkaj postaj mesaghoj. Se montrighos, ke nur parto el vi tre deziras, ke mi sendu per "simpla teksto", dum iuj aliaj ja shatas kursivigojn, substrekojn k. s., mi volonte poste sendados per "simpla teksto" aparte al tiuj, kiuj tion deziros.
Amike chiujn ricevontojn salutas Francisko