Re: (la bona lingvo) lagr-o

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 28, 2010, 9:47:23 AM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vere estas fakulo pri ĉi tiuj aferoj, sed post rapida vikipediumado mi komprenis ke kusineto estas parto de lagro kaj ke lagro estas parto de aksingo (=nabo). Do ni certe ne povas ĉiujn ĉi tri fakajn terminojn anstataŭigi per "aksingo". Laŭ mi (kaj ankaŭ laŭ la germanaj tradukoj en ReVo) "aksingo" taŭgas por anstataŭigi "nabo", sed ne por anstataŭigi la aliajn du esprimojn.

Ĉu "lagro" kaj "kusineto" estas jam tro fakaj por ke indu diskuto pri ili en nia listo oficialigindaj-radikoj? Almenaŭ "lagro" estas vorto kiun mi foje bezonis en la ĉiutaga vivo, do verŝajne almenaŭ ĝin ni ne konsideru tro faka. Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 28, 2010, 10:11:44 AM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

Marcos:

 

> Ĉu "lagro" kaj "kusineto" estas jam tro fakaj por ke indu diskuto pri ili en nia listo oficialigindaj-radikoj? Almenaŭ "lagro" estas vorto kiun mi foje bezonis en la ĉiutaga vivo, do verŝajne almenaŭ ĝin ni ne konsideru tro faka.

 

Lau’ mi la diskuto pri lagr-o kaj kusinet-o povas transiri al la listo d eoficialigindaj radikoj.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jun 28, 2010, 4:05:23 PM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/06/2010 14:47, Marcos Cramer skribis:
Ĉu "lagro" kaj "kusineto" estas jam tro fakaj por ke indu diskuto pri ili en nia listo oficialigindaj-radikoj? Almenaŭ "lagro" estas vorto kiun mi foje bezonis en la ĉiutaga vivo, do verŝajne almenaŭ ĝin ni ne konsideru tro faka. Kion opinias la aliaj?
Mi proponas oficialigo de "lagro".
Kusineto estas transprenita el la franca "coussinet" = kuseneto (nome la "kuseno", sur - aŭ en - kiu kuŝas ŝafto.   Ĝi efektive estas el "malmola" - relative la ŝafton - substanco: el bronzo, speciala "lagralojo" (mi pardonpetas: ĉu metalmiksaĵo?) aŭ plasto    Mi ne konsideras ĝin necesa, se "lagro" estos oficialigita.

Pri "nabo":
Ĝenerale estas du ebloj por rado:
1. la rado turniĝas kune kun ĝia "akso". (Iukaze la nabo povas eventuale ankoraŭ ŝoviĝi sur sia "akso")
2. la rado turniĝas sendepende de la akso (jen la kazo en bicikla rado).
Ĉu en ambaŭ kazoj la nabo estus "aksingo"? Mi emas nei.
En la unua rado la nabo povus esti konsiderata kiel "aksingo". La dua rado povus esti konsiderata kiel "lagringo".
Bicikla rado estas en la dua kategorio: la akso tute ne tuŝas la nabon, ĉar estas lagroj inter ambaŭ pecoj. T

Jen la difino(j) laŭ PIV:
Nabo 1: La centra parto de rado, en kiu estas enigitaj la spokoj, kaj en kies mezo troviĝas la akso, ĉirkaŭ kiu okazas la rotacio de la rado. [Rimarku, ke multaj modernaj radoj ne havas "spokojn", sed ili ja havas "nabon"]
Nabo 2: La centra parto de helico, ĉirkaŭ kiu ekvilibriĝas la aloj. Sinonimo: ŝaftingo. [Tiu peco estas iel komparebla kun antikva ĉarrado post forigo de la radringo. Supozeble la kunlaboranto de PIV laboris super helikopteroj  :-) ]
Nabo 3: La plidikiĝinta parto ĉe la ekstremaĵo de levilo aŭ kranko, posedanta boraĵon por akso aŭ bolto.

ReVo havas 2 difinojn, kies dua respondas al neniu el la PIVaj:
Nabo 1:  Centra parto de rado, en kiu oni enigas la radie dislokitajn stangojn kaj en kies mezon oni metas la akson, ĉirkaŭ kiu okazas la rotacio de la rado.

Nabo 2: Aranĝaĵo interliganta plurajn aliajn aranĝaĵojn: ĉiuj komputiloj en oficeja ĉambro estas konektitaj al la loka reto per nabo fiksita sur la muro en la kontraŭa angulo. [se oni komparas la kondukiloj kun spokoj oni povas konsideri la duan difinon kiel figura]

Leginte la difinojn de "nabo" mi havas la impreson, ke precipe ĝia (porokaza aŭ iama) funkcio teni spokojn estas speciala.  Eble tio povas helpi nin trovi taŭgan vorton (ĉu spoktenilo? Spokringo? Spokar-ingo?)

Jen difino de "aksingo" laŭ ReVo:
Aksingo: Muntopeco entenanta aksan aperturon por alia muntopeco: iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita
(Tio ŝajnas al mi nefacile komprenebla difino. Laŭ mia kompreno la ilustra frazo priskribas "gisitan"  radon, en kiu ne aparte videblas la nabo, spokoj kaj radrondoj. Nur esceptokaze modernaj maŝinradoj estas farataj el apartaj elementoj.)

Amike salutas Leo



Renato Corsetti

unread,
Jun 28, 2010, 4:00:31 PM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Leo! Mi ne legis ion pli malfacilan de la tempoj de la studado de la uzo de numeroj en la araba (en kiu la numeroj de 3 g’is  10 funkcias alimaniere ol la numeroj de 11 al 99, ktp.)

 

> Mi proponas oficialigo de "lagro".

Bone aliĝ’u al la diskuto pri g’i en la alia listo. Mi j’us vidis, ke vi jam alig’is.


> Pri "nabo":

Vi ne neas ke nabo estas aksingo, c’u ne? Vi presentas la plurajn specojn de aksingoj. Teh’nikistoj rajtas debati sed komunuzaj parolantoj intertempe rajtas paroli.

Amike

Renato

  

Leo De Cooman

unread,
Jun 28, 2010, 6:03:38 PM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/06/2010 21:00, Renato Corsetti skribis:
Vi ne neas ke nabo estas aksingo, c’u ne? Vi presentas la plurajn specojn de aksingoj. Teh’nikistoj rajtas debati sed komunuzaj parolantoj intertempe rajtas paroli.
Mi konscias, ke tiaj aferoj estas malfacilaj por nefakuloj; jam por fakuloj ili ne estas facilaj. Mi proponis du anstataŭajn vortojn laŭ la kazo: aksingo kaj lagringo (tiu lasta estos akceptinda post oficialigo de "lagro").

Mi ĵus metis la tekston, kies adreson Laszlo sendis, en "Esperantilo". Tiu programo estas senpage havebla ĉe
www. esperantilo.org
Per ĝi oni facile vidas la neoficialigitajn vortojn post elekto de "marku neoficialajn vortojn" en la menuero "Lingvistiko".
Se listanoj trovas tion utila, mi sendos la listeton de tiuj vortoj al la listo.
Cetere "Esperantilo" ŝajnas al mi tre interesa programo. Ĝi ankaŭ povas gramatike analizi enigitan tekston kaj markas vortojn kaj frazojn, kiujn ĝi ne "komprenas".

Amike salutas Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 28, 2010, 5:01:45 PM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Vi ne neas ke nabo estas aksingo, c’u ne?

Kredeble ĉiam temas pri ingo de akso. Oni tamen eble iom meditu pri la
oftaj figuraj uzoj de "nabo". Ofte la centra parto de ia kompleksa
sistemo estas nomata "nabo". Ĉu oni same bone povas uzi "aksingo",
kiam temas vere pri centra aparato, al kiu oni ligas plurajn aliajn
aparatojn (sen ajna akso)? Eble jes, eble ne. Ŝajnas, ke tiajn
travideblajn kunmetaĵojn kiel "aksingo" oni iom malpli volonte uzas
figure ol nekunmetitajn, kaj sekve malpli travideblajn vortojn. Aŭ
eble mi nur imagas tion...

Oni povus ekzemple paroli pri UEA aŭ UK kiel la "nabo de la
Esperanto-movado" (la centra elemento, al kiu ĉio alia iel ligiĝas).
Ĉu same bone funkcius "UK estas la aksingo de la movado"?

Jen reala ekzemplo (temas pri planata submara tunelo inter Hispanujo
kaj Maroko):

La hispana kaj maroka registaroj konsideras la tunelon kiel parton de nova
Mediteranea transporta nabo por pasaĝeroj kaj varoj.
(http://www.eventeo.net/web/index.php/category-table/764-tunelo-inter-afriko-kaj-eropo-eble-konstruota)

Ĉu eblas tie uzi "transporta aksingo" anstataŭ "transporta nabo"? Mi
ne certas...

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2010, 3:56:10 AM6/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Ĉu eblas tie uzi "transporta aksingo" anstataŭ "transporta nabo"? Mi
ne certas...

Ankau' mi ne certas, au' eble mi certas, ke ne. Eble, se la vorto nabo ne
estus je dispono, oni provus per "akso", "centro", "pivoto", kaj tiel plu.

Amike

Renato

winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2010, 4:08:23 AM6/29/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

Ø  Per ĝi oni facile vidas la neoficialigitajn vortojn post elekto de "marku neoficialajn vortojn" en la menuero "Lingvistiko".


Se listanoj trovas tion utila, mi sendos la listeton de tiuj vortoj al la listo.

Bonvolu sendi. Almenau’ ni vidos, kiel ni povas utiligi tiun liston.

Amike

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jun 29, 2010, 8:06:31 AM6/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
vJe 29/06/2010 9:08, Renato Corsetti skribis:

Se listanoj trovas tion utila, mi sendos la listeton de tiuj vortoj al la listo.

Bonvolu sendi. Almenau’ ni vidos, kiel ni povas utiligi tiun liston.

Jen la listo. Mi kunmetis la diversajn derivojn kaj kunmetojn de sama radiko. Mi oblikve aldonis komenton inter kvadrataj krampoj.
Amike salutas Leo

Slovakio [Esperantilo ne akceptas -io]
antaŭenpaŝi [pri similaj vortoj ni jam diskutis, se mi bone memoras. Ke la programo ne rekonas ĝin, simple signifas, ke la kunmetita vorto ankoraŭ ne estas en la listo, kiun la programo uzas]
lagro lagrigo lagritan glitlagro lagrokusenoj Lagraj metaloj rullagroj globlagroj lagroskatolon (lagrujon)
ŝafton (pivoton)  [fortraduko inter rondaj krampoj jam estis en la teksto]
cilindra areo (pario)
radiusaj (transversaj) transversiĝu
elimini (forigi),
malmultekostaj [Esperantilo verŝajne malprave ne konas tiun vorton]
gisfera
erodiĝas (funkcikutimiĝas)
damaĝas
kompozicioj alojoj (foldojn) [la vorto foldoj miaopinie ne celis klarigi "alojojn" ]
junto
alveŝas (almuldas)  [mi ne konas la vorton "alveŝi"]
sintritaj (kunbakitaj-kapilaraj)
mergas enigos (enmergos)
kapilaraj
memŝmirivaj (memŝmiraj)
poroza
dragmaŝinoj
vulkanizata
direktivojn
likimuna tralikiĝo
flanĝoj
tenono (pivoto)
vinĉo
takeloj
stifto
velditaj
kuplilojn
alfiksigaj  [laŭ mi la programo malprave ne rekonas la vorton]
kranka
dizela
duontranĉitan [laŭ mi la programo malprave ne rekonas la vorton]
duonseka [laŭ mi la programo malprave ne rekonas la vorton]
duonlikvaĵa [laŭ mi la programo malprave ne rekonas la vorton]
kaneletojn kanelojn [eble "sulkoj" taŭgus]
sinkas 
akomodiĝas
nabo

Andreas Kueck

unread,
Jun 29, 2010, 10:46:38 AM6/29/10
to la bona lingvo
On 28 Jun., 23:01, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Kredeble ĉiam temas pri ingo de akso. Oni tamen eble iom meditu pri la
> oftaj figuraj uzoj de "nabo". Ofte la centra parto de ia kompleksa
> sistemo estas nomata "nabo".

Estas interese, ke por tio en la germana oni apenau uzas "Nabe" (=
"nabo", "aksingo"), sed prefere la similan vorton "Nabel" (=
"umbiliko").

> Oni povus ekzemple paroli pri UEA aŭ UK kiel la "nabo de la
> Esperanto-movado" (la centra elemento, al kiu ĉio alia iel ligiĝas).

Mi eble dirus, ke UEA estas la umbiliko de la Esperanto-movado.

> Jen reala ekzemplo (temas pri planata submara tunelo inter Hispanujo
> kaj Maroko):
>
>   La hispana kaj maroka registaroj konsideras la tunelon kiel parton de nova
>   Mediteranea transporta nabo por pasaĝeroj kaj varoj.
>   (http://www.eventeo.net/web/index.php/category-table/764-tunelo-inter-...)
>
> Ĉu eblas tie uzi "transporta aksingo" anstataŭ "transporta nabo"?

Se oni povas entute uzi "nabo" tiasignife, tiam ankau "aksingo" devus
esti uzebla. Cetere ja ankau "akso" estas uzata figure:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Akso_Berlino-Romo-Tokio

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jun 29, 2010, 12:13:17 PM6/29/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:


> Slovakio [Esperantilo ne akceptas -io]

 

Bons’ance iu ankorau’ parolas Esperanton!

 

Mi ne scias kiel utiligi la liston.  Mi provos sendi la vortojn unuope al c’i tiu listo por ke ni trovu variaj’ojn.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages