Andrea demandis:
> Cxu iu dubas ke tiu mangxajxo povas esti nomata, en iu nacia lingvo,
> diversmaniere ol per la vorto "gulaŝ-o"?
Jes. Ekzemple en la germana ĝi nomiĝas "Gulasch" kaj ne "gulaŝ-o" ;-)
> Cxu gxi ne jam estas vorto de EO, laux la 15a Fundementa regulo?
Verŝajne jes. Sed kutima lingvouzanto ne emas kontroli la ekziston kaj signifon de iu vorto en multaj lingvoj por konstati ke la plejmulto uzas ĝin samsignife. Pli facile por normala lingvouzanto estas, se li povas simple konsulti unu solan norman dokumenton, kiu fiksas ke iu vorto estas Esperanta kaj kiun signifon ĝi havas en Esperanto.
Aldone, la 15a regulo nur informas pri la uzebleco de internaciaj vortoj, ne pri tio ĉu ili ankaŭ estas uzindaj. Uzindeco de internacia vorto ja dependas ankaŭ de tio, ĉu eblas esprimi la koncepton per pli kunmetaĵo de pli kutimaj Esperantaj vorteroj. Per oficialigo de radiko, la Akademio esprimas ne nur uzeblecon de radiko, sed ja ĝian uzindecon. Mi citas el la antaŭparolo al la 9-a Oficiala Aldono: "Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo."
Pro ĉi tiuj du kialoj mi ja opinias tian vorton kiel "gulaŝo" oficialiginda malgraŭ ĝia verŝajna uzeblo laŭ regulo 15.
Amike,
Markos