El Marcel:
Kara Vilhelmo!
Estas klara diferenco inter la radiko "ant-" kaj la radiko
"antaw". 'Car "antaw" estas radiko, 'gi neniam povas mallongi'gi
al "ant-" aw al "anta".
Law Zamenhof en Esperanto 'ciu radiko povas uzati individue kun
kategoria fina'jo. Ankaw 'ciuj afiksoj. Kelkfoje tio rezultas en
sensencan vorton, kaj kelkfoje en vorton ne tuj facile
kompreneblan. Du normalaj vortoj ne tuj facile kompreneblaj
estas la adverboj "ante" kaj "ate". 'Car estas malfacila
priskribi la signifon de tiuj vortoj, oni trovas malfacila
kompreni iliajn signifojn. Antaw deko da jaroj fine kompreni
tiujn signifojn kostis al mi tutan sendorman nokton da pensado.
Post tio la afero kompreneblas al mi tre. Post mia enkonduko de
la vortoj kelkaj aliaj Esperantistoj komprenis la signifojn pli
rapide ol mi (mi estas malrapida lernanto), kaj uzas ilin. Sed
ankoraw tre malmultaj. Pro tio mi uzas ilin nur kun spertaj
Esperantistoj. Kaj se ci preferas ne legi ilin, mi ne uzos ilin
al ci. Cetere mi uzas ilin, pro bezono, nur en la prepozicia'joj
"ate de" kaj "ante al".
'Car cia elnaski'glingvo ver'sajne estas la germana, ci ne
rimarkis, ver'sajne, ke Zamenhof donis al la prepozicio "de"
kvar tute malsamajn signifojn. Pluraj antawaj Esperantologoj
provis solvi tiun problemon, sed iliaj solvoj, 'car
neologismoj, ne akceptatis. Nur mi trovis, antaw deko da jaroj,
neneologisman solvon, do Fundament'ecan. Rigardu ekzemple, la
esprimon "La murdo de la policano". 'Gi havas du kontrawajn
signifojn. Do tiam mi uzas "La murdo (far)ate de la policano"
kaj "La murdo (far)ante al la policano". 'Car en "farate" kaj
"farante" la 'cefelemento estas "ate" aw "ante", oni ne povas
diri "fare de", 'car tio, pro "de", ree havas la kvar diversajn
signifojn de "de". Cetere oni ne ofte bezonas uzi ilin, anstataw
la nura "de" de Zamenhof. "Ate de" klere uzatas en la angla
lingvo per "by" kaj en la nederlanda per "door".
Pro la same tialo, parte bazita sur la Regulo de Signiforedukto,
mi inventis la simplan pasivan vo'con per la sufikso "ati", kiu
jam regule uzatas. Cetere oni povas legi plurajn klarigojn pri
"ate de", "ante al", kaj "ati" en mia lingvisma libro "Lingvaj
Resondoj", kiu haveblas ankaw elektronike.
Kun koraj salutoj, Marcel.
> Al Marcel en la momento nur jenon:
>
> Mi stumblis, unue ne komprenante, super via "ante", per kiu vi
> verŝajne celas "antaŭ", ĉu ne? Kaj vi verŝajne pensis, ke oni povas
simple anstataŭigi la -aŭ per la adverba finaĵo -e. SED: oni ne povas
deklari "ant-" radiko kaj "-aŭ" finaĵo! Ĉar "-ant-" estas jam okupata
de participo. Se vi diras "ante tiun reagon por ekscii", tiam tiu "ante"
rilatas al antaŭa verbo kaj signas ties participon kun adverba finaĵo
(tiel mi legis kaj serĉis vane la antaŭan verbon, kiu povus kongrui kun
tiu "ante").
>
> Do, laŭ mi, oni ne povas anstataŭigi la vorton "antaŭ" per "ante".
Eble aliajn adverbojn kun aŭ jes, sed tiam leviĝas la pli ĝenerala
demando, ĉu ni ŝanĝu la Fundamentajn vortojn ...
>
> Kore,
> Vilhelmo Lutermano.
>
> 2015-08-03 5:07 GMT-04:00, Leo De Cooman <
Leo.De...@telenet.be>:
>>
mar...@melburno.org.au schreef op 2/08/2015 om 10:49:
>>> 'gi devus indiki postiran returnon kaj returne iri al la unua
>>> elirpunkto.
>> Temas pri "retro".
>> Jen kelkaj (verŝajne tute vanaj) provoj.
>> elirpunkten, alelirpunkte, alekirpunkte, deirpunkten, deirejen,
alekireje, malal-, malekirejen,
>> Jen parto de la difino kaj ekzemploj el PIV kaj provoj fortraduki:
kontraŭe al la normala direkto: se la normala direkto estas
"antaŭen",
>> do mal-antaŭen
>> retroaktivaZ; (Ĉu ĉi tiu "retro" estas bona ekzemplo? Ekde (iu
decido/
>> pasinta/estinteca dato)
>> retroiri: iri deirpunkten. Kion signifus "malveni" :-)
>> retropaŝi (dorsdirekte): paŝi dorsdirekte/ deirdirekten/ deirpunkten
retroefiki: Efiki ekde...
>> retrofleksi la dorson: ? Mi ne komprenas tiun vorton.
>> retroklini la kapon: Ĉu "Klini la kapon dorsdirekten/ malantaŭen"?
retroaktiva pago: pago ekde... (Mi supozas, ke ĉiam necesas aldoni daton)
>> ☞ regresi. Ankaŭ tiu vorto estas neoficiala
>> Rim. Tiu pref. estas ankaŭ uzata memstare, kun adv-a valoro: iru
retro,
>> Satano!: Malantaŭen/ Inferen/ Hejmen/ Malaperu, Satano!
>> Mi konas la francan vorton "retroviseur", laŭvorte: retro-rigardilo
(PIV
>> uzas la vorton "retrospegulo". Temas pri spegulo (en aŭtomobilo) por
ebligi al la ŝoforo vidi la situacion malantaŭ sia veturilo.
Supozeble
>> la prefikso "retro" anstataŭigeblas en ĉi tiu vorto. Ĉiuj speguloj
montras tion, kio estas en la direkto de la spegulo al la rigardanto... Al
mi ŝajnas bona ekzerco trovi taŭgan fortradukon por
"retrospegulo".
>> En la nederlanda ni diras "achteruit-kijk-spiegel"
>> (malantaŭen-rigard-spegulo), afrikanse: truspieël, angle "rearview
mirror", germane "Rückspiegel"
>> Amike salutas Leo
> --
> Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
>
http://mas-eo.org
> --
> Linukso - Esperanto de la komputiloj,
> Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl
>