precedenco

3 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Mar 28, 2014, 10:05:24 AM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

En PIV estas la vorto “precedenco”. Mi trovis ke la vorto ne estas facile kompreni al azioj ĉar la vorto ne estas farita kun kutimaj radikaloj.  Por traduki la anglan vorton “unprecedented” mi pensas ke  la trefa esperanta vorto estas “senprecedenta” . Ĉu ne estas aliaj taŭgaj vortoj por “senprecedenca”?

 

Por klarigi la vorton “senprecedenca” mi trovis du eblecojn:

sen-antaŭekzemplara, sen-antaŭbilda

antaŭe ne aperita)

 

Laŭ mia racio “senantaŭa” estas la plej simpla vorto kiu esprimas la signifon de “senprecedenca”.  La trefa vorto or “precedenco” estas do “senantaŭo”. Ĉu iu povas konfirmi aŭ korekti mian aserton?

 

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 10:25:35 AM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Abengo:

|   Ĉu ne estas aliaj taŭgaj vortoj por “senprecedenca”?


Kara Abengo,


siatempe ni diskutis pri tiu vorto kaj alvenis al la jenaj konkludoj:

precedenco → antaŭ·ekzempl·o
precedenca

precedenc·a (en la formo 'senprecedenca') → (ĝis nun) ne·kon·at·a, antaŭ·e ne vid·it·a, sen·kompar·a, ne·kompar·ebl·a, sen antaŭ·aĵ·o, sen antaŭ·a simil·aĵ·o, sen·egal·a (lau la kunteksto)

precedent·o → antaŭ·ekzempl·o

kiujn vi trovas en nia retejo en la paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_P .

Sed ni povas nun rediskuti kune kun vi. Kiel oni diras tion en la ĉina?

Amike

Renato

--

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 10:26:45 AM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Jen propono por via taksado:
 
SENPRECEDENCA = NEANTAUOKAZA.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Cho Chaoming

unread,
Mar 28, 2014, 11:25:40 AM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Renato. Dankon!

 

La ĉina esprimo por “sendependeca” estas:

空前的 (kong qian de)                    laŭ vortoj: antaŭe vaka, aŭ antaŭe sena

無前例的 (wu qian li de )                 laŭ vortoj: senantaŭekzempla

無前例的 (wu qian li de )              laŭ vortoj: historie senantaŭekzempla

 

Vaka estas bona vorto, ŝajne esperantisoj ne oft uzi ĝin.

Kial ne estas la simpla vorto sena? Estas senpaga, senutila, sed ne estas sena.

 

Via amike

Abengo

--

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 11:41:38 AM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al vi, Abengo, kaj al la ĉina lingvo, kiu helpas nin produkti bonajn samsignifajn esprimojn.

|   Kial ne estas la simpla vorto sena? Estas senpaga, senutila, sed ne estas sena.


Neniu povas malhelpi nin uzi la vorton 'sena', sed mi timas, ke. se ĝi ne estas en kombino kun io alia. oni ne komprenas, pri kio oni estas sena. Se mi diras: "Abengo estas sena", la signifo ne estas klara, sed se mi diras: Ĉiuj havas ombrelon sed Abengo estas sena" la afero estas tute kalra laŭ mi.


Ĉiuokaze nun mi dirus ke "senekzempla" aŭ "ekzemplo-sena" estas la vorto, kiun vi serĉas.


Amike


Renato

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 12:03:26 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Baza antaŭa cerbumaĵo, kiun ni devas fari, estas unue identigi la aferon, aŭ precizigi pri kio temas la afero, por poste nomi aŭ renomi ĝin pli logike kaj pli lau la principlo de la klariga simpleco de Bona Lingvo.

 

Ŝajnas, ke PRECEDENCO estas pli ofte uzata en juraj kuntekstoj, rilatanta al afero, kiu naskis rajton al iu, kiu antaŭe iniciatis tiun aferon, sub la legitimigo, rajtigo aŭ permeso de iu.

 


Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 12:45:58 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

La morfemo 'PRECEDENC' en SENPRECEDENCA, tamen, havas sencon iom pli ligitan al historio, laŭ la ekzemploj troveblaj en la literaturo:

 

"En decembro 1911 — la afero tute senprecedenca en la historio de la scienco — Maria Skłodowska-Curie la duan fojon ricevas Nobelpremion" – en “PAŜOJ AL PLENA POSEDO”

 

"Tiu ĉi deklaro estas senprecedenta kaj unika" – en “BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO”, teksto de Lidja Zamenhof.

 

 

Do, ĉi-sence, ni povas diri sinonime TUTE NOVA, UNIKA, TUTE ORIGINALA...

 

 

 

AŬ NE?

 

 


Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2014, 12:54:22 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
La linio

precedenc·a (en la formo 'senprecedenca') → (ĝis nun) ne·kon·at·a, antaŭ·e ne vid·it·a, sen·kompar·a, ne·kompar·ebl·a, sen antaŭ·aĵ·o, sen antaŭ·a simil·aĵ·o, sen·egal·a (lau la kunteksto)

devas esti korektata al

sen·precedenc·a → (ĝis nun) ne·kon·at·a, antaŭ·e ne vid·it·a, sen·kompar·a, ne·kompar·ebl·a, sen antaŭ·aĵ·o, sen antaŭ·a simil·aĵ·o, sen·egal·a (lau la kunteksto)

Ja temas pri alternativoj al "senprecedenca" kaj ne pri alternativoj al "precedenca".

Aldone, ni devas marki "precedenco" kiel Zamenhofan. Zamenhof uzis ĝin en sia traduko de "La batalo de l' vivo" en 1891. Pro ĝia Zamenhofeco, mi dubas pri tio, ĉu vere ni uzu "→" kaj ne "~" en la linoj pri "precedenco" kaj "senprecedenca". Kiel jura fakvorto ja vorto ja ŝajnas akceptebla al mi. Kion pensas la aliaj?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 1:50:14 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

|  ...ni devas marki "precedenco" kiel Zamenhofan.

Mi korektis ĝis ĉi tiu punkto.


|   Pro ĝia Zamenhofeco, mi dubas pri tio, ĉu vere ni uzu "→" kaj ne "~" en la linoj pri "precedenco" kaj "senprecedenca". Kiel jura fakvorto ja vorto ja ŝajnas akceptebla al mi. Kion pensas la aliaj?

Mi atendas la opiniojn de la aliaj pri ĉi tiuj proponoj.

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 1:59:42 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

En PLENA ANALIZA GRAMATIKO estas tiu ĉi rimarko:

 

“El la vidpunkto de la komuna lingvuzo oni povas rigardi pseŭdosufiksoj ankaŭ la ĥemiajn: at, hidr, id, il, it kaj la botanikajn: ac, al. Dian signifon vd. en la Plena Dustrita Vortaro.

 

Ni citu ĉi-okaze la atentigon de D-ro Albault, Direktoro de la Akademia Sekcio pri la ĝenerala vortaro, ke etimologie la finaĵo -ent montras al konkretaĵoj kaj la finaĵo -enc (el la latina -entia) al abstraktaĵoj: tendenco, diferenco, pacienco ktp.

Tial la formojn ingredienco kaj precedenco Zamenhof tiris bedaŭrinde el la germana, dum la rusa proponis al li la ĝustajn, kaj uzendajn: ingrediento kaj precedento.”

 



Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 3:07:28 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

 

Ni citu ĉi-okaze la atentigon de D-ro Albault, Direktoro de la Akademia Sekcio pri la ĝenerala vortaro, ke etimologie la finaĵo -ent montras al konkretaĵoj kaj la finaĵo -enc (el la latina -entia) al abstraktaĵoj: tendenco, diferenco, pacienco ktp.

Tial la formojn ingredienco kaj precedenco Zamenhof tiris bedaŭrinde el la germana, dum la rusa proponis al li la ĝustajn, kaj uzendajn: ingrediento kaj precedento.”

Mi pensas, ke tiuj frazoj diras ion pli pri la menso de la dirinto ol pri Esperanto.

Amike

renato
-

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 3:59:54 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas same. En la praktiko -enco kaj -ento ne nepre montras klare tiun distingon.


Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 5:53:21 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:


|   En la praktiko -enco kaj -ento ne nepre montras klare tiun distingon.

Certe kaj certe ne en Esperanto. Se ili montras tion en la latina, tio estas alia demando.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages