Por pli ĝuste difini tiun pli modernan flugaranĝaĵon, ŝajnas, ke FLUGAPARATO estas pli taŭga ol FLUGMAŜINO, ĉar tiu ĉi lasta estas multe pli ĝeneralsenca, inkluzivanta eĉ grandajn aviadilojn.
FLUGAPARATO donas la sencon pri io malgranda, kun mekanika kaj elektronika aranĝaĵo, kiu flugas.
Krome,
APARATO estas pli ĝusta ol AVIADILO, ĉar APARATO estas io ajn, sen difinita
formo, povanta havi formon de aviadilo, aŭ ne. Rigardu, ekzemple, diversajn
formojn de tia aranĝaĵo en:
Rimarku, ke la plimulto el ili havas formon similan al virabelo, tial ilia populare konata nomo "drone" (virabelo en la angla).
La modernaj tiaj objektoj estas evoluoprodukto de la sportaj senhomaj lud-aviadiletoj, apartenanta al la ludarto Aeromodelismo aŭ, pli amplekse, miniaturismo.
Okazas, ke, de kelkaj jaroj, tiuj ludiloj inspiris la elkreon de novaj tiaj flugaparatoj, sed kun aliaj celoj, ne ludaj, sed observaj, helpaj, mortigaj... Kaj ili preskaŭ ne havas la formon de aviadilo, malsame ol la inspirintaj flugludiloj.
Tamen, se iu el vi aŭskultos min, ĉe iu ajn stratangulo de Esperantujo, parolanta la vorton VIRABELOn, anstataŭ DRONO, kiel aludon al tia aranĝaĵo, bonvolu ne miri. ☺
Vere inter la signifoj de "for" estas "stato en malproksimo". Jen tri Z-ofaj
ekzemplojn:
- la pilko estis for
- ve al tiu, kiu devas vivi for de l' gepatroj
- li staris kelke da paŝojn for de ŝi.
Pro kio ĝin malrekomendi?