rudiment/o 1 Komenca, elementa scio de scienco aŭ arto: la rudimentoj de la gramatikoB.
2 ⚥ Restaĵo de reduktiĝinta organo, perdinta sian funkcion dum la evoluo:
kokcigo k cekuma apendico de homo estas rudimentoj;
rudimentoj de brankoj ekzistas ĉe homo.
➞ primordio. rudimenta. Prezentanta rudimenton:
1 materialo en formo rudimentaZ; via talento restas en stato rudimenta, neprilaboritaZ.
2 rudimenta vosto de la homsimilaj simioj.