Mi volas atentigi pri tio ke en la vortaro-blogo de John Wells iam estis enskribo pri la anglaj vortoj "fit" kaj "fitness", al kiu ankaŭ diversaj homoj respondis.
Wells mem proponis "trejniteco" por traduki la anglan "fitness". La respondinto 'dariokabe' atentigis pri tio, ke en diversaj lingvoj, kiuj transprenis la vorton "fitness", ĝi havas ne nur ecan, sed ankaŭ adan signifon, kaj por tio proponis "korpotrejnado". Verŝajne la Esperanta "fitneso" estis uzata kun la celo redoni ne nur de la originan anglan signifon, sed ankaŭ la signifon kiun "fitness" havas en aliaj lingvoj. Do laŭ mi, ni havu almenaŭ unu adan alternativon al "fitneso".
Jen alia jam okazinta diskuto pri "fitness centre" / "Fitness-Studio":
http://www.ipernity.com/group/38154/discuss/13904/comment/1449774
Ĉar kelkaj volas diri por tio "fitnesejo", ni eble ankaŭ al tio proponu alternativon.
Leginte ĉiujn ĝisnunajn proponojn ĉi tie kaj sur la menciitaj retpaĝoj, mi proponus la jenajn liniojn:
fitnes·o → (korp·a) bon·fart·o, trejniteco; (korp·o·)trejn·ad·o, gimnastik·o
fitnes·ej·o → (korp·o·)trejn·ej·o, gimnastik·ej·o
Amike,
Marcos