Ree pri aldo

1 view
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Dec 5, 2011, 3:43:56 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi decidis instrui lecionon pri la nomoj de muzikiloj, kaj denove frontas la problemon pri “aldo”. La fakto estas, ke mi ne povas konvinki min pri esprimoj kiaj “kontralta saksofono” ktp.

 

Repripensante la aferon, mi opinias, ke la problemo ne estas “aldo”, sed “kontralto”. Kiel mi jam diris, en la Internacia Koruso oni uzas la terminon “aldo” por la pli malalta virina voĉo. Oni ankaŭ uzas ĝin normale antaŭ la nomo de pluraj muzikaj instrumentoj, ekz. alda klarneto, alda bekfluto, alda saksofono. Estas logike, do, ke iom pli granda kaj basa violono nomiĝu “aldviolono”, kiel Wells proponas en sia vortaro.

 

Tio, kio fakte ne estas bezonata, estas la vorto “kontralto”.

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2011, 3:56:22 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Se estas sufiĉe da signoj por tio, ke "aldo" estas la pli kutima formo en la reala lingvouto, mi ne havas problemon kun tio ke ni malrekomendu "kontralto" kaj rekomendu "aldo". La uzo en la Internacia Koruso certe estas jam bona signo por tio. Anna, ĉu vi mem aktivas en la Internacia Koruso, aŭ sur kio baziĝas via kono pri la tiea lingvouzo? Ĉu vi konas la lingvouzon ankaŭ en aliaj muzikemaj Esperantaj rondoj?

Mi persone antaŭ nia ĉi-lista diskuto uzadis "aldo" por la malalta virina voĉo. La vorton "kontralto" mi foje aŭdis, sed ne konis ĝian precizan signifon, do ne mem uzis. Se multaj aliaj listanoj havas similan sperton, ke ili la vorton "aldo" jam pli longe konas (kaj eble uzas) en la intencita senco, tio estus aldona signo por ĝia plia vivanteco.

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Dec 5, 2011, 5:04:02 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, antaŭ kelkaj jaroj mi partoprenis en la Internacia Koruso, kaj tie oni certe uzis la terminon “aldo”. Mi povus ankaŭ demandi al Helen Fantom, kiu estis en la ĥoro.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 5 dicembre 2011 9.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Ree pri aldo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Pjer

unread,
Dec 6, 2011, 7:34:07 AM12/6/11
to la bona lingvo
Okazas problemo ĉar oni distingas pli da altecoj pri la homvoĉoj
ol pri la instrumentoj.

ALTECO voĉNOMO instrumentoNOMO
Plej alta invoĉo sopran o violon o
alta invoĉo alt o alt o
malpli alta invoĉo kontralt o
alta virvoĉo tenor o violonĉel o
malpli alta virvoĉo bariton o
malplej alta voĉo bas o kontrabas o

Persone, kvankam mi bone scias ke alt estas avorto, do alt|o
signifas proksimume kiel alteco, mi opinias , ke ne necesas
aldoni la vorton "ald|o", kiel ni faris kun cigaredo por distingi
de cigareto, kiuj estas puraj ovortoj. Ĉi tie temas pri la nomo
de voĉalteco, do pri alteco = alto. Danke al konteksto ni ĉiam
komprenos ke temas pri alt(voĉ)o aŭ alt(instrument)o, ne pri
la plej altaj (soprano aŭ violono).
Kaj plie bone temas pri alteco.

Anna, ankaŭ mi partoprenis al ĥoroj kaj tiuokaze, mi aŭdis
la ĥorestro alparoli al la altoj ne al la aldoj!
Amike, Pjer.

Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2011, 10:57:00 AM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:

Anna, ankaŭ mi partoprenis al ĥoroj kaj tiuokaze, mi aŭdis
la ĥorestro alparoli al la altoj ne al la aldoj!

Ĉu en Esperantlingva ĥoro? Se jes, en kiu?

Amike,
Markos 

Pjer

unread,
Dec 9, 2011, 5:37:25 AM12/9/11
to la bona lingvo
Ekzemple se mi bone memoras en la U.K. en Montpelier (1998), fakte ne
hieraŭ!
Amike, Pjer.

Anna Lowenstein

unread,
Dec 9, 2011, 6:00:57 AM12/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ mi estis en la ĥoro en Montpellier, laŭ mia neklara memoro. Sed mi certas, ke la dirigento parolis pri aldoj, ne altoj. Eble vi misaŭdis.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: venerdì 9 dicembre 2011 11.37
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Ree pri aldo

--

Marcos Cramer

unread,
Jan 2, 2012, 1:20:32 PM1/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ nia lasta opiniinterŝanĝo pri "aldo" kaj "kontralto", ni devus ŝanĝi la prefero-ordon inter la du radikoj, do anstataŭigi nian nunan linion

ald·o [2oa] ~ (por la kantvoĉa tonamplekso) kontralt·o; (por la muzikilo) kontralt·a violon·o

per la jenaj linioj:

ald·o [2oa] (en la senco de alda violono) ~ ald·a violon·o
kontralt·o [1oa] ~ ald·o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 8:31:27 AM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

mi provas fermi ankoraŭ malfermitajn diskutojn.

Mi relegis ĉiujn mesaĝojn pri "ald-o", aŭskultis prelegon de Anna pri la afero, kaj komprenas malpli ol antaŭe, sed mi pretus registri la linion:

kontralt-o --> ald-o (virina voĉo); ald-violono (instrumento).

Bonvolu komenti pri ĝi.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
May 31, 2012, 8:38:00 AM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi relegis ĉiujn mesaĝojn pri "ald-o", aŭskultis prelegon de Anna pri la afero, kaj komprenas malpli ol antaŭe, sed mi pretus registri la linion:

kontralt-o --> ald-o (virina voĉo); ald-violono (instrumento).

Ŝajnas al mi ke vi fine de nia lasta diskuto pri la afero (ĉirkaŭ novjaro) bone registris la konkludon de la diskuto:


ald·o [2oa] (en la senco de alda violono) ~ ald·a violon·o
kontralt·o [1oa] ~ ald·o

Bonvolu lasi ĝin tiel. Via nuna propono ŝajne baziĝas sur la malĝusta supozo, ke iuj uzas "kontralto" por alda violono. Aldone, ni laŭ mia memoro sufiĉe klare konkludis, ke pri ĉi tiu afero, ni nur uzu la mildan signon "~".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 8:47:49 AM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Bonvolu lasi ĝin tiel.
En ordo laŭ mi. Eble pro eraro kelkaj mesaĝoj estis lasitaj en la ujo "ankoraŭ ne findiskutitaj"
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages