pans/i

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 7, 2009, 4:28:47 PM9/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
PIV enhavas la radikon "pans/i" kun la difino "meti sur vundon iajn substancojn por purigi, kuraci k ŝirmi ĝin kontraŭ eksteraj infektaĵoj".

Mi kontrolis en Interreto, kiel oni efektive uzas la radikon, kaj trovis ke preskaŭ ĉiam ĝi aperas kun la vorto "vundo" aŭ io simila kiel objekto, foje kun persono kiel objekto. Kiam la objekto estas "vundo" aŭ io simila, laŭ mi sufiĉas diri "kovri" aŭ "ŝirmi", laŭbezone kun aldona pliprecizigo kiel "kurace" aŭ "protekte". Kiam la objekto de pansi estas persono, oni povas anstataŭigi "pansi iun" per "kovri (la) vundo(j)n de iu", denove kun laŭbezonaj pliprecizigiloj.

Laŭ tiuj pripensoj, mi proponus la linion

pans·i → (kurac·e / protekt·e) kovr·i / ŝirm·i (vund·o·n)

En PIV troviĝas aldone "pans·aĵ·o" kun la difino "ĉio, kion oni uzas por pansi (antisepsaĵo, gazo, vato k.a.)". En la Hejma Vortaro kaj la Vikipedio troviĝas aldone "pretpansaĵo" por tio, kion vi vidas sur la kunsendita bildo. Laŭ diskuto en alia listo mi proponus tion nomi "kuracbendo". "Pansaĵo" estas iom pli ĝenerala vorto, kiu inkluzivas kuracbendojn, sed ankaŭ aliajn aferojn; laŭ mi bone taŭgas "vundokovrilo" por ĝia ĝenerala senco; ĉar kelkaj uzas ĝi en la senco de "kuracbendo", ni tamen ankaŭ proponu "kuracbendo" kiel alternativon al ĝi:

pans·aĵ·o → vund·kovr·il·o; kurac·bend·o
pret·pans·aĵ·o → kurac·bend·o

Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj?

Amike,

Marcos
kuracbendo.jpg

Leo De Cooman

unread,
Sep 8, 2009, 10:01:12 AM9/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos proponis:
> pans·i → (kurac·e / protekt·e) kovr·i / ŝirm·i (vund·o·n)
> pans·aĵ·o → vund·kovr·il·o; kurac·bend·o
> pret·pans·aĵ·o → kurac·bend·o

> Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj?

"Bandaĝo" estas oficialigita per la 2a aldono. Ĉu ĝi ne uzeblas?
 
Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Sep 9, 2009, 12:39:18 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com

C’u eble ankau’: purigi / prizorgi / pritrakti (vundon).

Mi pensas, ke ne temas nur pri bandag’ado.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 8 settembre 2009 16.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pans/i

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 8:03:20 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi provizore registris:
>
> pans·i → (kurac·e / protekt·e) kovr·i / ŝirm·i (vund·o·n)
> pans·aĵ·o → vund·kovr·il·o; kurac·bend·o
> pret·pans·aĵ·o → kurac·bend·o
>
Komentoj bonvenaj.

Renato

ro-esp

unread,
Sep 14, 2009, 2:04:04 PM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Mon 7 Sep 2009 13:28
> From: Marcos Cramer

>
>
> PIV enhavas la radikon "pans/i" kun la difino "meti sur vundon iajn
> substancojn por purigi, kuraci k ŝirmi ĝin kontraŭ eksteraj infektaĵoj".
>
> Mi kontrolis en Interreto, kiel oni efektive uzas la radikon, kaj trovis ke
> preskaŭ ĉiam ĝi aperas kun la vorto "vundo" aŭ io simila kiel objekto, foje
> kun persono kiel objekto. Kiam la objekto estas "vundo" aŭ io simila, laŭ mi
> sufiĉas diri "kovri" aŭ "ŝirmi", laŭbezone kun aldona pliprecizigo kiel
> "kurace" aŭ "protekte". Kiam la objekto de pansi estas persono, oni povas
> anstataŭigi "pansi iun" per "kovri (la) vundo(j)n de iu", denove kun
> laŭbezonaj pliprecizigiloj.
>
> Laŭ tiuj pripensoj, mi proponus la linion
>
> pans·i → (kurac·e / protekt·e) kovr·i / ŝirm·i (vund·o·n)
>
> En PIV troviĝas aldone "pans·aĵ·o" kun la difino "ĉio, kion oni uzas por
> pansi (antisepsaĵo, gazo, vato k.a.)". En la Hejma Vortaro kaj la Vikipedio
> troviĝas aldone "pretpansaĵo" por tio, kion vi vidas sur la kunsendita
> bildo.

mi elektis ne ricevi bildojn

> Laŭ diskuto en alia listo mi proponus tion nomi "kuracbendo".

Tiu vorto law mi ne "kovras la kargon"

> "Pansaĵo" estas iom pli ĝenerala vorto, kiu inkluzivas kuracbendojn, sed
> ankaŭ aliajn aferojn; laŭ mi bone taŭgas "vundokovrilo" por ĝia ĝenerala
> senco; ĉar kelkaj uzas ĝi en la senco de "kuracbendo", ni tamen ankaŭ
> proponu "kuracbendo" kiel alternativon al ĝi:
>

> pans·aĵ·o → vund·kovr·il·o; kurac·bend·o
> pret·pans·aĵ·o → kurac·bend·o
>

> Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj?

Mi opinias "vundkovrilo, ekzemple vundbandagxo" tawga priskribo por "pansajxo"
Mi neniam uzos "kuracbendo" tiusence
gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2009, 4:12:19 PM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Mi opinias "vundkovrilo, ekzemple vundbandagxo" tawga priskribo por "pansajxo"
Bone, vi havas vian preferata vorton en la linio.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Sep 15, 2009, 6:23:41 AM9/15/09
to la bona lingvo
Laù mi la bildo respondas tre bone al glua vundkovrilo, sed por
kuracbendo mi pensas ke necesu alia bildo.
Chu ne? Pjer.

On Sep 7, 10:28 pm, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> PIV enhavas la radikon "pans/i" kun la difino "meti sur vundon iajn
> substancojn por purigi, kuraci k ŝirmi ĝin kontraŭ eksteraj infektaĵoj".
>
>  kuracbendo.jpg
> 103KViewDownload

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2009, 6:32:10 AM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
Laù mi la bildo respondas tre bone al glua vundkovrilo, sed por
kuracbendo mi pensas ke necesu alia bildo.

Kara Pjer,

nun ni havas en la listo la jenon:

pansi

pans·i → (kurac·e / protekt·e) kovr·i / ŝirm·i (vund·o·n)
pansaĵo
pans·aĵ·o → vund·kovr·il·o; kurac·bend·o
pretpansaĵo
pret·pans·aĵ·o → kurac·bend·o

Kion vi proponas ŝanĝi?

Amike


Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages