Skripto???

3 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Oct 28, 2014, 5:36:08 PM10/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
En privata mesaĝo kadre de Tatoeba iu starigas al mi la jenan problemon:

> Mi ĵus trarigardis frazon, kiu enhavas la nocion
> "programara skripto" (kie cetere programara ŝajnas al mi
> redunda).
> 
> La "listo de simplaj, samsignifaj vortoj" ne enhavas vorton,
> kiu anstataŭigu "skripto" (angle script). Kion vi proponas?
> Ĉu eblas "programteksto". Ĉu tamen necesas "skripto" kiel
> faka termino?
> 
> En la Komputada Leksikono Pokrovskij legeblas:
> 
> skripto 
> Interpreta programo vokanta aplikajn aŭ sistemajn
> programojn kaj adaptanta ilian eneligon al la bezonoj de
> uzulo. Skripton oni povas rigardi «seancoprogramo»,
> eventuale kun kondiĉaj kaj iteraciaj ordonoj.
> 
> La interpretilo povas esti laboradministra lingvo, ŝelo
> (ekz-e Baŝo), sed ankaŭ interpreta programlingvo kiel
> Perl.
> 
> Angle: script, batch file, command file, wrapper 
> France: fichier de commande 
> Ruse: командный файл, скрипт
>

Kompreneble temas pri fakvorto uzata en komputado.
Mi sugestis "taskolisto/ taskodosiero"
Mia korespondanto siaflanke pensis pri "komandaro"
Eble "komandegaro" pripensindas, ĉar temas (kiom mi scias) pri "altnivelaj" komandoj.
En spektaklaj medioj oni eble tradukus la anglan "script" per scenaro (aŭ "rolaro"?)
Ĉu "taskaro" taŭgus?

(En PIV mi trovis priskribon de la adjektivo "taskvica", uzata en komputado. Kion do signifus "taskvico"?)

Mi scivolas pri viaj reagoj!

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2014, 5:21:43 AM10/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
|   Mi sugestis "taskolisto/ taskodosiero"
Mia korespondanto siaflanke pensis pri "komandaro"
Eble "komandegaro" pripensindas, ĉar temas (kiom mi scias) pri "altnivelaj" komandoj.
En spektaklaj medioj oni eble tradukus la anglan "script" per scenaro (aŭ "rolaro"?)
Ĉu "taskaro" taŭgus?
(En PIV mi trovis priskribon de la adjektivo "taskvica", uzata en komputado. Kion do signifus "taskvico"?)
Mi ne havas la plej malgrandan teĥnikan scion pri tio, sed kiel normala parolanto mi komprenus

- taskovico = serio de taskoj (kiun la komputilo devas fari)
- taskaro = aro da taskoj (kiun la komputilo devas fari)
- komandaro = mi havas la impreson ke "komand-" havas ĉefe armean signifon. Eventuale mi dirus 'ordonaro'.
- tasko-listo = listo de taskoj por la komputilo

Do, ĉiuj povus taŭgi por 'skripto' en la komputila signifo.  La teatra 'script' efektive estas io tute alia.

Amike

Renato

Mi scivolas pri viaj reagoj!

Amike salutas Leo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.


--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages