On 24 Sep., 22:14, "Renato Corsetti" <
renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Mi sekvos kun intereso, kvankam la jura aliro ne ŝajnas al mi la sola ebla.
Sed por la lingvo rezultinta el alia aliro oni uzu nomon alian*), ol
"Esperanto". Per tiu chi mi celas tiun lingvon, kiun celas ankau la
"Bulonja Deklaracio".
*) Lau trafeco ekzemple la "La Bona Lingvo"-lingvo, "Esperanto kun
'mal''-vort-uzendeco", "Esperanto kun deviga '-ujo' por landnomoj",
"Esperanto kun limigita uzebleco de Regulo 15", "Esperanto sufiche
facila ankau por chinoj", "Esperanto sen malkontestita Fundamenta
Ekzercaro", "Analiz-Skol-Esperanto", "Esperanto surbaze de Google-
trafoj" ktp. ktp.
--
Andreas Kueck