rodi, korodi

5 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 10, 2026, 9:48:20 PM (9 days ago) Mar 10
to la bona lingvo
Ni havas:
  • rodi → ronĝi
  • korodi → forronĝi
  • ronĝi [9oa] → mordeti
Ni eble devus tial aldoni:
  • rodi → mordeti
  • korodi → formordeti
Mi konfesas, ke la rilato inter korodi kaj ronĝi ne estas tutklara por mi. Mi supozas, ke la uzo devenas de la franca "ronger", kiu havas ambaŭ signifojn. (Eble ankaŭ la vortdevena rilato inter "korodi" kaj "rodi" en la hispana/itala.) 

Multaj lingvoj ja uzas version de "manĝi" (kiel la angla "eat away", nederlana "invreten", germana "zerfressen", rusa "едкий", araba "أكل", japana "腐食").
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages