gisi

3 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jun 27, 2014, 3:10:34 PM6/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tradukante ĉe http://tatoeba.org/epo mi trovis frazon, en kiu temas pri la maniero fari statuon el bronzo.
La klasika maniero estas, ke skulptisto formas la statuon el vakso aŭ simila materialo, kiu estas facile skulptata kaj fandata.
Por fari la bronzan statuon, oni metas la vaksan bildon en sablon (al kiu oni aldonis ekzemple iom da argilo por kunglui la sableron).
La sablo tiel formas muldilon por la bronzo. Varmigante la muldilon, oni ne nur sekigas ĝin, sed fande eligas la vakson. Sekve oni verŝas fanditan bronzon en la tiel ekestintan kavaĵon. Post solidiĝo de la bronzo oni forrompas la sablon, kaj jen la bronza statuo.

La unua vorto, kiu venis en mian kapon, estis "gisi" (ĝi similas la nederlandan kaj germanan vortojn). Sed tiu vorto estas neoficiala. Mi do evitis uzi ĝin, kvankam eblas konsideri ĝin kiel fakvorton.
Cetere ekzistas diskutoj pri tiu vorto, vidu http://www.reta-vortaro.de/revo/art/gis.html#gis.0i kaj http://vortaro.net/#gisi
La difinoj de "gisi" ne kongruas.
La rimarko en ReVo sub 2 temas pri la neĝusta kompreno de la diferenco inter produktado de (kruda) fero el mineraloj, kaj la fandado de alojo el fero (kun kelkaj aliaj elementoj, precipe karbono) por formi objektojn (ekzemple maŝinpartojn).

La difino de giso ĉe ReVo estas plursenca.

Mi evitis la problemon uzante la vorton "fandverŝi", kiun PIV difinas jene:
fandverŝi. Fluigi fanditan likvan metalon en muldilon: fandverŝi feron,bronzon, oron; atenti la fandverŝon.

Ni bezonas taŭgajn vortojn por indiki la operacion ("fandverŝi" miaopinie facile kompreneblas kaj taŭgas) kaj la feran alojon, kiun PIV nomas giso, kaj Revo "gisfero".

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jun 28, 2014, 2:13:23 AM6/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Pri ĉi tiu temo ekzistas leginda artikolo de Sergio Pokrovskij: http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi. La artikolo laŭ mi konvinke argumentas, ke la PIV-aj difinoj estas bazitaj sur konfuzo kaj pravigas la difinojn el ReVo. Mi sekve rekomendus sekvi ReVon pri ĉi tiu detalo.

Amike,
Markos

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jun 28, 2014, 2:47:23 AM6/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu mi bone komprenas ke la esenca malsameco inter PIV kaj REVO estas la baza radiko: gis-o en PIV kaj gis-i en REVO?

 

Ĉu ni devas havi linion? Ĉu iu proponas ĝin?

 

Amike

 

Renato

 

 

***

renato corsetti

renato....@gmail.com

 

 

Pjer

unread,
Jun 29, 2014, 1:47:57 AM6/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉiuokaze la solvo de Leo estas "bona bonlingvaĵo", ĉu ne ?
Amike, Pjer.

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2014, 3:41:37 AM6/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer:

 

|   Ĉiuokaze la solvo de Leo estas "bona bonlingvaĵo", ĉu ne ?

 

Certe! Sed mi demandas min ĉu ni devus havi la liniojn:

 

gis-i = fand-verŝ-i

gis-o = gis-fer-o ?

 

Amike

 

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 29, 2014, 5:02:47 AM6/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi "fandverŝi" ne estas sufiĉe preciza en la senco de "gisi" / "fari objekton per verŝado de fandita substanco en muldilon". Se oni nepre volas uzi kunmetaĵon anstataŭ "gisi", mi proponus "fandmuldi".

Mi proponas la jenajn linilojn:

gis-o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") --> gis-fer-o
fand-i (en la senso de "fari objekton per verŝado de fandita substanco en muldilon") --> gis-i, fand-muld-i

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2014, 6:42:15 AM6/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


gis-o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") --> gis-fer-o
fand-i (en la senso de "fari objekton per verŝado de fandita substanco en muldilon") --> gis-i, fand-muld-i

Mi ne havas problemojn enpreni tiujn liniojn. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jun 30, 2014, 1:58:41 PM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Mi tute konsentas pri la propono de Marcos pri giso.
Mi opinias, ke fakte fandmuldi bone precizigas la elfaradon koncerne al la artisto, sed por precizigi la (ek)faradon, la faradon de la fandisto fandverŝi estas ankau konsilinda.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages