Por mi, la plej bona solvo estas "stelmarki". Mi pensas, ke ghi estas
sufiche simpla kaj komprenita de chiuj, kaj junuloj kaj ne junuloj,
kaj komputilistoj kaj nekomputilistoj,
Amike, Luis Raudón.
On 24 sep, 16:56, Fra Simo <
fras...@gmail.com> wrote:
> Mirigas min, ke por difinado de tehhnikaj reguloj pri skribado oni
> devus uzi apartan stilon por junularo kaj respektive por ordinaraj homoj.
> Ankau tiu opinio min mirigas, ke "*gmail*"-on, "*Facebook*"-on kaj
> similajhojn uzu nur junuloj, au aparte, sen interkomunikighado, junuloj kaj
> aliflanke ne-junuloj.
> Cetere mi ne komprenas, kial por junularo (au por uzantoj de "*gmail*")
> au en stilo "neformala" oni devus uzadi dirmanierojn speciale malsimplajn.
>
> Mi konsentas kun Fabio, ke la plej simpla maniero diri tion, kion li
> celas, estas diri : "*[...]i per stelo*" (sed, kiel mi jhus skribis, mi ne
> konsentus, ke ni anstataue intence proponu ion *mal*simplan [mi konsentas
> kun Fabio, ke chi tie unuvortigo estus malplisimpligo, ne plisimpligo]).
> Tamen "*signi per stel(et)o*" shajnas al mi pli bona, ol "*marki per
> stel(et)o*".
> Al verbo "*signi per stelo*" povas respondi "*stelosignita*" egale bone
> kiel "*signita per stelo*". Mi rekomendus la unuan, se montrighus utile pri
> tio fari ian rekomendon.
>
> Pri steloj kiel skribsignoj, ni atentu, ke necesas aparte nomi la *stelojn
> *kvinpintajn (***) kaj respektive la en preseja kompostado pli ofte
> renkontatajn *steletojn *tristrekajn, t. e. kvazaue sespintajn (kiajn per
> mia franca klavaro mi ne povas skribi), almenau tiam, kiam en unu sama
> teksto estas uzataj signoj el ambau tiuj specoj.
>
> 2011/9/22 Fabio Bettani <
fabio.bett...@gmail.com>
>
> > Karaj,
>
> > en pluraj kuntekstoj, en komputiko, oni uzas markojn kun la formo de
> > stelo, por elstarigi listerojn. Ekzemple, en Gmail oni povas marki per
> > stelo la plej gravajn mesaĝojn. Baldaŭ oni povos same fari en
> > Facebook. Ĝuste tie, dum esperantigado de parto el la estonta frazaro,
> > mi renkontis la bezonon traduki la anglan verbon "to star".
>
> > Ĉu laŭ vi "stelumi" estas taŭga vorto, por esprimi la agon marki per stelo?
> > Mi ankaŭ pensis pri "steli", sed... mh, tio ne multe kontentigas min.
>
> > Ĉu vi havas proponojn pri eblaj alternativoj? Memoru, ke la vorto
> > estas uzota en junulara, neformala medio, do ja ne eblas simple
> > proponi "marki per stelo".
>
> ___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/<
http://www.frasimo.blogspot.com/%20>